vidu ankaŭ la klarigojn
buĉ·/·i

buĉ·i

   (tr)

   1.
          {Mort·ig·i} dom-best·on por hom·a nutr·ad·o  di·a ofer·o: [ili] buĉ·is
          pac-ofer·ojn al la Etern·ul·o, bov·id·ojn ; ŝi rapid·e buĉ·is kok·id·on,
          el·pren·is ĝi·an kor·on kaj hepat·on ;  etend·is si·an man·on
          kaj pren·is la tranĉ·il·on, por buĉ·i si·an fil·on ; ni buĉ·is kaj
          rost·is kapr-id·on ; est·is por ŝi plezur·o tremp·i si·ajn blank·ajn
          man·ojn en la varm·a sang·o de la ofer-buĉ·it·a ĉeval·o .

   2.
          Ne·leĝ·e, kruel·e mort·ig·i: Ke mi ne tromp·u mi·an reĝ·on, kiuPor mi
          far·iĝ·is kvazaŭ du·a patr·oLa hom·on, kiu buĉ·as vi·an frat·on! ⫽ La
          hom·on, kiu far·is al mi bon·on ; ili vi·n ne buĉ·os, tiel long·e kiel
          mi ne est·os koler·a kontraŭ vi ! dum la ribel·ul·oj komenc·e far·is
          grand·ajn progres·ojn, […] en·e de kelk·aj semajn·oj  bat·is
          ili·n kaj buĉ·is mil·ojn pro venĝ·o ; reg·as mizer·o, per·fort·o,
          mal·sat·o, oni milit·as, buĉ·as kaj genocid⁽⁺⁾·as en ar·o da land·oj:
          Angol⁽⁺⁾·o, Somali⁽⁺⁾·o, Eritre⁽⁺⁾·o, […] ; buĉ·as la lup·o, oni ankaŭ ĝi·n
          buĉ·os ; vir·in·a lang·o buĉ·as sen sang·o.

buĉ·ad·o

   1.
          Ag·o buĉ·i pro viand·o, kiel ofer·o: [ili] okup·is si·n per la buĉ·ad·o
          de la Pask·oj ; est·is la aŭtun·a fest·o de buĉ·ad·o de cerv·oj .

   2.
          Kruel·a mort·ig·ad·o: [la] glav·o est·as nud·ig·it·a por buĉ·ad·o, akr·ig·it·a
          por eksterm·ad·o ; en la jar·o 1240 la sen·brid·ig·it·a popol·o far·is
          inter ili grand·an sang·o-ban·on, kiu·n oni nom·is la unu·a buĉ·ad·o (vd
          {pogrom⁽⁺⁾·o} ) de la hebre·oj ; mi ne vol·as rakont·i al vi la
          terur·ajn detal·ojn de la best·eg·a Biel⁽⁺⁾·o-stok⁹·a buĉ·ad·o ; est·is
          konstant·a hom-buĉ·ad·o tra la tut·a imperi·o ; tut·a ili·a histori·o
          pas·is nur plen·a de ili·aj sen·ĉes·aj inter·buĉ·ad·oj . {genocid⁽⁺⁾·o} ,
          {masakr⁽⁺⁾·o}

buĉ·ej·o

   1.
          Lok·o kie oni buĉ·as la brut·ojn: oni al·send·is du×dek bov·in·ojn kaj
          ok×dek kvar ŝaf-in·ojn en la buĉ·ej·on ; li sekv·is kiel ŝaf-id·o, kiu
          ir·as al la buĉ·ej·o ; Slovaki⁽⁺⁾·o hav·as 79 buĉ·ej·ojn, sed nur 3
          buĉ·ej·oj pov·as buĉ·i ĉeval·ojn kaj pri·labor·i ĉeval-viand·on .

   2.
          Lok·o kie okaz·is kruel·a eksterm·a batal·o: la soldat·oj, kiu·j est·is
          en milit·o rifuz·us ankoraŭ-foj·e marŝ·i al la buĉ·ej·o .

buĉ·ist·o

          Tiu, kiu profesi·e buĉ·as brut·ojn, krud·e prepar·as viand·on kaj
          ali·ajn best·ajn produkt·ojn: li ramp·is […] tra plen·ig·it·a butik·o de
          buĉ·ist·o, li trov·is nur viand·on kaj ĉie de·nov·e nur viand·on ; post
          moment·o ven·is buĉ·ist·o, kiu vetur·ig·is jun·an pork·on en puŝ-vetur·il·o
          ;  […] rigard·is la buĉ·ist·ojn kun la hak·il·oj, kiel ili
          hak·as la viand·on . {viand·ist·o}

amas-buĉ·i

          Sen·diferenc·e buĉ·ad·i mult·ajn hom·ojn: [ili·n] aflikt³·is la plej
          terur·a amas-buĉ·ad·ola holokaŭst⁽⁺⁾·ode la tut·a hom·a histori·o ;
          almenaŭ 720 hom·oj est·as amas-buĉ·it·aj en urb·et·o  la 5an
          kaj la 6an de novembr⁽⁺⁾·o 2008 ; vi amas-buĉ·ad·is la sen·pov·ajn
          milit-kapt·it·ojn kaj ne arm·it·an mal·amik·on . {hekatomb¹·o} ,
          {masakr⁽⁺⁾·i}

   [artikol-versi⁹·o: 1.36 2023/10/31 06:29:45 ]
     __________________________________________________________________