Notoj kaj konsiloj pri uzado de la redaktilo. Konataj eraroj

Salutado per OpenId Connect / OAuth2

Vi bezonas konton ĉe unu el la sekvaj retprovizantoj por uzi tiun salutmetodon: Google, Facebook. Principe ni povus subteni pliajn, kiuj permesas senpage registri la aplikaĵon Revo-Redaktilo. Se vi bezonas, bv. peti ĉe la administrantoj de Reta Vortaro aŭ kreu peton per la butono [ New Issue ] ĉe voko-cetonio.

Tajpado

Esperantajn signojn vi povas tajpi en ĉiuj kampoj, kie ili povas aperi, per la x-klavo: "cx" fariĝas "ĉ" kaj "cxx" respektive "ĉx" fariĝas "cx" ktp. Redaktante la XML-tekston, atentu, ke ene de markoj oni ne rajtas uzi ne-askiajn signojn.

Konataj eraroj kaj limigoj

La tradukdialogo montras nur tradukojn de derivaĵoj, sencoj ktp. kiuj havas markon. Ĝi ne montras tradukojn de senmarkaj sencoj aŭ de rimarkoj. Mi konsilas aldoni markojn al la sencoj ĉiam, eĉ se estas nur unu.

Notoj pri la uzo de la redaktilo per diversaj kroziloj

La diversaj kroziloj havas diversajn manierojn kiel funkcias JavoSkripto, kiun la redaktilo uzas por siaj multaj komfortaj funkcioj. Bedaŭrinde estas ne eble por mi testi ĉiujn kombinojn de kroziloj kaj operaciumoj. Do eble ne ĉiuj cimoj troviĝas antaŭ apero de nova eldono. Se vi trovas problemon, bv. laŭeble averti min (ĉe la projekto-paĝo, vd. supre). Dankon! Jen kelkaj spertoj, kiuj povas helpi.

Chrome kaj Chromium

Laŭ mia subjektiva eksperimentado Chrome kaj Chromium funkcias plej glate kaj rapide kun la redaktilo. Mi mem uzas Chromium sub Ubunto-Linukso. Mi trovis unu problemon sed ne jam solvon, se mi uzas Chrome sub Vindozo kune kun esperanta tajpilo Ek!: Foje la konfirmo-klavo (liniŝanĝo-klavo) ne funkcias. Helpas malŝalti Ek!, premi la klavon por komenci novan linion kaj reŝalti Ek! poste. De versio 0.9 aldoniĝis subteno por la x-klavo per kiu vi povas enigi esperantajn supersignajn literojn. Tiel vi povas pli facile malŝalti Ek! dum la tuta redaktado.

Interreta Esplorilo

Ni ne plu subtenas.

Fajrovulpo

Fajrovulpo ekde la versio 57, kiu anstataŭis la kernon per nova, nomita Kvantumo, ne plu havas la antaŭan rapideco-problemon redaktante ampleksajn artikolojn.

Safario

Mi iom uzis kaj ĝenerale ŝajnas funkcii, sed mi ne povas provi ofte por esti certa.

Problemoj de la servilo

Mankas spertoj pri samtempa uzo de la redaktilo de multaj uzantoj, sed foje mi spertas problemojn de la servilo programita en Prolog+Javo, eble kaŭzita de iom limigita memorkapacito de la servilo. Foje la serĉilo lamas post iom longa neuzo, ŝajne ĝi endormigiĝas al memoro kaj la revekado daŭras kelkajn sekundojn pli. Volframo Distel'
Reiri al la ĉefa paĝo