vidu ankaŭ la klarigojn
Delhi⁽⁺⁾·/·o, Deli⁽⁺⁾·/·o

Delhi⁽⁺⁾·o, Deli⁽⁺⁾·o

          {Urb·eg·o} en la nord·o de {Barat⁽⁺⁾·o} , ampleks·ant·a ankaŭ la ĉef·urb·on
          {nov·-~delhi⁽⁺⁾·o} : kiam mi ating·is la Manil⁽⁺⁾·an flug-haven·on por
          aviad⁵·il·i al Kazaĥi⁽⁺⁾·o tra Delhi⁽⁺⁾·o (Barat⁽⁺⁾·o) kaj Taŝkent⁽⁺⁾·o (Uzbeki⁽⁺⁾·o),
          surpriz·is mi·n tie renkont·i kvar eks·koleg·ojn ; post Mumbaj⁽⁺⁾·o,
          Delhi⁽⁺⁾·o hav·as la du·an plej alt·an nombr·on de miliard¹·ul·oj kaj
          milion·ul·oj inter ĉiu·j urb·oj en Barat⁽⁺⁾·o .

nov·-~delhi⁽⁺⁾·o, nov·-~deli⁽⁺⁾·o

          La {ĉef·urb·o} de {Barat⁽⁺⁾·o} , part·o de la teritori²·o de Delhi⁽⁺⁾·o:
          Tiran⁽⁺⁾·o est·as […]  pli polu⁽⁺⁾·it·a ol tia·j urb·eg·oj kiel nov·-~delhi⁽⁺⁾·o,
          Pekin⁽⁺⁾·o, Aten⁽⁺⁾·o ; funebr·is li·an mort·on ankaŭ la esplor·ist·oj de la
          universitat·o  en nov·-~delhi⁽⁺⁾·o, kies labor·o
          kompil¹·i tri+lingv·an vort·ar·on (en la grand·a-and⁽⁺⁾·a+man·a, angl·a kaj
          hindi⁽⁺⁾·a) ricev·is grav·an bat·on ; vendred·e en nov·-~deli⁽⁺⁾·o, ĉef·urb·o de
          Hindi⁽⁺⁾·o, okaz·is la 3a ĉin⁹·a-hindi⁽⁺⁾·a Inter·ret·a Konferenc²·o ; la
          gast·ig·a urb·o de la Somer·aj Olimpik⁽⁺⁾·oj 2016 elekt·iĝ·as dum la jar·o
          2009: kandidat¹·as inter ali·e Montreal⁽⁺⁾·o (Kanad⁸·o), Ĉikag⁽⁺⁾·o (Uson⁹·o)
          […], nov·-~deli⁽⁺⁾·o (Barat⁽⁺⁾·o) .

   [artikol-versi⁹·o:]
     __________________________________________________________________