Uzo de personaj informoj
Cetonio estas redaktilo por Reta Vortaro kaj bezonas uzi kelkajn personajn informojn por ensalutado kaj subskribado de senditaj redaktoj:
- Vi povas ensaluti per konto ĉe alia retprovizanto: Google, Facebook.
Cetonio uzas vian nomon kaj se eble retadreson el tiu konto por rekoni vin kaj permesi ensalutadon al
la aplikaĵo.
- Per uzado de via konto, Facebook aŭ Google ekscias, ke vi uzas la servon ĉe revaj.steloj.de
- Se la retadreso de la salutokonto ne estas uzebla, Cetonio demandas vin pri via retadreso.
- Via retadreso estas uzata por subskribi redaktojn senditajn al Revo-Redaktoservo. Per tiu
retadreso la redaktoservo rekonas vin kiel redaktanto kaj subskribas la redakton per via nomo
registrita kun tiu retadreso. Redaktoj ankaŭ sendiĝas kopie al tiu via retadreso.
Vi povas ekscii pli pri kiel Google uzas viajn datumojn ĉe:
google.com/intl/eo/policies/privacy.
Vi povas ekscii pli pri kiel Facebook uzas viajn datumojn ĉe:
facebook.com/privacy/explanation
Uzo de kuketoj
La redaktilo uzas la sekvajn kuketojn:
- Cetonio uzas seanco-kuketon (redaktilo_seanco), tio estas simpla nedivenebla numera identigilo,
per kiu la aplikaĵo povas identigi vin dum redaktado.
Necesas memori vian identecon por scii, ke vi antaŭe salutis. La seanco-kuketo
forgesiĝas kiam vi fermas vian krozilon. Nur al via retumilo kaj Cetonio tiu kuketo estas konata.
-
Aldone kreiĝas dua kuketo (redaktilo_ajax) el identiga numero interne ligita kun via nomo kaj retadreso (sed ĝi mem ne enhavas
vian retadreson kaj nomon). La identiga numero estas signita per sekreto, tiel ke sen scii la sekreton,
ĝi ne povas esti falsata. Ĝi estas uzata por aŭtentigi la fonajn datumricevojn,
ekz. dum serĉo, antaŭrigardo, artikolkontrolo kaj forsendo de artikolo kaj ĝi validas kelkajn tagojn tiel, ke vi povas plurajn tagojn redakti sen resaluti.
-
Cetonio uzas kiel Javoskripto-bibliotekojn jQuery kaj jQuery UI. Tiuj bibliotekoj serviĝas de speciala enhav-serva reto CloudFlare por rapida preno el code.jquery.com. Per tio ili povas iomagrade analizi la uzadon de tiuj bibliotekoj.
Via konsento
Sen la supre menciitaj informoj Cetonio ne povas funkcii por
redakti artikolojn de Revo kaj sendi ilin kun subskribo.
Per ensalutado kaj uzo de Cetonio vi konsentas uzi viajn personajn informojn kiel supre priskribite.