vidu ankaŭ la klarigojn
dik·/·a

dik·a

          Grand·a laŭ la dimensi⁴·o dik·o; hav·ant·a difin·it·an grand·on laŭ tiu
          dimensi⁴·o: sufiĉ·e dik·a ŝnur·o ; grand·a dik·a libr·o ; dik·a ŝaf·o-pelt·o
          ; dik·aj gut·oj de ŝvit·o ; li ek·rid·is per tia sen·re·ten·a rid·o ke
          li·a dik·a ventr·o sku·iĝ·is ; kest·oj kun […] dik·e skrib·it·aj nom·oj ;
          griz·a, dik+trunk·a fojn·ej·o kun […] musk·o-kovr·it·a herb·aĵ-tegment·o ;
          dik~mal·alt·a, iom kurb·a+pied·a ul·o kun […] ekster·ordinar·e grand·a
          viand·o-dik·a man·o ; la plej ekstrem·a el ili, la dik·a fingr·o (
          {dik~fingr·o} , {poleks⁽⁺⁾·o} ), est·is mal·long·a ; ŝel·o, 30 milimetr²·ojn
          dik·a . {gras·a}

dik·o

   1.
          La tri·a, plej mal·grand·a {dimensi⁴·o} de io (t.e. nek ĝi·a {long·o} ,
          nek ĝi·a {larĝ·o} ): ĝi hav·is la dik·on de man-larĝ·o ; la mur·o […]
          hav·is ses uln·ojn da dik·o ; post trakt·ad·o de du dimensi⁴·oj […] ni
          ekzamen·u la tri·an dimensi⁴·on […] kaj ĉio hav·ant·a dik·on .

   2.
          Io iom dik·a, dik·aĵ·o: mi·a sci+vol·em·o tamen sav·is por vi bel·an
          dik·on da dokument·oj . {stak⁽⁺⁾·o^2}

dik·ec·o

   1.
          Ec·o de tio, kio est·as dik·a: la ĉambr·eg·o est·is grand·a, sed ŝajn·is
          mal·vast·a pro la dik·ec·o de la kolon·oj ; la natur·o donac·is al ili
          ne·ordinar·an […] dik·ec·on kaj fortik·ec·on de la muskol·oj ; la
          dik·ec·o de li·aj pland·um·oj kompens¹·is li·an mal·alt·an statur¹·on.

   2.
          {Dik·o ^1} : la ŝel·o hav·is la dik·ec·on de 2/3 da metr·o ; fend·eg·o,
          kiu tra·ir·as la tut·an glaci·ej·on tra ĝi·a tut·a dik·ec·o ; la glaci·a
          amas·o hav·as pli ol tri cent metr·ojn da dik·ec·o .

dik·iĝ·i

          ·i dik·a: vi gras·iĝ·is, dik·iĝ·is, kaj seb·o-plen·iĝ·is ; li tiel
          dik·iĝ·os, ke li·a edz·in·o est·os dev·ig·it·a pli·larĝ·ig·i li·an zon·on ; ju
          pli mi profund·iĝ·is des pli dik·iĝ·is la aer·o, des pli varm·eg·a,
          fum·ec·a, ole·a kaj ne·toler·ebl·a ĝi far·iĝ·is ; se lip·o dik·iĝ·as,
          ventr·o mal·dik·iĝ·as . {barel·iĝ·i} , {ŝvel·i} .

dik·ul·o

          Dik·a hom·o  best·o: el la salik·aj arbed⁽⁺⁾·oj montr·iĝ·is nud·a dik·ul·o
          kun nigr·a silk·a cilindr¹·o ; la ĉambr·on ven·is tiu sam·a dik·ul·o kun
          fer·a korp·o, kiu·n ni renkont·is en la konsul²·ej·o .

har-mal·dik·a

          Tre·eg·e mal·dik·a, kiel har·o: sen erar·o  har-mal·dik·a .

mal·dik·a

          Mal·grand·a laŭ la dimensi⁴·o dik·o; hav·ant·a difin·it·an mal·grand·on laŭ
          tiu dimensi⁴·o: har·o est·as tre mal·dik·a ; spik·oj mal·dik·aj ;
          mal·dik·aj krur·oj ; oni vid·is nur mal·dik·an strek·on ; vi sufer·as de
          frost·o en la mal·dik·aj vest·oj ; skatol·o […] kovr·it·a de ambaŭ
          flank·oj per mal·dik·aj or·aj foli·oj ; vi ne rimark·is la mal·dik·ajn
          ŝnur·ojn ;  kun·prem·is si·ajn mal·dik·ajn lip·ojn (kp {dik·a
          lip·o^2} ) ; kie mal·dik·e, tie romp·iĝ·as . {mal·gras·a}

mal·dik·iĝ·i

          ·i mal·dik·a: mi ja bezon·as manĝ·i, ali·e mi pov·as tut·e mal·dik·iĝ·i ;
          mal·dik·iĝ·is la Jar-libr·o, UEA klar·ig·is, ke tio okaz·is pro neces·o
          ŝpar·i ; se lip·o dik·iĝ·as, ventr·o mal·dik·iĝ·as .

tro·dik·a

          Korp·e tro dik·a, tro gras·a, mal·util·e al la san·o: mal·dik·a vir·o,
          sun-brun·ig·it·a, marŝ·as flank·e de pal+haŭt·a riĉ·ul·o tro·dik·a .
          {korp+ampleks·a} , {korpulent⁽⁺⁾·a}

          Rim.:Kutim·e oni uz·astroadverb·e anstataŭ sufiks·e: „tro dik·a“.

tro·dik·ec·o

          Tro·o da gras·o en la korp·o kaŭz·ant·a divers·ajn mal·san·ojn kia·j
          sang·o-cirkul³·aj difekt·oj, diabet²·o...: gru·ist·o ne·dung·at·a pro
          tro·dik·ec·o ; la instanc²·oj […] decid·is nun ek·atak·i la gras·aĵ·ojn,
          faktor²·o de tro·dik·ec·o, ĥolesterol⁽⁺⁾·o, fru+mort·ec·o . Oni pov·as skrib·i
          ankaŭ du+vort·e: „tro·a dik·ec·o“

   [artikol-versi⁹·o: 1.134 2024/02/02 03:23:55 ]
     __________________________________________________________________