vidu ankaŭ la klarigojn
ne

   I.

ne

        1.
                {Partikul⁽⁺⁾·o} esprim·ant·a {neg⁽⁺⁾·on} , for·est·on, mank·on de la
                pri·parol·at·a ag·o  ec·o: abel·uj·on ne incit·u, amas·on ne
                spit·u ; al ĉeval·o donac·it·a oni buŝ·on ne esplor·as ; al
                mal·riĉ·ul·o infan·oj ne mank·as ; ·o mal·jun·a ne est·as
                oportun·a ; agrabl·a est·as gast·o, se ne long·e li rest·as ;
                ne·dev·ig·a ; ne·mov·ebl·a ; bon·e viv·i […] ne labor·ant·e ; for·ir·i
                ne manĝ·int·e; preter·ir·i ne rimark·ant·e la flor·ojn ; ricev·i
                griz·an har·on, ne vid·int·e altar·on ; li ven·is ne·atend·it·e ;
                oni ne pov·is ne rid·i .

                Rim.: Se la neg⁽⁺⁾·o koncern·as ne la tut·an propozici²·on, sed
                iu·n fraz¹-part·on, tiamnesen·per·e antaŭ·u la part·on, kiu·n
                ĝi koncern·as kaj neg⁽⁺⁾·as: ne ĉio util·as, kio bril·as ; tio ĉi
                ja est·as ne mi·a kulp·o ; vi ne dev·as dir·i tio·n ; vi dev·as
                ne dir·i tio·n ; ne vi dev·as dir·i tio·n; ne tio·n vi dev·as
                dir·i; ne tut·e bon·a ; tut·e ne bon·a ; [tiu·j] honor·oj […]
                aparten·as ne al mi .

                Rim.: Ĉe ali·a ne·a vort·o (neniom, neniu, nenial, neniam,
                neniel, nenia, nenio, nenie, nenies) la vort·oneest·as
                for·las·at·a .

        2.
                {Modal⁽⁺⁾·a vort·o} esprim·ant·a kontraŭ·ec·on, mal·konsent·on,
                rifuz·on: ĉu vi vol·as? respond·u jes  ne; mi opini·as, ke
                ne; dir·u mem, ĉu hund·o  ĉeval·o pov·as rid·i? ne, plor·i ili
                pov·as, sed rid·itiu·n kapabl·on hav·as nur la hom·o .

                Rim.: Sam·e kiel ĉe {jes^1} , en Esperant·o ekzist·as hezit³·o
                en respond·o de demand·oj  asert¹·oj neg⁽⁺⁾·aj: ĉu respond·i laŭ
                la manier·o de logik¹·ist·oj, program¹·ist·oj kaj orient·an·oj pri
                la tut·a asert¹·o,  (laŭ la tradici¹·o de la lingv·oj
                okcident·aj) respond·i tia·n demand·on ignor²·ant·e la neg⁽⁺⁾·on
                (egal·e kiel la kontraŭ·an demand·on pozitiv¹·an). Jen
                ekzempl·oj pri la respond·o orient·a-logik¹·ism·a: — la pol·oj
                sekv·e ĝi·n  ne defend·os? — ho ne, ili kolekt·is jam
                soldat·ojn ; sed  mal·konfes·is, dir·ant·e: mi ne rid·is,
                ĉar ŝi tim·is, ‐ sed Li dir·is: ne, vi rid·is ; vi ebl·e
                demand·os: […] ĉu en ĉi tiu grav·a kaj solen·a moment·o li
                nenio·n pli hav·is por dir·i al ni? ho ne, mi·aj kar·aj amik·oj,
                mi·aj kar·aj sam~ide·an·oj kaj kun·labor·ant·oj! mult·e, mult·e, tre
                mult·e mi vol·us hodiaŭ dir·i al vi, ĉar mi·a kor·o est·as plen·a
                ; ankaŭ ne ekzist·as tenso en la ĉin⁹·a lingv·o por verb·oj,
                tio cert·e est·as surpriz·a por ali~lingv·an·oj, ĉu la ĉin⁹·oj ne
                hav·as la koncept²·on pri temp·o? cert·e ne! . Kp la {rimark·on
                pri jes} .

   II.
          Vort·er·o kun la senc·o ne^2:

ne·a

        1.
                Rifuz·a, mal·konsent·a, neg⁽⁺⁾·a: ĉu li don·is al vi jes·an
                respond·on  ne·an? ; ne·a gest·o; ne·e sku·i la kap·on;
                respond·o ne·a oft·e ŝuld·iĝ·as al tio, ke la demand·o est·as ne·a
                .

        2.
                {Neg⁽⁺⁾·a} : al·don·ant·e la prefiks·on „  “, ni ricev·as
                vort·ojn ne·ajn .

ne·i

          (tr)

        1.
                Dir·i ne, respond·i ne: se li dir·as jes, nu, tiam la diabl·o
                ĉio·n pren·is, sed se li ne·as […] .

        2.
                {Neg⁽⁺⁾·i} : ne·i si·an kulp·on, ŝuld·on; ne·i la ekzist·on de Di·o;
                dir·on oni ne·as, skrib·o ne pere·as ; ne·ad·i la ebl·ec·on de
                ekzist·ad·o de art·a lingv·o ; la jun·ul·o ne·as, ke li est·as
                kurac·ist·o ; ne ne·as li, ke li est·as frenez·a ; ne·ad·o ne
                est·as prav·ig·o.

ne·o

                Ag·o ne·i^1:  balanc·is kaj turn·is la kap·on, kio pov·is
                sam·e bon·e signif·i jes·on  ne·on ; brit⁹·a ne·o ne aŭtomat¹·e
                signif·us en·tomb·ig·on de la ambici¹·a konstituci²·a projekt·o .

ne·ig·i

          (tr)

                {Neg⁽⁺⁾·i} : morgaŭ li, kiel ne·ig·ant·o kaj persekut·ant·o de la
                alt·aj di·oj, est·is ofer·ot·a ; ĝi est·as fakt¹·o, kiu·n ne ne·ig·as
                mem civit³·an·in·o  ! ; la kulp·o ne est·as
                ne·ig·ebl·a; li·a akr·a vizaĝ·o ne·ne·ig·ebl·e esprim·is: „est·as mi
                la mastr·o“ .

ne·ul·o

                Hom·o kiu ne·as, mal·aprob·as:

              a)
                      Mal·aprob·ant·o, mal·favor·a voĉ-don·ant·o: ne plu okaz·as
                      debat²·o sed monolog¹·o de la ne·ul·oj ; bombard¹·is jes·ul·oj
                      kaj ne·ul·oj unu la ali·an per ver·oj, du·on-ver·oj,
                      kred·oj, esper·oj, mensog·oj ; amas·oj da jes·ul·oj,
                      port·ant·aj skot⁽⁺⁾·ajn flag·ojn, kant·is, danc·is kaj rid·is,
                      ‐ sur·strat·iĝ·is ankaŭ amas·oj da ne·ul·oj, port·ant·aj la
                      brit⁹·an flag·on .

              b)
                      Hom·o, kiu tro volont·e ne·as kaj kritik·as.

                {jes·ul·o}

for·ne·i

                {For·konfes·i} , {mal·agnosk⁽⁺⁾·i} : vi ne for·ne·u vi·an Di·on .

kap-ne·i

          (ntr)

                Sign·i si·an ne·ad·on per mov·o de la kap·o, oft·e per balanc·o de
                ĝi dekstr·en kaj mal·dekstr·en: Le⁽⁺⁾-vi·o kap-ne·is ; mi ricev·is
                nenio·n por mi·aj pen·oj krom ali·a kap-ne·o ; la milit·ist·o
                kap-ne·is: „ŝi ja est·as krim·ul·o laŭ ili·aj leĝ·oj […]“ .

          Rim.: La tradici¹·o uz·inekiel radik·on ĝen·e kolizi⁴·as kun la
          konsider·ind·e pli oft·a kaj profund·e en·radik·iĝ·int·a prefiks·a
          funkci¹·o dene“. La vort·ojne·ebl·a“, „ne·ind·a“, „ne·em·a“,
          „ne·em·ul·o“, „ne·vort·oktp normal¹·e percept¹·ebl·as kiel prefiks·it·aj,
          ne kielneg⁽⁺⁾·ebl·a“, „neg⁽⁺⁾·ind·a“, „ne·gem²·a“, „ne·gem²·ul·o“, „neg⁽⁺⁾-vort·o“
          (kpdemand-vort·o“). Mal·e, enne·ad·ooni ial interpret¹·asneradik·e. Tio est·as mal·koher⁹·a kaj konfuz·a;  Zamenhof mem,
          prov·ant·e uz·i la radik·anne“, form·is mal·logik¹·ajn vort·ojnne·ig·ant·o“ (vd ekzempl·on), „ne·ig·ebl·a“ (por la senc·ojne·gant·o“;
          „neg⁽⁺⁾·ebl·a“ ‐ la atribu¹·o laŭ PIV2). Tio sol·a sufiĉ·as por montr·i,
          kia·jn mis·prezent·ojn kaj pens·ot-ord·ojn kaŭz·as la mal·prudent·a em·o
          kombin·i en tiu vort·o la funkci¹·ojn prefiks·an kaj verb·o-radik·an.
          (Oni pov·as indik³·i la Fundament·an vort·onjes·ig·i“; sed tio ne
          est·as simil·a, ĉarjesne est·as uz·at·a prefiks·e.)

   III.

        Prefiks·o kun la senc·o ne^1:
                {ne·ating·ebl·a} , {ne·bar·it·a} , {ne·cert·a} , {ne·dev·ig·a} ,
                {ne·ebl·a} , {ne·egal·aĵ·o} , {ne·evit·ebl·a} , {ne·forges·ebl·a} ,
                {ne·fum·ant·o} , {ne·kompren·ebl·a} , {ne·kred·ebl·aĵ·o} ,
                {ne·mal·mult·a} , {ne·pen·em·a} , {ne·vort·ig·ebl·a} , {ne·zorg·em·a}

   [artikol-versi⁹·o: 1.135 2024/01/29 15:21:35 ]
     __________________________________________________________________