vidu ankaŭ la klarigojn
balbut·/·i

balbut·i

   1.
          (tr)
          Dir·i, parol·ant·e kun mal·facil·o, kripl·ig·e, ne·disting·ebl·e: ŝi
          balbut·is kelk·ajn vort·ojn, kiu·jn tamen neniu pov·is kompren·i ;
          (abs.) la infan·et·o apenaŭ komenc·as balbut·i; ili posed·as la
          lingv·on tre mal·bon·e kaj mal·facil·e balbut·as anstataŭ parol·i flu·e
          .

   2.
          (ntr)
          Hav·i el·parol·an difekt·on, pro kiu oni parol·as kun halt·et·oj kaj
          ripet·oj de silab·oj: oft·e tiu, kiu balbut·as parol·ant·e, ĉes·as
          balbut·i kant·ant·e.

balbut·ul·o

          Hom·o, afekci⁽⁺⁾·at·a de balbut·ad·o^2.

   [artikol-versi⁹·o: 1.36 2023/10/29 19:11:00 ]
     __________________________________________________________________