*karakter/o UV

*karaktero

1.
PSI Aro da ecoj mensaj, kiuj konsistigas personecon de homo, kaj kiuj manifestiĝas en lia konduto: [li] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo [1]; [en] la respondo […] sonis forteco de karaktero [2]; vi havas bonan karakteron! diris la reĝidino [3]; li havas tiel uraganan karakteron [4]; li havis noblan kaj energian karakteron [5]; la opinioj esprimitaj montris la diversecon de la karakteroj de la parolantoj [6]; karaktero olea PrV .
2.
Aro de la distingigaj, individuigaj trajtoj; ecaro: liaj ludoj ricevis nun tute alian karakteron, ili fariĝis pli raciaj [7]; tiuj ĉi rondetoj havas karakteron ne religian, sed pure societan [8]; ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de esperanto havas […] karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan [9]; la stilo Esperanta […] havas sian karakteron tute specialan [10]; kelkaj tute ne komprenas la karakteron de nia afero [11]; karakteron al kanto donas la tono PrV . VD:fizionomio2, spirito2
afrikanse:
karakter
albane:
karakter
amhare:
ባህሪ
angle:
character 1. backbone, moral strength 2. habitual conduct (disposition), individuality, personality, reputation
arabe:
حرف
armene:
բնավորությունը
azerbajĝane:
xarakter
beloruse:
характар
bengale:
চরিত্র
birme:
ဇာတ်ကောင်စရိုက်
bosne:
karakter
ĉeĥe:
charakter, letora, povaha, znak
ĉine:
性格 [xìnggé], 質 [zhì], 人气 [rénqì], 性 [xìng], 品質 [pǐnzhì], 性情 [xìngqíng], 風調 [fēngdiào], 性状 [xìngzhuàng], 个性 [gèxìng], 特徵 [tèzhēng]
dane:
karakter
estone:
märgi
eŭske:
pertsonaia
filipine:
katangian
france:
caractère, caractéristique, marque, personnalité, tempérament, trait
galege:
carácter
germane:
Charakter, Anlage (Charakter), Veranlagung
guĝarate:
પાત્ર
haitie:
karaktè
hinde:
चरित्र
hispane:
carácter
hungare:
1. jellem, karakter 2. jelleg, karakter
igbe:
agwa
indonezie:
1. akhlak, budi pekerti, karakter, perangai, tabiat, watak 2. ciri khas, kekhasan
irlande:
charachtar
islande:
eðli
japane:
キャラクター
jave:
karakter
jide:
פּאַרשוין
jorube:
ohun kikọ
kanare:
kartvele:
ხასიათი
katalune:
caràcter
kazaĥe:
кейіпкер
kimre:
cymeriad
kirgize:
белги
kmere:
តួអក្សរ
koree:
문자
korsike:
parsunaghju
kose:
umlinganiswa
kroate:
karakter
kurde:
şexsîyet
latve:
raksturs
laŭe:
ລັກສະນະ
litove:
charakteris
makedone:
карактер
malagase:
toetra
malaje:
watak
malajalame:
പ്രതീകം
malte:
karattru
maorie:
pūāhua
marate:
वर्ण
monge:
cim
mongole:
тэмдэгт
nederlande:
karakter
njanĝe:
khalidwe
okcidentfrise:
personaazje
panĝabe:
ਅੱਖਰ ਨੂੰ
paŝtue:
لوښه
pole:
charakter
ruande:
imiterere
rumane:
caracter, fire
ruse:
характер
samoe:
uiga
sinde:
ڪردار
sinhale:
චරිත
skotgaele:
caractar
slovake:
charakter, letora, povaha, ráz, znak
slovene:
značaj
somale:
qof
ŝone:
mutambi
sote:
botho ba
sunde:
perbawa
svahile:
tabia ya
taĝike:
характер
taje:
1. บุคลิก, ลักษณะ
tamile:
பாத்திரம்
tatare:
характер
telugue:
పాత్ర
ukraine:
характер
urdue:
کردار
uzbeke:
fe’l
vjetname:
nhân vật
zulue:
uhlamvu

karaktera

1.
Propra, apartenanta al ies karaktero2: ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon Marta ; kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana [12]; tia konduto estas por li karaktera.
2.
Specifa, prezentanta tre rimarkeblan, originalajn kaj frapajn trajtojn: antologi-karaktera verko [13]; vestitaj en karakteraj kostumoj [14]; la subjektivaj simptomoj pleje estas tiel karakteraj, ke el ili oni facile povas meti la diagnozon de kronika kataro de la konjunktivo [15].
3.
Propra al iu homgrupo, etno, socia medio, epoko; esprimanta iun mensan tipon: karaktera danco; nacio kun ĝia karaktera kulturo kaj lingvo [16]; karaktera rolo (en teatro, rolo prezentanta homtipon).
12. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p. 23
13. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
14. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
15. E. Fuchs, tr. Zamenhof: Kronika katara konjunktivito, Fundamenta Krestomatio
16. La Ondo de Esperanto, 2003, № 12 (110)
angle:
characteristic
beloruse:
характэрны
ĉine:
特有 [tèyǒu]
france:
caractéristique, de caractère, distinctif, typique ~a rolo: rôle de caractère.
germane:
1. charakterlich, Charakter- 2. charakteristisch 3. charakteristisch, typisch
hispane:
característica
indonezie:
1. berkarakter 2. khas, distingtif 3. karakteristik
japane:
性格の [せいかくの], 個性的な [こせいてきな]
katalune:
característic
nederlande:
karakter-, karakteristiek
pole:
charakterowy
rumane:
caracteristică
ruse:
характерный ~a rolo: характерная роль.

senkaraktera

1.
PSI Senvola, cedema, facile subiĝanta al la opinioj kaj influoj de la aliaj, al kiu mankas propra karaktero1: mia patro estis tre riĉa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera [17]; certe vi, kiu legas tiujn ĉi liniojn, ne apartenas al tiaj senpripensaj, facilanimaj kaj senkarakteraj homoj, kiuj turniĝas laŭ la vento [18].
2.
Al kiu mankas propraj trajtoj karakteraj2, banala, plata.
17. V. Devjatnin: Arturo, Fundamenta Krestomatio
18. H. Seppik: La tuta Esperanto
angle:
1. characterless 2. insipid
beloruse:
бесхарактарны
france:
1. sans caractère, faible, falot, mou 2. sans caractère, incolore, insipide, pâle, plat, terne
germane:
charakterlos 2. fade (charakterlos), platt (charakterlos)
hispane:
insulso, falto de carácter, desaborido
indonezie:
1. tanpa karakter, tidak berkarakter
japane:
特性の無い [とくせいのない], 平凡な [へいぼんな]
katalune:
insuls, dessaborit
nederlande:
karakterloos
pole:
słaby, bez wyrazu
rumane:
slab, neexpresiv
ruse:
бесхарактерный
slovake:
bezcharakterný
ukraine:
безхарактерний, не характерний, не ориґінальний

skribkaraktero

Ies persona stilo manskribi (precipe pri la aspekto de la literoj): gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino [19]; ĉu vi konas la skriban karakteron de l’ letero? – ĝi estas mano de Hamleto Hamlet ; la skribkaraktero de mia frato [20]!
angle:
handwriting
beloruse:
почырк, манэра пісьма
ĉeĥe:
charakter písma, rukopis, způsob psaní
ĉine:
作法 [zuòfǎ], 文笔 [wénbǐ], 文筆 [wénbǐ]
germane:
Handschrift (Stil), Schreibweise (Stil)
indonezie:
tulisan tangan
itale:
scrittura (modo personale), calligrafia (scrittura)
japane:
筆跡 [ひっせき], 字体 [じたい]
nederlande:
schrijfwijze
pole:
charakter pisma
rumane:
caracterul scrisorii
ruse:
почерк
slovake:
charakter písma, rukopis
svede:
handstil
ukraine:
характер письма, почерк

administraj notoj