10Gronland/o RLN , Grenland/o Fab2

10Gronlando, Grenlando

1.
POL Lando en la samnoma insulo kun ĉefurbo Nuko, teritorio de Aŭtonoma Teritorio Gronlando, dependa de Danujo: la tria flamo transportis lin al la malgajaj kabanoj de Grenlando, kie la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj, la flamo estis stelo sur lia brusto, koro por la Dana blazono [1]; ĉiu arbo kaj ĉiu floro havis apartan nomon, ĉiu estis homa vivo, la homo ankoraŭ vivis, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando [2]; Kronqvist lernis profunde respekti kaj admiri loĝantojn en Kanado kaj Gronlando, kiuj vivas en naturkondiĉoj ne elteneblaj por homoj el la sudaj mondpartoj [3]. (GL)
2.
GEOG La plej granda insulo de la mondo, troviĝanta en la norda Atlantiko: la mallonga somero de Grenlando [4]; sude de la norda poluso troviĝas Gronlando, kovrita de dikaj glaĉeroj [5]; la rapida degelo de la glacio en Antarkto kaj Gronlando – nutras la bildon de tero, kiu alfrontas sian apokalipson [6].
angle:
Greenland
beloruse:
Грэнляндыя
bulgare:
Гренландия
ĉine:
格陵兰 [gélínglán], 格陵兰岛 [gélínglándǎo]
dane:
Grønland
elefene:
Calalitnunat, Gronland
france:
Groenland, Groënland
germane:
Grönland
gronlande:
Kalaallit Nunaat
hispane:
Groenlandia
ide:
Grenlando
indonezie:
Greenland, Tanah Hijau
itale:
Groenlandia
japane:
グリーンランド
katalune:
Grenlàndia, Groenlàndia
nederlande:
Groenland
norvege:
Grønland
okcidentfrise:
Grienlân
pole:
Grenlandia
portugale:
Gronelândia
ruse:
Ґренландия
svede:
Grönland
ukraine:
Ґренландія
volapuke:
Gröneän

10gronlanda

Rilata al Gronlando: kompleta fordegelo de la gronlanda glacio plialtigus la marnivelon je 7 metroj [7].
angle:
Greenlandic
beloruse:
грэнляндзкі
elefene:
calalit, gronlandes
germane:
grönländisch
ide:
Grenlandana
nederlande:
Groenlands
okcidentfrise:
Grienlânsk
volapuke:
Gröneänik

10gronlandano

Ano de Gronlando.
angle:
Greenlander
beloruse:
грэнляньдзец
dane:
grønlænder
elefene:
calalit, gronlandes
germane:
Grönländer
gronlande:
kalaaleq
ide:
Grenlandano
nederlande:
Groenlander
okcidentfrise:
Grienlanner
volapuke:
Gröneänan

administraj notoj