vidu ankaŭ la klarigojn
alegori¹·/·o

alegori¹·o

          Esprim·o ne·rekt·a uz·ant·a iu·n afer·on por esprim·i ali·an afer·on per
          {analogi⁽¹⁾·o} : ili ja ĉiu·j parol·os pri li alegori¹·on kaj mok·an
          enigm·on ; kiu en·ir·as tra la pord·o, tiu est·as la paŝt·ist·o de la
          ŝaf·oj, al tiu la pord·ist·o mal·ferm·as […], tiu·n alegori¹·on Jesu³·o
          dir·is al ili, sed ili ne kompren·is […], Jesu³·o do dir·is de·nov·e al
          ili: mi est·as la pord·o, se iu tra mi en·ir·as, tiu est·os sav·it·a ;
          [li] ŝpruc·ig·is tia·jn alegori¹·ojn kaj kaŝ·it·ajn senc·ojn, ke ŝajn·is,
          ke oni neniam diven·os la ver·on ; alegori¹·on […] en despot¹·aj,
          diktator²·aj reĝim³·oj [util·ig·as] por el·dir·i si·an pens·on kaj, laŭ
          ebl·ec·o, evit·i persekut·on ; mal·gaj·a fabel·o, kiu alegori¹·e
          pri·skrib·as la sort·on de Ĉeĥoslovaki⁽⁺⁾·o . {person·ig·o^1} {apolog¹·o} ,
          {metafor¹·o} , {parabol²·o^2}

alegori¹·a

          Rilat·a al alegori¹·o, aper·ant·a en form·o de alegori¹·o: ili star·ig·is
          sur la [tomb·o] bier-botel·on kun la kol·o supr·en, kaj tio tut·e ne
          est·is alegori¹·a .

   [artikol-versi⁹·o: 1.31 2023/10/28 08:33:04 ]
     __________________________________________________________________