vidu ankaŭ la klarigojn
aligator¹·/·o

aligator¹·o

          Grand·a {reptili⁽⁺⁾·o} kun larĝ·a muzel⁸·o, ost·a naz·o-vand⁹·o kaj ses
          kegl·o-form·aj skvam·oj sur la nuk·o; {genr⁹·o} el famili·o
          {aligatored⁽⁺⁾·oj} (): oni komenc·is la sek·ig·ad·on de grand·eg·aj
          marĉ·oj, kiu·j ĝis nun est·is nur la lok·o de loĝ·ad·o de aligator¹·oj
          kaj ali·aj akv·aj best·oj ; kuŝ·as sen·mov·aj aligator¹·oj kun pec·oj da
          viand·o en buŝ·oj .

aligator¹·i

          Parol·i ali·an lingv·on ol Esperant·on, kiu est·as ge·patr·a lingv·o de
          nur part·o de la ĉe·est·ant·ar·o: en la plej mult·aj situaci·oj,
          aligator¹·ad·o est·as sam·e mal·akcept·at·a inter esperant·ist·oj kiel
          krokodil·ad·o ; tre amuz·a est·as la Aligator¹·ej·o, mojos⁽⁺⁾·a special·a
          okaz·aĵ·o dum Esperant·o-renkont·iĝ·o, tie ĉiu ricev·as ŝild·on kiu
          indik³·as la ge·patr·an kaj la (almenaŭ iom) kompren·at·ajn lingv·ojn,
          est·as permes·at·a parol·i ĉiu·n ajn lingv·on escept·e de Esperant·o kaj
          la ge·patr·a lingv·o, do ĉiu·j dev·as aligator¹·i ( ali+manier·e
          reptil[i]um·i) .

   [artikol-versi⁹·o: 1.29 2023/08/30 18:23:33 ]
     __________________________________________________________________