Klarigoj pri la vortanalizo de la Revo-artikoloj
La celo de la analizo estas trovi evidentajn tajperarojn en artikolojn
sed ankaŭ vortojn, kiuj estas uzataj en la artikoloj, sed mem mankas en
Revo.
Atentu, ke la vortanalizilo estas nek perfekta nek tiel inteligenta,
ke ĝi povus decidi, ĉu ne bone analizita vorto estas erara aŭ nealizebla
pro manko en la analizilo mem, aŭ eble fremdlingva vorto.
Simple ĝi helpas redukti homan kontrollegadon al kelkaj rimarkindaj lokoj.
Markita vorto ofte ne estas nepre korektinda aŭ aldoninda en Revo.
Necesas prijuĝokapablo de homo por decidi, ĉu kaj - se jes - kion fari.
Por prijuĝi, helpas kompreni, ke la vortanalizilo laboras laŭ la sekvaj
du fazoj:
- Tekstdismeta fazo: la teksto estas dividata je e-aj vortoj,
numeroj, ne-vortaj signoj. Tio ankoraŭ ne funkcias perfekte, aparte, vortoj
kun enaj krampoj aŭ ne-literaj signoj estas rekonitaj kiel pluraj
vortetoj.
-
Vortanaliza fazo: La vortoj estas analizataj laŭ
gramatikaj
reguloj de
- derivado (afiksoj, radikoj, finaĵoj, ekz. pra/av/in/o)
- kunderivado de prepozitivo, ekz. "sen mono" -> sen+mon/a
- apudmetado: soldato-edzino, ruĝa-blanka-nigra
- kunmetado, t.e. laŭ la 11a regulo de la Fundamenta Gramatiko:
vort-analiz/o, lern/ej/o-task/o kaj
- kuntirado, ekz: dik~fingr/o, bel~ten/o, jun~aĝ/o, hel~ruĝ/a
La reguloj estas sufiĉe
striktaj, ekz. "in" estas aplikebla nur al bestoj (inklusive la
homo).
Tial esceptaj, neregulaj aŭ maloftaj vortkunmetoj eble ne analiziĝas.
Kelkaj tamen estas en
aparta
listo.
Konataj nomoj ne-esperantaj en la teksto aperas per verda koloro.
Jen ekzemploj kiel pritaksi markitajn mankojn:
(1) Vortoj markitaj tiel ne estis
analizeblaj. Jen kelkaj eblaj kaŭzoj:
- Radiko aŭ vortelemento mankas en la vortaro. (Ekz. vortoj, kies
unua derivaĵo ne estas rekonebla kiel substantivo, verbo, adjektivo aŭ
adverbo, ne transpreniĝas en la radikoliston de la anlizilo, ankaŭ vortoj markitaj
per EVI en la unua derivaĵo aŭ senco ne transpreniĝas en la
vortaron. Se derivaĵo havas plurajn sencojn, la evitinda senco ne estu
en la unua loko - la ordo en la Revo-artikolo estu ŝanĝota kaj la
vortaro por la analizilo refarota - okazas ĉiutage.)
- La vorto estas fremdlingva aŭ nomo, ofte ili aperas en ekzemploj:
"Carlos".
- La radiko ankoraŭ mankas en Revo, ekz. "Atre/o", la greka
mitologia reĝo.
- La vorto estas malĝuste kunigita, ekz.
"depost". Ĝusta skribo laŭ la signifo kaj akcento estus:
"de post la tria horo", komparu "venante de antaŭ la domo". Korekto povus esti
enŝovi la spacsignon aŭ akcepti kiel escepton en la artikolo. Sed la
analizilo estas strikta pri tio.
- La vorto enhavas ne-ean literon aŭ alian signon kaj do estas
traktata en partoj: Volap|ü|k, ĝeni[n]ta k.s.
- Temas pri mallongigo, kiun la vortanalizilo ne komprenas, ekz. "ekz-e".
- verbo ne estas markita kiel transitiva, ekz. "abol/it/a".
- vorto ne estas rekonebla kiel besto en la Revo-artikolo (per
referenco al (sub-)klaso de bestoj, sed uzas sufikson kiel "in".
- aŭ la vorto
fakte estas ne derivita/kunmetita laŭgramatike. Kelkajn esceptojn kiel "posteulo",
"multekosta" la vortanalizilo tamen toleras.
(2) Vortoj markitaj tiel (?)
havas pli ol tri radikojn, kio estas relative malofte, kaj povas signi
misanalizitan vorton. Se ne temas pri tajperaro en la artikolo, ni aldonu
ĝin al la verda listo.
Momente ankaŭ kuntiritaj vortoj (nehavantaj ~) estas markitaj tiel,
por pli facile trovi neregulaĵojn.