vidu ankaŭ la klarigojn
dis-

   I.

dis-

                Prefiks·o esprim·ant·a mal·kun·iĝ·on, divid·on, for·iĝ·on en
                divers·ajn direkt·ojn: [la tol·aĵ·on] oni dis·ŝir·is […],
                dis·hak·is, dis·prem·is kaj kuir·is […], far·iĝ·is bel·a blank·a
                delikat·a paper·o ; mi dis·ŝir·is la leter·on kaj dis·ĵet·is
                ĝi·ajn pec·et·ojn en ĉiu·jn angul·ojn ; [ni·aj] membr·oj est·as
                dis·ĵet·it·aj en urb·oj, urb·et·oj kaj vilaĝ·oj ; oni vid·is
                oliv·an arb·ar·on […] kaj ĉie dens·e dis·sem·it·ajn daktil-arb·ojn
                ; cign·o dis·pel·is per la fort·aj bat·oj de si·aj flug·il·oj la
                krepusk·an nebul·on ; vi dis·kur·ig·is vi·ajn mal·amik·ojn ; la
                brul·et·ant·aj karb·oj de la fajr·uj·o dis·send·is nur mal·fort·an
                lum·on ; ni dis·send·os manifest¹·on al ĉiu·j ; [li] dis·bat·is la
                glaci·on per si·a lign·a ŝu·o ; [tiu·j] ide·oj dis·vast·iĝ·os ; la
                gard·ist·o dis·etend·is la man·ojn ; {dis·don·i} , {dis·fal·i} ,
                {dis·pec·ig·i} , {dis·polv·iĝ·i} , {dis·port·i} , {dis·rab·i} ,
                {dis·ŝpruc·i} , {dis·trumpet·i} , {dis·verŝ·i} , {dis·romp·i} .

                Rim.: Ĉi tiu prefiks·o hav·as kelk+foj·e senc·on tre proksim·an
                al tiu de _mal-_  _sen-_: dis·volv·i (mal·volv·i); dis·fald·i
                (mal·fald·i); dis·rev·ig·i (sen·rev·ig·i); dis·harmoni¹·a.

   II.
          Sam+signif·a vort·er·o uz·at·a mem·star·e:

dis·a

        1.
                Mal·dens·a, dis·met·it·a, dis·sem·it·a: dis·aj ar·et·oj da arb·oj ; en
                dis·aj ( {ne·koher⁹·aj} ) pens·oj li ek·sid·is apud la
                skrib·o-tabl·o ; mi aŭd·is dis·ajn ( {unu·op·ajn} ) fraz¹·ojn
                dir·it·ajn inter ili, dum ili for·las·is la hal·on . {distr·i} ,
                {sporad⁽⁺⁾·a}

        2.

              a)
                      (p.p. du {ar·oj} ) Tia·j, ke ili ne hav·as komun·an
                      element¹·on: la par·aj kaj ne·par·aj nombr·oj konsist·ig·as
                      dis·ajn ar·ojn; du ar·oj est·as dis·aj, se kaj nur se
                      ili·a {komun·aĵ·o} est·as mal·plen·a.

              b)
                      (p.p. {famili·o} ) Tia, ke ĉiu·j ajn du term⁽⁺⁾·oj de ĝi
                      est·as {dis·aj} : la {kvocient²·a ar·o} de
                      ekvivalent⁽⁺⁾·o-rilat·o en·e de ar·o  konsist·ig·as dis·an
                      famili·on de sub·ar·oj de  ; por ke famili·o est·u
                      dis·a, ne sufiĉ·as, ke ĝi·aj term⁽⁺⁾·oj hav·u neniu·n komun·an
                      element¹·on.

dis·ec·o

                Mal·kun·ec·o, apart·ec·o, mal·proksim·ec·o, {diferenc·o} ,
                mal·amik·ec·o: la inter·gent·a dis·ec·o ; dis·ec·o de mi·a propr·a
                famili·o . {diaspor⁽⁺⁾·o} , {distanc¹·o} , {kverel⁴·o}

dis·ig·i

          (tr)

                {Apart·ig·i} , {divid·i} , mal {kun·ig·i} : kelk·aj kort·eg·an·oj
                dis·ig·as la batal·ant·ojn ; dis·ig·it·aj unu de ali·a per
                river·et·o ; dis·ig·it·aj unu de la ali·a per la lok·o kaj temp·o
                ; radi·o de fulm·o dis·ig·is la aer·on ; vi dis·ig·is la
                inter·lig·on kun vi·a sklav·o ; dis·ig·it·aj kiel ŝaf·oj ne
                hav·ant·aj paŝt·ist·on ; ili mal·for·tig⁸·is la unu·ec·on, dis·ig·is
                la soci³·on ; la Ĥalde⁽⁺⁾·an·o dis·ig·is la vest·on sur la brust·o
                kaj el·tir·is or·an medal·on ; per rapid·aj paŝ·oj ili tra·ir·is
                la spac·on […], kiu dis·ig·is ili·n de la park·a pord·o ; long·e
                dis·ig·it·a kaj nun de·nov·e kun·ig·it·a famili·o ; tiu dolor·o, kiu
                sam+temp·e dis·ig·is kaj kun·lig·is ili·n . {dis·met·i} , {dis·ĵet·i}
                , {dis·sem·i} , {tranĉ·i}

dis·iĝ·i

          (ntr)

                Ir·i al divers·aj direkt·oj, mal {kun·iĝ·i} : ni dis·iĝ·is kaj
                ir·is en divers·ajn flank·ojn: mi ir·is dekstr·en, kaj li ir·is
                mal·dekstr·en ; la popol·o dis·iĝ·is ; la vent·o mal·fort·iĝ·is, la
                nigr·aj nub·oj dis·iĝ·is kaj oni vid·is sur la ĉiel·o la sang·an
                sun·on ; la kurten·oj […] dis·iĝ·is kaj la bel·a infan·o
                ek·rid·et·is al la faraon⁽⁺⁾·o ; post al·kutim·iĝ·o dolor·as dis·iĝ·o .

ne·dis·ig·ebl·a

                Kiu·n oni ne pov·as dis·ig·i, kiu ĉiam kun·est·as kun...: [ŝi]
                est·is la bel·a najad⁽⁺⁾·o de tiu font·o, kiu ne·dis·ig·ebl·e
                aparten·is al ĝi ; ili sen·dub·e […] ricev·is eduk·on en
                divers·aj kolegi¹·oj, sed ili hav·as tre strang·ajn manier·ojn,
                kiu·j kompren·ebl·e est·as ne·dis·ig·ebl·aj de scienc·a rang·o ;
                est·as libr·oj, kiu·j far·iĝ·as ni·aj ne·dis·ig·ebl·aj amik·oj .

fokus-dis·ec·o

                {dis+centr·ec·o^2}

   [artikol-versi⁹·o: 1.47 2023/11/04 14:29:03 ]
     __________________________________________________________________