vidu ankaŭ la klarigojn
ban·/·i

ban·i

   (tr)

   1.
          Rest·ig·i iu·n  io·n en akv·o, flu·aĵ·o, precip·e por lav·i  kurac·i:
          vir·in·oj ban·is la et·ul·on ; li lav·u si·ajn vest·ojn kaj ban·u si·n en
          akv·o, kaj vesper·e li est·os pur·a ; li rapid·e si·n ban·is kaj ole·is,
          sur·met·is nov·an tol·aĵ·on ; ŝi ban·as si·n en lakt·o de azen·in·oj ;
          ban·i si·n en la river·o ; se la akv·o jam frost·iĝ·is, oni far·as
          tru·on en la glaci·on kaj si·n ban·as ; [ili] dev·as part·o-pren·i en
          ĉiu+tag·aj kuraĝ~pruv·oj, kiel manĝ·i arane·eg·ojn, ban·i [si·n] en ŝlim·o
          ; la sun·o flu·as en la bril·ant·a torent¹·o […] si·n ban·as en flu·et·oj
          de l’ fontan·oj sur grand·aj plac·oj .

   2.
          Dis·flu·i super, mal·sek·ig·i: gut·oj de ŝvit·o ban·is li·an frunt·on ;
          subit·e etend·iĝ·is antaŭ mi la grandioz¹·a spektakl¹·o de intern·a
          mond·o: vast·a fung·a river-bord·o […] ban·at·a de larĝ·a ole·a river·o,
          kiu flu·is el abism¹·oj terur·aj kaj ne·kon·at·aj .

   3.
          {Ĝu·i} abund³·on da; {naĝ·i^3} : ban·i si·n en luks·o; ban·at·aj en
          lazur¹·o de feliĉ·ig·aj pens·oj ; ŝi star·is ĉe la jam mal·ferm·it·a
          fenestr·o kaj ban·is si·an vizaĝ·on en freŝ·a aer·o ; se la elektr¹·o ne
          est·us tiel mult·e~kost·a, mi ban·us mi·n en lum·o .

   4.
          Rest·ig·i io·n en likv⁸·aĵ·o por ricev·i ia·n efik·on: ban·i fotograf·an
          paper·on en rivel⁸·il·o.

   {satur·i} , {tremp·i} , {ĉirkaŭ·ond·i}

ban·iĝ·i

          Si·n ban·i, far·iĝ·i ban·at·a: mi ban·iĝ·as en vast·a mar·o ; mi trov·iĝ·is
          ban·iĝ·ant·a en akv·o ĝis la zon·o ; li ir·is […] bapt·i tiu·jn, kiu·j
          vol·is ban·iĝ·i en la akv·o de l’ viv·o ; vast·a land·o ban·iĝ·ant·a en la
          bril·oj de la sun·o ; kun pal·eg·a vizaĝ·o, ban·iĝ·ant·an en agoni¹·a
          ŝvit·o ; knabet’, sin⁸-forges·int·e por la hor’, knab·in·ojn gap⁽⁺⁾·as
          ban·iĝ·ant·ajn en river·o ; ni hav·is mult·e da mal·facil·ec·o por
          supr·en~ir·i en la akv·o-plen·an boat·on […], kvazaŭ ni ban·iĝ·us en
          ban·uj·o . {dron·i} , {naĝ·i}

ban·o

   1.
          Ag·o si·n ban·i: maten·e, post la ban·o, mi far·as ofer·ojn al la di·o
           ; re·jun·ig·it·a de la freŝ·a ban·o li sid·is tie en la varm·a
          lum·o de la sun·o ; for·flu·u infan·o kun·e kun la ban·o .

   2.
          Flu·aĵ·o, en kiu oni ban·as ^1  ^4: mi prepar·as al vi ban·on kaj
          parfum·ojn ; per la verŝ·il·o mi ĉiu·vesp·er·e ricev·as pluv·an ban·on ;
          la korp·on […] oni el·pren·is el la sod¹·a ban·o kaj […]
          en·balzam²·ig·ist·oj kaj pastr·oj jam komenc·is la ceremoni¹·ojn .

ban·ej·o

          Dom·o, ĉambr·o, en kiu oni si·n ban·as: ir·i al la publik·aj ban·ej·oj ;
          li pag·is por bilet³·o kaj en·ir·is la ban·ej·on, elekt·is lok·on por
          sen·vest·ig·i si·n, kaj ĵus de·pren·is ĉiu·jn vest·ojn kiam li […] vid·is
          vir·in·on promen·ant·an laŭ·long·e la centr·an koridor¹·on ; li mem
          konduk·is la princ·on en la ban·ej·on, asist⁸·is ĉe la ban·o kaj el si·a
          propr·a kest·o pren·is parfum·ojn por ole·i  ; li aranĝ·is
          grand·an, kovr·it·an per tol·o, ban·ej·on en tiu […] lag·et·o ; la
          mar-bord·o de  ĝu·as 50 km da fajn⁽⁺⁾+sabl·aj plaĝ⁽⁺⁾·oj kun famili·aj
          kaj tradici¹·aj ban·ej·oj . {ban-ĉambr·o} , {naĝ·ej·o} , {plaĝ⁽⁺⁾·o} ,
          {term⁽⁺⁾·o}

ban·ist·o

          Serv·ist·o en ban·ej·o, pri·serv·ant·a la ban·iĝ·ant·ojn: Vi dev·as ag·i
          tiel, ke (...) ĉiu·j ban·ist·oj, port·ist·oj, skrib·ist·oj, oficir·oj,
          vetur·ig·ist·oj (...) dezir·u la milit·on kontraŭ Asiri⁽⁺⁾·o ; Dir·int·e
          tio·n Tra·si-maĥ⁽⁺⁾·o intenc·is for·ir·i kvazaŭ ban·ist·o verŝ·eg·int·a vort·ojn
          sur ni·ajn orel·ojn .

ban·uj·o

          {Ban-kuv·o} : li si·n ban·is en ŝton·a ban·uj·o ;  for·ĵet·int·e
          la tunik²·on, en·ir·is en ban·uj·on kun mez-varm·a akv·o ; en la ban·uj·o
          star·is nud·a civit³·an·in·o, tut·a en sap-ŝaŭm·o kaj kun ban-stup·o en la
          man·o .

bol-ban·o

          Special·a varm·ig·o kiu konsist·as el merg⁽⁺⁾·ad·o de vaz·o en varm·eg·an 
          bol·ant·an likv⁸·on: desert¹·o […] prepar·iĝ·as el ov·o-flav·aĵ·oj, lakt·o
          kaj suker·o kaj kuir·iĝ·as en bol-ban·o, en iu muld⁹·il·o ; fin+fin·e, en
          la bak·uj·o varm·ig·it·a je 180° C., dum 30 minut·oj oni bol-ban·as
          plur⁴·ajn individu¹·ajn plad·et·ojn en·ten·ant·ajn la lakt·aĵ·on kiu
          far·iĝ·os {flaŭn⁽⁺⁾·o} .

fiks¹-ban·o

          Ĥemi·a solv·aĵ·o, uz·at·a por ig·i fotograf·aĵ·on ne·difekt·ebl·a de la
          lum·o.

sun-ban·i

   (tr)

          El·met·i korp·on al la sun-radi·oj: li tuj ek·vid·is la infan·ojn, kiu·j
          sun-ban·is si·n sur la bord·o ; matur·aj or·--citron·oj en sun-ban·at·a
          hort⁽⁺⁾·o . {sun-brun·ig·i} , {sun·um·i}

sun-ban·o, sun-ban·ad·o

          El·met·ad·o de la korp·o al la sun-radi·oj: ili nun komenc·is de·met·i la
          vest·ojn por part·o-pren·i la sun-ban·ad·on de la rond·an·oj ; tegment·a
          teras·o por tag·a sun-ban·ad·o .

ŝvit-ban·o, rus·a ban·o

          Ban·o en sek·a tre varm·ig·it·a aer·o: rus·a ban·o est·us bon·a por mi,
          ho, se mi jam kuŝ·us sur la plej supr·a bret·o ! en Toki⁽⁺⁾·o (tiam
          Edo) […] la unu·aj ban·ej·oj est·is vapor-  ŝvit-ban·oj, nom·it·aj […]
           (ŝton-ban·oj)   (forn·o-ban·oj) . {saŭn⁽⁺⁾·o}

ŝvit+ban·ej·o

          Part·o de ban·ej·o en kiu oni si·n ŝvit·ig·as per varm·eg·a vapor·o: la
          kurac·ist·o konsil·is al mi ir·i en ŝvit+ban·ej·on ; la patr·in·o […]
          dank·is por en·ir-bilet³·oj en ŝvit+ban·ej·on ; efektiv·e, vintr·e en
          Rusi⁽⁺⁾·o mal·varm·as, kaj la rus·oj ŝat·as ŝvit+ban·ej·on .

   Rim.: Kiel evident¹·as el la ekzempl·o, la Fundament·a vort·o ŝvit+ban·ej·o
   aper·is jam antaŭ la aper·o de saŭn⁽⁺⁾·oj.

vapor-ban·o

          Ban·o en varm·a, tre mal·sek·a aer·o: la varm·eg·o ating·as 47 grad·ojn,
          kio egal·as la temperatur¹·on de ni·a vapor-ban·o ; du pastr·oj de
          mal·alt·a rang·o konduk·is [li·n] en vapor+ban·ej·on .

ban-gast·oj

          Mal·san·ul·oj, kiu·j ven·as en ban-urb·on por si·n kurac·i.

ban-urb·o, ban-lok·o

          Lok·o, kie oni kurac·as per ban·oj (mineral¹·aj, mar·aj): ĉi tiu
          ban-lok·o est·as ver·e por mi·a mal·san·o la plej help·a ! la plej bon·a
          rimed·o est·as rest·ad·o en la ban-urb·o Font·o-reĝ·a ; ĝis la aper·o de
          specif⁹·a terapi¹·o kontraŭ tuberkuloz³·o la kurac·ist·oj rekomend·is al
          la mal·san·ul·oj special·an diet¹·on, rest·ad·on en ban-lok·oj de
          nigr·a+mar·aj  mediterane⁸·aj mar+bord·aj region·oj ktp ; pli·iĝ·is
          gast·oj en litov⁽⁺⁾·aj ban-lok·oj […], kiu·j antaŭ·e est·is apenaŭ
          vizit·at·aj .

   [artikol-versi⁹·o: 1.64 2023/10/29 19:11:00 ]
     __________________________________________________________________