vidu ankaŭ la klarigojn
bor·/·i

bor·i

   (tr)

   1.
          Far·i cilindr¹·o-form·an tru·on per pint·a il·o: bor·i tra la mur·o
          mal·ferm·aĵ·on […] sufiĉ·e larĝ·an, por ke mal·dik·a hom·o pov·u ĝi·n
          trans·ir·i ; ni·a pra·ul·o […] el·uz·is el silik·o far·it·ajn kojn·ojn por
          bat·i, bor·i, fos·i, tranĉ·i ; [ŝi] bor·is si·ajn dent·ojn en la
          lip·ojn, dum ŝi·a rigard·o far·iĝ·is akr·a ; ili bor·is mal·grand·ajn
          tru·ojn tra la kuler·o tiel, ke la sup·o el·flu·is ; per kav·oj
          bor·it·aj tra la ŝose³·o oni pov·is al·konduk·i akv·on el la kanal¹·o ;
          brust·o bor·it·a de glav·a frap·o ricev·it·a en duel¹·o ; gut·o mal·grand·a,
          sed ŝton·on ĝi bor·as . {tra·pik·i} , {tru·i}

   2.
          {Penetr·i^2} : nov·a kri·o,  pli akr·a bor·as si·n tra la pord·o ;
          per tiu bor·ant·a rigard·o la jun·a vir·in·o si·n sent·is tiel plen·e
          sen·vest·ig·it·a, […] ke trem·is tuj⁽⁺⁾·e ĉiu·j ŝi·aj membr·oj ; la problem¹·o
          […] bor·is mi·an kap·on per grand·a sci-vol·o .

bor·il·o

          Pint·a tranĉ+rand·a il·o por bor·i: seg·il·oj, bor·il·oj, rabot·il·oj,
          martel·oj kaj ali·aj simil·aj il·oj de ĉarpent·ist·o ; per grand·eg·aj
          bor·il·oj ili tra·bor·is la arb·on en mult·aj lok·oj ; [por] la
          konstru·ad·o de ne·stok⁹-est·oj […] oni ne bezon·as mult·ajn labor·il·ojn:
          neces·as nur seg·il·o, martel·o, najl·oj kaj bor·il·o por far·i la
          en·flug-tru·on .

tra·bor·i

   (tr)

          Bor·i tra la tut·a dik·o: ŝi vid·is si·an patr·on […] ban·ant·an en si·a
          sang·o, kun kor·o tra·bor·it·a ; tra·bor·it·a de kugl·oj ; sun·aj radi·oj
          tra·bor·is la verd·aĵ·on ; ŝi·aj okul·oj hav·is en tiu moment·o bril·on
          akr·an kaj tra·bor·ant·an ; kial vi tiel kri·as? […] vi tra·bor·as al
          ni la orel·ojn ; ili per si·aj okul·oj kvazaŭ tra·bor·is la
          mal·proksim·on ; gut·o mal·grand·a, konstant·e frap·ant·e, tra·bor·as la
          mont·on granit·an .

orel+bor·a

          {Laŭ·teg·a} : al tiu·j son·oj respond·is orel+bor·a fajf·o de la knab·oj
          sur la tegment·oj ;  : abomen·a pop⁽⁺⁾·aĉ·o, orel+bor·a kaj
          stult²·ig·a . {orel+ŝir·a} , {sur·dig·a}

bor-aparat¹·o

          Aparat¹·o por bor·i help·e de rotaci⁹·ant·a bor·il·o. {dril⁽⁺⁾·o} .

   [artikol-versi⁹·o: 1.33 2023/10/29 19:11:03 ]
     __________________________________________________________________