vidu ankaŭ la klarigojn
antaŭ

   I.

antaŭ

          Prepozici·o montr·ant·a:

        1.
                Lok·on pli proksim·an rilat·e al tiu, kiu rigard·as,  lok·on,
                al kiu rigard·as la ĉef·a flank·o de la objekt·o, la front·o de
                io: antaŭ la dom·o star·as arb·o ; se ĉiu bala·os antaŭ si·a
                pord·o, tiam en la tut·a urb·o est·os ord·o ; oni met·is antaŭ
                mi manĝ·il·ar·on ; ir·u antaŭ mi, jen mi ven·as post vi ; li
                montr·is rekt·en antaŭ si; subit·e li ek·vid·is la abism¹·on
                antaŭ si·aj pied·oj; antaŭ ni si·n etend·is la sen·lim·a mar·o.
                {mal·antaŭ} , {post ^2} .

        2.
                Lok·on, rigard·at·an de iu (kontraŭ·vizaĝ·e de, sub la okul·oj
                de, en ĉe·est·o de): parol·i antaŭ la publik·o; klin·iĝ·i antaŭ
                iu; ced·i, humil·iĝ·i, trem·i, tim·i antaŭ iu; respekt·o, tim·o
                antaŭ iu; kaŝ·i io·n, nenio·n antaŭ iu; mal·kovr·i antaŭ iu
                si·an kor·on .

        3.
                Temp·on pli fru·an ol ali·a (pli baldaŭ ol): la kun·ven·o
                fin·iĝ·is antaŭ la dek·a (en la dek·a ĝi jam est·is fin·it·a);
                antaŭ mort·ig·o de urs·o ne vend·u ĝi·an fel·on ; antaŭ ne·long·e
                , antaŭ ne long·e ; ne laŭd·u la tag·on antaŭ vesper·o , oni
                dev·as pag·i antaŭ la fin·o de la monat·o; atend·u mi·n, se vi
                al·ven·os antaŭ mi; antaŭ tri tag·oj mi vizit·is vi·an kuz·on
                (tri tag·ojn antaŭ hodiaŭ, tri tag·oj pas·is ek~de tiam) ; jam
                antaŭ du jar·oj li mort·is (du jar·oj pas·is de post tiam);
                antaŭ ol for·ir·i; antaŭ ol mi for·ir·os .

        4.
                Rang·on pli alt·an ol ali·a: mi ŝat·as vi·n antaŭ li (pli ol
                li·n); la pli·bon·ec·o de Esperant·o antaŭ  fal·as al
                ĉiu·j en la okul·ojn ; antaŭ ĉio silent·i .

          Rim.: Pri uz·o de _antaŭ_ kun akuzativ·o, vd {al antaŭ, antaŭ
          ...-n} .

          Rim.: Por evit·i konfuz·on inter la temp·a kaj lok·a senc·oj de
          _antaŭ_ oni pov·as uz·i la pli preciz·ajn form·ojn _ iam antaŭ_ 
          _pli fru·e ol_ pri temp·o kaj _ie antaŭ_ pri lok·o,  uz·i en la
          temp·a senc·o _antaŭ ol_  kun substantiv·o, supoz·ant·e
          ne·esprim·it·an verb·on: li ven·is antaŭ ol mi; vi ced·os antaŭ ol mi.
          Sekv·at·e de akuzativ·o, _antaŭ_ pov·as hav·i nur lok·an senc·on.

al antaŭ, antaŭ ...-n

                {Al} lok·o situ⁸·ant·a antaŭ {^1}  {^2} : ĉiu·j milit·ist·oj
                ven·is antaŭ la urb·on ; li si·n ĵet·is antaŭ la pied·ojn de
                Jesu³·o ; ĵet·i perl·ojn antaŭ la pork·ojn .

                Rim.: Pri la prepozici·aj kun·aĵ·oj kun _al_, vid·u rimark·on
                sub {al ĉe} .

de antaŭ

        1.
                {De} lok·o situ⁸·ant·a {antaŭ ^1} : la nub·a kolon·o for·mov·iĝ·is
                de antaŭ ili kaj star·iĝ·is post ili ; Mart·a for·pren·is la
                man-plat·on de antaŭ la okul·oj . {el antaŭ} .

        2.
                {De} lok·o situ⁸·ant·a {antaŭ ^2} :  el·ir·is de antaŭ
                si·a patr·o  ; for·pel·u de antaŭ vi ĉiu·jn loĝ·ant·ojn de
                la land·o ; ili est·os eks·termit¹·aj de antaŭ vi ; ili
                for·kur·is de antaŭ la loĝ·ant·oj de Aj⁽⁺⁾ ; mi dev·as mi·n kaŝ·i de
                antaŭ Vi·a vizaĝ·o ; la anĝel·o de la Etern·ul·o for·ir·is de
                antaŭ li·aj okul·oj ; mi prov·is en ŝi·aj brak·oj kaŝ·i mi·n de
                antaŭ la atak·oj de ŝi·aj infan·oj .

        3.
                {De} temp·o {antaŭ ^3} : [mi re·memor·ig·is al mi la] ide·ojn,
                per kiu·j mi·a spirit·o nutr·is si·n de antaŭ kelk·aj jar·oj .

        4.
                Rilat·a al temp·o {antaŭ ^3} : la fundament·ojn de antaŭ
                mult·aj generaci·oj vi re·star·ig·os ; [la psik⁽⁺⁾·e per·turb³·it·a
                mal·jun·ul·o], en kiu oni apenaŭ pov·is re·kon·i la financ¹·an
                direktor¹·on de antaŭ kelk·aj tag·oj, nepr·e mal·vol·is dir·i la
                ver·on .

el antaŭ

                {De antaŭ ^1} : el·ir·is fajr·o el antaŭ la Etern·ul·o kaj
                konsum·is sur la altar·o la brul-ofer·on kaj la seb·on .

mal·antaŭ

                Prepozici·o, montr·ant·a lok·on pli mal·proksim·an rilat·e al
                tiu, kiu rigard·as,  lok·on, al kiu rigard·as la dors·o, la
                mal·ĉef·a flank·o de objekt·o: li ir·is por kuŝ·iĝ·i mal·antaŭ
                gren-amas·o ; mal·antaŭ si li aŭd·is kri·on; far·u insid·on
                mal·antaŭ la urb·o . {post ^2} ; {antaŭ ^1} .

                Rim.: Pri uz·o de _mal·antaŭ_ kun akuzativ·o, vd {al
                mal·antaŭ, mal·antaŭ ...-n} .

al mal·antaŭ, mal·antaŭ ...-n

                {Al} lok·o situ⁸·ant·a {mal·antaŭ} : li en·port·os tio·n mal·antaŭ
                la kurten·on ; la pork·o-paŝt·ist·o ir·is mal·antaŭ arb·on ;
                 lert·e kaj ne·trud·em·e ŝov·is seĝ·on mal·antaŭ la
                majstr·on .

                Rim.: Pri la prepozici·aj kun·aĵ·oj kun _al_, vid·u rimark·on
                sub {al ĉe} .

de mal·antaŭ

                {De} lok·o situ⁸·ant·a {mal·antaŭ} : la anĝel·o de juĝ·o for·tir·is
                la vual·on de antaŭ la sun·o ; de mal·antaŭ pord·o
                radi·o-aparat¹·o incit·it·e kaj vers·e kri·ad·is io·n per re·son·ant·a
                vir·a voĉ·o . {el mal·antaŭ} , {de post ^2} , {el post} .

el mal·antaŭ

                {De mal·antaŭ} : freŝ·aj laŭr·o-branĉ·oj, al·port·it·aj el
                mal·antaŭ la mont·oj ; ŝi pren·is ankoraŭ el mal·antaŭ la
                forn·o fask·on da lign·et·oj .

   II.
          Vort·er·o esprim·ant·a ĝeneral¹·e pli·proksim·ec·on  pli·fru·ec·on:

antaŭ·a

        1.
                Lok·e pli proksim·a: grand·eg·a hund·o met·is sur mi·n si·an
                antaŭ·an pied·eg·on ; pru⁽⁺⁾·o est·as antaŭ·a part·o de ŝip·o.

        2.
                Pli fru·a: nokt·osam·e tenebr⁽⁺⁾·a kiel la antaŭ·a ; sen iu
                antaŭ·a avert·o [li] demisi⁽⁺⁾·is ; kresk·ant·a krim·ec·o kaj
                ne·plen·um·o de antaŭ·aj politik¹·aj promes·oj .

antaŭ·e

        1.
                En antaŭ·a ^1 lok·o: antaŭ·e pas·is la prezid·ant·o; la
                rajd·ist·oj ir·ad·is antaŭ·e; li sid·is antaŭ·e sur la pru⁽⁺⁾·o kaj
                rigard·is . {front·e}

        2.
                En antaŭ·a ^2 temp·o, pli fru·e: mi ne far·us la erar·on, se li
                antaŭ·e dir·us al mi la ver·on ; skrib·u al mi antaŭ·e por
                anonc·i vi·an al·ven·on; antaŭ·e pri·pens·u, post·e ag·u; leĝ·o
                valor·as por post·e sed ne por antaŭ·e ; li don·is al la ambaŭ
                tromp·ant·oj grand·an sum·on da mon·o antaŭ·e (anticip³·e), por ke
                ili komenc·u si·an labor·on . {antaŭ·dat·e} , {antaŭ·temp·e}

antaŭ·en

                Cel·ant·e plu·en al pli antaŭ·a lok·o: la ali·aj trot·is antaŭ·en
                ; rigard·u antaŭ·en; rekt·e antaŭ·en! ; [li] klin·is si·n
                antaŭ·en kaj mal·laŭ·tig⁸·is si·an voĉ·on ; antaŭ·en (ir·u antaŭ·en)
                por la progres·o!

antaŭ·o

        1.
                Antaŭ·a ^1 part·o, plej proksim·a al la rigard·ant·o: de la
                antaŭ·o de la pord·eg·o de la en·ir·o ĝis la antaŭ·o de la
                intern·a portik²·o de la pord·eg·o est·is kvin×dek uln·oj ; ili
                de·met·os ankr·ojn el la antaŭ·o (de la ŝip·o) ; antaŭ·o kaj
                post·o sekv·as si·n ; li·a profesi·o met·ad·is li·n oft·e en la
                antaŭ·on de la plej respekt·ind·aj hom·oj de la urb·o (met·ad·is
                li·n en ili·an ĉe·est·on, al ili·aj rigard·oj) .

        2.
                Antaŭ·a ^2 temp·o: krom la antaŭ·o (krom la pas·int·aj spert·oj)
                ankaŭ ek·tim·ig·as ni·n la mal·facil·aĵ·oj por far·i korekt·ajn
                esplor·ojn ; al la antaŭ·o (al la supr·e dir·it·a) mi al·don·u
                ankoraŭ io·n .

antaŭ·i

          (x)

                Est·i antaŭ·a: portik²·o antaŭ·as al la palac·o (: la
                palac·on); tiu·n ĉi venk·on antaŭ·is dek+jar·a voj·o ; en la
                gazet·a variant²·o de 1846 ĉiu·n part·on antaŭ·is resum⁽⁺⁾·o de ĝi·a
                en·hav·o ;  antaŭ·is mi·n [en la ban-ĉambr·o] kaj mi
                dev·is atend·i kelk·ajn minut·ojn ; ven·ont·aj temp·oj pli bon·e
                kompren·os mi·nĉar mi·a destin¹·o est·is ĉiam, ke mi antaŭ·is
                mi·an temp·on kaj tial ne pov·is est·i kompren·at·a ; (abs.) vi·a
                horloĝ·o antaŭ·as ( {fru·as} ).

antaŭ·aĵ·o

        1.
                {Antaŭ·o} : la lantern·o sur la antaŭ·aĵ·o de la lokomotiv·o ;
                [la lign·a bild¹·o] est·is destin¹·it·a por ornam·i la antaŭ·aĵ·on
                de ŝip·o .

        2.
                Io jam okaz·int·a, ekzist·int·a; antaŭ·a fakt¹·o: jen Mi kre·os
                nov·an ĉiel·on kaj nov·an ter·on kaj la antaŭ·aĵ·o ne est·os
                re·memor·ig·at·a ; baz¹·o-pilk·o […] evolu²·is el brit⁹·a antaŭ·aĵ·o en
                unik³·an kaj sen·de·pend·an instituci·on .

antaŭ·ant·o

        1.
                Iu ( io) antaŭ·a: [ili] sub·skrib·is la Traktat¹·on de
                Brusel⁽⁺⁾·o, kiu est·as antaŭ·ant·o al la akord¹·o de NATO .

        2.
                (de element¹·o en {ord·a ar·o} ) Tiu element¹·o, se ĝi ekzist·as,
                {najbar·a} kun ĝi kaj pli mal·grand·a ol ĝi:  est·as
                antaŭ·ant·o de  ; en bon+ord·a ar·o […] ne ĉiu element¹·o
                nepr·e hav·as antaŭ·ant·on .

          {postanto}

antaŭ·ec·o

                Stat·o de iu  io, kiu est·as lok·e  temp·e antaŭ ali·a: la
                antaŭ·ec·o de la el·trov·o aparten·as al li; rezign³·o pri
                2-poent·a antaŭ·ec·o en ten·is ; vokal·ojn oni disting·as per du
                ĉef·aj trajt·oj: antaŭ·ec·o kaj vast·ec·o . {avantaĝ⁸·o}

antaŭ·en·em·a

                Iniciat·em·a, progres·em·a: la antaŭ·en·em·a natur·o de elekt·o (
                {progres·ig·a} princip·o en ekonomi¹·o) ; tiu uson⁹·a land·o, post
                la du·a mond-milit·o, est·is dinamik²·a, antaŭ·en·em·a... .
                {ambici¹·a} , {entrepren·em·a}

antaŭ·en·ig·i

                Ig·i ir·i plu·en, {progres·ig·i} : tia aprob·o mult·e antaŭ·en·ig·is
                ni·an afer·on; antaŭ·en·ig·i nepr·ajn ripar¹·ojn kaj pli·bon·ig·ojn ;
                NATO est·as reg·at·a de Uson⁹·o por antaŭ·en·ig·i ties ekster·an
                politik¹·on . {akcel·i} , {favor·i}

antaŭ·ig·i

                Met·i io·n antaŭ io ali·a: antaŭ·ig·i al la danĝer·o (evit·i
                ag·ant·e unu·e) ; mal·agrabl·aj simptom²·oj [...] pov·as antaŭ·ig·i
                 akompan·i la menstru⁹·on ; est·is nepr·e kutim·e, antaŭ·ig·i al
                la oper¹·oj uvertur¹·ojn .

antaŭ·iĝ·i

                Ven·i en pli antaŭ·a lok·o,  ven·i pli fru·e: la frat·oj
                rid·is, rajd·is plu·en kaj antaŭ·iĝ·is al li je grand·a distanc¹·o
                ; je tut·a hor·o ;  ek·kur·is laŭ la voj·o de la
                eben·aĵ·o, kaj kur+antaŭ·iĝ·is antaŭ la Etiop⁸·on . {antaŭ·ven·i}

antaŭ·ul·o

                Tiu, kiu antaŭ·as temp·e: ni profit·as la spert·ojn de ni·aj
                antaŭ·ul·oj; vi·aj respekt·ind·aj antaŭ·ul·oj loĝ·as en plej bel·aj
                tomb·oj ; mi·aj antaŭ·ul·oj kaj {post·e·ul·oj} ; laŭ la tradici¹·o
                de la antaŭ·ul·oj .

mal·antaŭ·a

                Est·ant·a mal·antaŭ iu  io: vi vid·os Mi·an mal·antaŭ·an
                flank·on, sed Mi·a vizaĝ·o ne est·os vid·ebl·a ; persekut·u vi·ajn
                mal·amik·ojn kaj eksterm·u ili·ajn mal·antaŭ·ajn taĉment·ojn ;
                 ek·bat·is li·n per la mal·antaŭ·a fin·o de la lanc¹·o en
                la ventr·on tiel, ke la lanc¹·o el·ir·is tra li·a mal·antaŭ·a
                part·o . {post·a ^2}

mal·antaŭ·e

                En mal·antaŭ·a lok·o:  vid·is, ke li hav·os kontraŭ si
                batal·on antaŭ·e kaj mal·antaŭ·e ; danĝer·a est·as bov·o antaŭ·e,
                ĉeval·o mal·antaŭ·e, kaj mal·saĝ·ul·o de ĉiu·j flank·oj ; vi ĉiu·j
                […] mal·fort·iĝ·int·e, rest·is mal·antaŭ·e . {post·e ^2}

mal·antaŭ·en

                Al mal·antaŭ·a lok·o: ili·aj vizaĝ·oj est·is turn·it·aj
                mal·antaŭ·en, kaj la nud·ec·on de si·a patr·o ili ne vid·is ; li
                etend·is ret·on antaŭ mi·aj pied·oj, renvers·is mi·n mal·antaŭ·en
                ; vi ir·is mal·antaŭ·en por telefon¹·i . {post·en}

mal·antaŭ·o, mal·antaŭ·aĵ·o

                Lok·e mal·antaŭ·a part·o: [har·oj] kun·volv·it·aj sur la mal·antaŭ·o
                de la kap·o en form·o de bul·o ; en la mal·antaŭ·aĵ·o [de la
                ĉambr·o] kaŭr²·as mal·jun·a derviŝ⁽⁺⁾·o ; ili ĵet·is kvar ankr·ojn el
                la ŝip-mal·antaŭ·o ( {poŭp⁽⁺⁾·o} ) . {post·o ^1} , {post·aĵ·o ^1} .

antaŭ ĉio

                Pli grav·e, pli atent·ind·e, pli urĝ¹·e ol ceter·aĵ·oj: la tri
                verk·oj re·pres·it·aj en tiu ĉi libr·o dev·as antaŭ ĉio est·i
                _ne·tuŝ·ebl·aj_ , la proviant⁽⁺⁾·o est·is jam mal·mult·a, antaŭ ĉio
                mank·is viand·o ; plej kor·an kamarad·an dank·on mi esprim·as
                kompren·ebl·e antaŭ ĉio al la sen·lac·a lok·a organiz¹·a komitat·o
                . {precip·e} , {prioritat⁽⁺⁾·e}

antaŭ ke

          (de·pend·ig·a konjunkci·o)

                {Antaŭ ol} : mult·eg·ajn tag·ojn la jun·ul·in·o dev·is rajd·i,
                long·an kaj lac·ig·an temp·on, antaŭ ke ŝi al·ven·is tie .

antaŭ ol, antaŭ kiam

          (de·pend·ig·a konjunkci·o)

                En temp·o pli fru·a ol tio, ke...: antaŭ ol ŝi turn·is la
                ŝlos·il·on en la serur·o, ŝi re·turn·e rigard·is la jun·an
                frat·in·on, kiu nur atend·is la mal·ferm·ad·on, por el·ir·i ;
                antaŭ kiam  sukces·is don·i ordon·on, en la pord·o de
                la ĉambr·o aper·is la princ·o . {antaŭ ke} {post ol}

   III.

        Prefiks·o esprim·ant·a la sam·ajn ide·ojn:
        1.
                en spac·o:

              a)
                      Io·n antaŭ·an  antaŭ·an part·on de io: {antaŭ·brak·o} ,
                      {antaŭ·ĉambr·o} , {antaŭ·gvardi·o} , {antaŭ·konstru·aĵ·o} ,
                      {antaŭ·kort·o} , {antaŭ·nom·o} , {antaŭ·salon·o} ,
                      {antaŭ·tuk·o} , {antaŭ·urb·o} , {antaŭ·vel·o} ...

              b)
                      Ag·i  est·i antaŭ·e: {antaŭ·ir·i} , {antaŭ·star·i} ...

              c)
                      Kovr·i, protekt¹·i per io: {antaŭ·met·i} , {antaŭ·ten·i}
                      ...

              d)
                      Far·i io·n antaŭ publik·o: {antaŭ·kant·i} , {antaŭ·leg·i} ,
                      {antaŭ·lud·i} , {antaŭ·parol·i} ...

        2.
                en temp·o:

              a)
                      Ag·i pli fru·e, {anticip³·i} : {antaŭ·anonc·i} ,
                      {antaŭ·aranĝ·i} , {antaŭ·decid·i} , {antaŭ·destin¹·i} ,
                      {antaŭ·difin·i} , {antaŭ·dir·i} , {antaŭ·far·i} ,
                      {antaŭ·fiks¹·i} , {antaŭ·flar·i} , {antaŭ·for·ig·i} ,
                      {antaŭ·gard·i} , {antaŭ·halt·ig·i} , {antaŭ·juĝ·i} ,
                      {antaŭ·kalkul·i} , {antaŭ·mal·help·i} , {antaŭ·pag·i} ,
                      {antaŭ·pens·i} , {antaŭ·plen·um·i} , {antaŭ·pri·pens·i} ,
                      {antaŭ·rakont·i} , {antaŭ·ripet·i} , {antaŭ·sav·i} ,
                      {antaŭ·sci·i} , {antaŭ·sent·i} , {antaŭ·tim·i} ,
                      {antaŭ·ven·i} , {antaŭ·vid·i} , {antaŭ·zorg·i} ...

              b)
                      Antaŭ·an part·on, komenc·on, en·konduk·on: {antaŭ·gust·o} ,
                      {antaŭ·lud·o} , {antaŭ·tag-mez·o} , {antaŭ·parol·o} ,
                      {antaŭ·plad·o} , {antaŭ·rimed·o} , {antaŭ·sign·o} ,
                      {antaŭ·tag·o} , {antaŭ·vesper·o} ...

              c)
                      Period¹·on antaŭ cert·a temp·o, event⁸·o: {antaŭ·milit·a} ,
                      {antaŭ·revoluci¹·a} , {antaŭ·temp·a} , {antaŭ·last·a} ,
                      {antaŭ·hieraŭ} ...

   [artikol-versi⁹·o: 1.175 2023/10/28 08:33:07 ]
     __________________________________________________________________