1apati/o JED
apatio
-
Malvigleco,
indiferenteco:
li sukcesis tiel rapide forigi de la vizaĝo de la laca maljunulo maldolĉon kaj
apation!
IK
;
lacaj de la sendanka laborado, ni kun malespero kaj apatio lasus fali la
manojn, ― tute egale
EE
;
fraŭlino, nek malbona, nek gaja, ŝtoniĝinta en la apatio de sia vivo
IKr
;
sen pensoj, sen ribelo, en kompleta apatio ili faris tion
LGA
;
ŝi frostis, sed ankoraŭ sentis la dolĉon de la panpeco kaj ŝi subite reviviĝis
el sia apatio
LGA
;
sur la vizaĝo de Omar sin montris apatio, kiu tamen subite ŝanĝiĝis en rigardon
de granda surprizo
Iŝtar
;
post la unua katastrofo de la tago li jam toleris tiun ĉi duan kun la apatio de
martiroj
KKr
;
deprimo,
inerteco2,
flegmo,
marasmo
- angle:
- apathy
- beloruse:
- апатыя, абыякавасьць
- ĉeĥe:
- apatie, lhostejnost
- france:
- apathie
- germane:
- Teilnahmslosigkeit, Apathie
- hebree:
- אֲדִישׁוּת
- hispane:
- apatía
- hungare:
- apátia, egykedvűség
- itale:
- apatia
- japane:
- 無感動 [むかんどう], 無関心 [むかんしん], 冷淡 [れいたん]
- nederlande:
- apathie
- pole:
- apatia
- rumane:
- apatie
- ruse:
- апатия, безразличие, равнодушие
- slovake:
- apatia, nevšímavosť, otupenosť, ľahostajnosť voči okoliu
- ukraine:
- апатія, байдужність, байдужість
apatia
-
Malvigla,
indiferenta:
la duone acida, duone apatia mieno montris homon ĥronike malsanan
[1];
li ŝajnis apatia, sed tiuj briletoj sub la dormemaj palpebroj memorigis pri
kato, kiu senmove observas sian kaptaĵon
[2];
la infanoj estis lacaj kaj apatiaj
[3].
flegma,
inerta3,
pasiva2
1.
Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III
2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
2. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Heredanto
3. Monato, Zofia Banet-Fornalowa: Li semis bonon kaj belon, 2003
- angle:
- apathetic
- france:
- apathique
- germane:
- apathisch