vidu ankaŭ la klarigojn
averi⁽⁺⁾·/·o

averi⁽⁺⁾·o

   1.
          {Difekt·o} al ŝip·o  ali·a trans·port·il·o  al ĝi·a ŝarĝ·aĵ·o: la
          ŝip·o bezon·is ripar¹·i kelk·ajn averi⁽⁺⁾·ojn ; per tiu unu-sol·a averi⁽⁺⁾·o la
          famili·o perd·as preskaŭ tut·an si·an hav·aĵ·on: la ŝip·on mem, la
          mort·ul·ojn kaj la kapabl·on re·pag·i la kost·on ; oni dev·as […] gard·i
          la kosm⁸·o-staci·on […] kaj solv·i eventual¹·ajn averi⁽⁺⁾·ojn .
          {ŝip+romp·iĝ·o}

   2.
          Difekt·o okaz·ant·a al ĉiu+spec·aj instal²·aĵ·oj  var⁴·oj: ni ĉiu·j tim·as
          averi⁽⁺⁾·on de tiu elektr¹·ej·o, sed mi est·as konvink·it·a, ke la
          atom¹+elektr¹·ej·o […] est·as bon·e konstru·it·a .

   {akcident²·o} , {damaĝ⁽⁺⁾·o}

averi⁽⁺⁾·i

   (ntr)

          Spert·i averi⁽⁺⁾·on: la ŝip·o grav·e averi⁽⁺⁾·is dum la ŝtorm⁹·o; iu averi⁽⁺⁾·is
          […] kaj send·as signal·on pri la akcident²·o ; dum tri×dek jar·oj da
          ekspluat²·ad·o de la orbit⁴·a ĉen·o de gravit⁽⁺⁾·il·oj neniu ŝip·o averi⁽⁺⁾·is
          dum la tir·a faz¹·o de flug·o . {difekt·iĝ·i} , {frakas·iĝ·i} ,
          {romp·iĝ·i}

   [artikol-versi⁹·o: 1.27 2023/10/28 08:33:10 ]
     __________________________________________________________________