vidu ankaŭ la klarigojn
ĉerp·/·i

ĉerp·i

   (tr)

   1.
          {Pren·i} flu·aĵ·on el iu lok·o  uj·o: ŝi tuj lav·is si·an kruĉ·on kaj
          ĉerp·is akv·on en la plej pur·a lok·o de la font·o ; ŝi mal·supr·en~ir·is
          al la font·o kaj ĉerp·is ; ŝi el·verŝ·is el si·a kruĉ·o en la
          trink·uj·on, kaj kur·is de·nov·e al la put·o, por ĉerp·i por ĉiu·j li·aj
          kamel·oj ; iu ven·is al la vin+prem·ej·o, por ĉerp·i kvin×dek mezur·ojn
          ; la fi·lin·o […] star·is ĉe la put·o kaj supr·en~ĉerp·is akv·on ; [ili]
          per la man·oj ĉerp·is [la] mal·bon+odor·an akv·on ; sitel·oj ĉerp·is la
          akv·on el la lag·et·o kaj verŝ·is ĝi·n en trog·on ;  pren·is en
          la man·on grand·an kuler·on kaj ĉerp·int·e el la kaldron·o bol·ant·an
          peĉ·on, dir·is per laŭt·a voĉ·o […] ; long·e ĉerp·as la kruĉ·o, ĝis ĝi
          fin·e romp·iĝ·as; ĉerp·i akv·on per kribr·il·o (van·e klopod·i, kp
          {Sizif⁽⁺⁾·o} ) .

   2.
          El·pren·i, {el·tir·i} : [ili] kant·is preĝ·ojn, el kiu·j ili ĉerp·is
          konsol·on kaj kuraĝ·on ; el kiu font·o vi ĉerp·is la sci·ig·ojn ? ŝi
          ĉerp·is si·an kuraĝ·on el la patr·in·a am·o ; ĉerp·i el komun·a font·o de
          eŭrop·aj lingv·oj ; ĉiu·j dezir·ant·oj pov·u ĉerp·i kultur¹·on kaj eduk·i
          si·ajn infan·ojn en sen·ŝovinism¹·a spirit·o ; el la temp·o pas·int·a ni
          ĉerp·u instru·on por la temp·o ven·ont·a .

ĉerp·et·o

          {Kvant·o} de mal·grand·a ĉerp·o, kuler-plen·o: mi vol·us vi·n pet·i
          al·port·i al mi ĉerp·et·on da akv·o . {man-plen·o} , {plen~buŝ·o}

ĉerp·il·o

          Uj·o kun ten·il·o, per kiu oni ĉerp·as: {trul·o} — ĉerp·il·o kaj
          al·bat·il·o por mason-past·o ; vi nenia·n ĉerp·il·on hav·as, kaj la put·o
          est·as profund·a, de kie do vi hav·as tiu·n […] akv·on ? li […]
          ĉerp·is plen·an tas·on da vin·o per kupr·a ĉerp·il·o .

de·ĉerp·i

   (tr)

          Pren·i ĉerp·ant·e: li etend·is si·an vost·on, kiel far·as la mus·oj en
          la lakt·ej·o, kiam ili de·ĉerp·as la krem·on de plad·o kaj post·e lek·as
          si·an vost·on .

el·ĉerp·i, for·ĉerp·i

   (tr)

          Ĝis·fin·e ĉerp·i, tut·e pren·i, plen~konsum·i: la pan·o el·ĉerp·iĝ·is en
          ni·a sak·o ; [la] river·o el·ĉerp·iĝ·as kaj el·sek·iĝ·as ; gard·u vi·n
          kontraŭ la ekstrem·o, el·ĉerp·u simpl·ajn, honest·ajn rimed·ojn ; li
          jam el·ĉerp·is mi·an pacienc·on ; li·aj fort·oj, kiel li sent·is,
          el·ĉerp·iĝ·ad·is, ĝis la ter·o est·is ankoraŭ distanc¹·o de kelk·aj
          kabl¹·oj, sed ven·is help·o, al·proksim·iĝ·is boat·o . {sek·ig·i} {el·suĉ·i}
          , {el·trink·i} , {for·uz·i} , {konsum·i} , {muel·i^2}

el·ĉerp·it·a

   1.
          Sen·ig·it·a tut·e je proviz·o: la akv·o en la put·oj, rapid·e el·fos·it·aj,
          jam est·is el·ĉerp·it·a ; ĉar mi·aj proviz·oj est·as el·ĉerp·it·aj, mi
          dev·as prunt·i .

   2.
          Sen·ig·it·a je si·a tut·a fort·o: mi est·is el·ĉerp·it·a, moral¹·e kaj
          fizik·e, pli kaj pli nebul·is en mi·a kap·o, mi paŝ·is aŭtomat¹·e .
          {asteni⁽⁺⁾·a} , {lac·eg·a}

   [artikol-versi⁹·o: 1.37 2023/10/31 13:37:03 ]
     __________________________________________________________________