vidu ankaŭ la klarigojn
brid·/·o

brid·o

          Kap {rimen·o} por konduk·i {ĉeval·o} n  ali·an best·on: rajd·as mi
          sen brid·o ; ni al la ĉeval·oj en·met·as la brid·ojn en la buŝ·ojn,
          por ke ili obe·u al ni ; ne est·u […] kiel sen·prudent·a mul·o, al
          kiu·j oni dev·as katen·i la buŝ·on per brid·o kaj buŝ-pec·o ; vip·o
          est·as por ĉeval·o, brid·o por azen·o ; [ili] konduk·is la ĉeval·on de
          l' princ·o per la brid·oj ; li met·os brid·on sur la absolut·ism·on de
          l' pastr·oj ; riĉ·ec·o sen gvid·o kiel ĉeval·o sen brid·o .
          {gvid-rimen·o} , {konduk·il·o^1}

brid·i

   (tr)

   1.
          Sur·met·i brid·on al: [ili] tuj salt·e lev·iĝ·is kaj komenc·is brid·i la
          ĉeval·ojn ; oni dev·is sen·danĝer·ig·i la simi·on kaj brid·i ĝi·n per
          ŝnur·o . {jung·i^1}

   2.
          Mal·rapid·ig·i best·on tir·ant·e la brid·on:  ek·brid·is si·an
          kamel·on, kaj kun silent·a admir·o rigard·is la okul+frap·an vid·aĵ·on ;
          ne·decid·em·e kaj nerv¹·e ŝi brid·is la ĉeval·on, kaj ĉirkaŭ·rigard·is,
          ne sci·ant·e, kie ŝi si·n trov·as . {brems⁵·i} , {halt·ig·i}

   3.
          Moder·ig·i, kviet·ig·i, obe·ig·i: mi brid·os mi·an buŝ·on, kiam mal·pi·ul·o
          star·as kontraŭ mi ; ne brid·ant·e si·an lang·on ; hom·o, kapabl·a
          brid·i ankaŭ la tut·an korp·on ; [li] sid·is silent·e, koler·on en
          si·an kor·on brid·int·e ;  ne pov·is brid·i si·an sci-vol·on ; [la]
          mal·jun·a Kristofor⁽⁺⁾·o […] ŝat·is moder·an ĝu·on kaj brid·it·an ĝoj·on .
          {brems⁵·i^2} , {buton·um·i} mal·vast·e, {katen·i} , {reg·i} , {ten·i}

ne·brid·ebl·a

          Tiel {impet⁸·a} , ke ĝi·n oni ne pov·as brid·i, ĉes·ig·i, mal·for·tig⁸·i:
          ne·brid·ebl·a furioz·o ; perfid·us li·n li·a ne·brid·ebl·a rid·ad·o ;
          el·met·it·aj al la krud·aj, ne·brid·ebl·aj natur·aj fort·-~impuls¹·oj ; pli
          simpl·a solv·o est·us evit·i la tut+mond·an pli·varm·iĝ·on, la kaŭz·on de
          tiom da ne·brid·ebl·aj komplik¹·aĵ·oj . {liber·a^1.a} , {ne·sub·prem·ebl·a}

sen·brid·a

   1.
          Ne mal·rapid·ig·it·a de brid·o: dum la sen·brid·a galop¹·ad·o de la
          ĉeval·oj ŝi montr·is eksplod·an ĝoj·on .

   2.
          {Mal·moder·a} , {sen·lim·a} , tro·liber·a: korsovaĝ·a kaj sen·brid·a ;
          la sek·a ton·o […] kviet·ig·is la sen·brid·an fantazi¹·on ; ambici¹·a,
          envi·em·a, postul·em·a kaj sen·brid·a en si·aj postul·oj ŝi est·is ;
          infan·o mi·a, balbut·is Maziero, […] kor-tuŝ·it·a de tiu sen·brid·a
          am-montr·o . {impet⁸·a} , {frivol¹·a^3} , {krud·a} , {primitiv²·a} ,
          {sen·ĝen·a^3} , {sovaĝ·a} , {spontane³·a}

sen·brid·ig·i

   1.
          De·met·i brid·on de: la ĉeval·oj star·as sel·it·aj, [sed] mi tuj
          sen·brid·ig·os, se vi tiel dezir·as .

   2.
          Las·i la brid·on por permes·i liber·an kur·ad·on: kelk·e da vetur·il·oj
          kun sen·brid·ig·it·aj ĉeval·oj, rapid·e rul·iĝ·is sur mal·larĝ·a flank·a
          voj·o .

   3.
          Las·i plen·an liber·ec·on: en la jar·o 1240 la sen·brid·ig·it·a popol·o
          far·is inter ili grand·an sang·o-ban·on, kiu·n oni nom·is la unu·a
          buĉ·ad·o de la hebre·oj . {de·ĉen·ig·i^2}

   [artikol-versi⁹·o: 1.38 2023/10/29 19:11:03 ]
     __________________________________________________________________