vidu ankaŭ la klarigojn
-ebl/

   I.

-ebl

                Sufiks·o montr·ant·a, ke io pov·as est·i far·at·a (pasiv¹·a
                kapabl·o, „taŭg·a por est·iata“), kaj kiu·n do oni normal¹·e
                al·don·as nur al radik·oj transitiv²·aj: vitr·o est·as tra·vid·ebl·a
                ; ŝi·a haŭt·o est·is delikat·a kaj tra·vid·ebl·a ; post kelk·aj
                paŝ·oj la sinjor·in·oj ne est·is [plu] vid·ebl·aj ; manĝ·ebl·a
                gren·o ; sem·ebl·a ; manĝ·ebl·aĵ·o ; ili ven·is en land·on
                loĝ·ebl·an ; ne·al·ir·ebl·a lok·o ; [la kamp·o] ne est·os plu
                el·aĉet·ebl·a ; ŝton·oj en·kadr·ig·ebl·aj ; li far·is en la dom·o
                fenestr·ojn ferm·ebl·ajn kaj kovr·ebl·ajn ; la infekt·aĵ·o
                far·iĝ·is mal·pli rimark·ebl·a kaj ĝi ne dis·vast·iĝ·is ;
                ne·kalkul·ebl·a kvant·o ; temp·o ne·memor·ebl·a ; tus·o kaj am·o ne
                est·as kaŝ·ebl·aj ; palp·ebl·a mal·lum·o ; kie ne est·as
                konsil·ebl·e, tie ne est·as help·ebl·e .

   II.
          Sam+signif·a mem·star·e uz·at·a vort·er·o:

ebl·a

                Pov·ant·a est·i, okaz·i: en ĉi tiu temp·o tio ŝajn·as ne ebl·a ;
                ĉio est·as ebl·a ĉe Di·o ; [ili] diskut¹·as pri […] ia ebl·a
                milit·o ; mi far·os nenio·n, se tio est·os ebl·a al mi ; [ŝi]
                kur·is rapid·e, kiel tio est·as ebl·a por ordinar·a hom·o ;
                kia·mani¹·er·e ĉi tiu tut·a feliĉ·eg·o est·as ebl·a kaj imag·ebl·a !
                frat·ec·o inter la popol·oj en la praktik·o est·as plen·e ebl·a .

ebl·i

                Est·i ebl·a: fuĝ⁸·o ne plu ebl·is ; ne ebl·as serv·i al du
                sinjor·oj ; Di·o! ĉu ebl·as nom·i ĉambr·o ĉi tiu·n kaĝ·et·on ?
                mal·sat·on ebl·as pli mal·pli el·port·i, sed soif·on ne .

ebl·ig·i

          (tr)

                Ig·i ebl·a: est·as agrabl·eg·e hav·i gener⁽⁺⁾·an nom·on, kiu ebl·ig·as
                la en·ir·on en la plej eminent·ajn famili·ojn ; la kolor·o de
                la haŭt·o, ebl·ig·ant·a disting·i aŭtoĥton⁽⁺⁾·on de fremd·ul·o, pli
                mult·e help·is konserv·i la naci·an unu·ec·on, ol la religi·o ;
                tiu·j ĉi naiv·aj kontraŭ·parol·oj est·is rigard·at·aj kiel ver·oj,
                ne ebl·ig·ant·aj ia·n dub·on ; li·a bon·eg·a sci·o de l' hebre·a
                lingv·o li·n ebl·ig·is majstr·e zorg·i pri la Bibli¹·o ; mi
                renkont·is ĉi tie la kron-princ·on, kiu ne·ebl·ig·is mi·ajn
                plan·ojn ; tiu elektr¹·a frap·o en la kor·on mal·ebl·ig·as al ni
                por ĉiam la plu·an uz·ad·on de ni·a korp·o . {permes·i} .

ebl·e

                Eventual¹·e, okaz-ebl·e, pov·as est·i ke: ebl·e mi hav·os infan·ojn
                ; ebl·e mi mort·os pro ŝi ; ebl·e li akcept·os mi·n favor·e ; mi
                blind·e paf·os, ebl·e traf·os ; far·u hodiaŭ, kio·n vi pov·asmorgaŭ vi ebl·e okaz·on ne trov·os .

ebl·ec·o

                La ec·o est·i ebl·a: ni las·os por kelk·a temp·o flank·e la
                demand·on pri la ebl·ec·o  ne·ebl·ec·o de la en·konduk·o de
                lingv·o inter·naci·a . argument·oj, kiu·j pen·ad·is pruv·i la
                ebl·ec·on de tio, pri kio ĉiu·j ja sci·as, ke ĝi est·as ne·ebl·a
                ; la ebl·ec·o mem kuir·i sup·on el kolbas·aj baston·et·oj ŝajn·is
                al ili tiel ne·kompren·ebl·a pens·o ; ĉu oni tiel pov·os
                ankoraŭ dub·i la ebl·ec·on de tiu ĉi sistem·o? ?

ebl·o

                Io kio pov·as okaz·i, io kio·n oni pov·as profit·i: ŝajn·as, ke
                respond·i tiu·n ĉi demand·on ekzist·as nenia ebl·o ; lingv·o
                neŭtral²·e hom·a, kiu […] don·us al la hom·oj de mal·sam·aj
                naci·oj la ebl·on kompren·iĝ·ad·i inter si ; ali·a ebl·o est·as ke
                la angl·a  iu variant²·o  piĝin⁽⁺⁾·a ĵargon¹·o de ĝi ja far·ig·os
                la inter·naci·a komunik·il·o ; de·verb·aj substantiv·oj oft·e
                pov·as montr·i egal·e  la ag·on  rezult²·on de la ag·o […] la
                du last·aj ekzempl·oj […] ilustr¹·as la unu·an ebl·on .
                {okaz·o^2}

laŭ+ebl·e

                Laŭ la ebl·oj; se prezent·iĝ·as ebl·o: mi en·profund·iĝ·as en la
                valet⁽⁺⁾·ojn, en la arb·ar·ojn, por laŭ+ebl·e eskap⁸·i la re·memor·on
                pri la hom·oj kaj la traf·ojn de la malic·ul·oj ; popol-parti·oj
                […] vol·as lig·i al si laŭ+ebl·e grand·an nombr·on da civit³·an·oj
                ; klopod·i laŭ+ebl·e urĝ¹·e re·konker⁴·i la perd·it·an temp·on ;
                kelk·aj esperant·ist·oj laŭ+ebl·e help·is li·n, ĝis li trov·is
                labor·on . {kiel ebl·e plej}

ne·ebl·a

                Ne pov·ant·a est·i, ne pov·ant·a okaz·i: nenio est·os ne·ebl·a por
                vi ; ĉe Di·o nenio est·as ne·ebl·a ; li star·is tiel pli ol
                du·on·on da hor·o, en sin⁸-ten·ad·o tut·e ne·ebl·a por ordinar·a hom·o
                ; oni oft·e imag·as, ke afer·o est·as ne·ebl·a, ĉar oni ne
                sci·as, kiel komenc·i .

ne·ebl·aĵ·o

                Afer·o imag·ebl·a, sed kiu ne pov·as okaz·i  est·i: la solv·on
                de tiu problem¹·o ili rigard·is kiel absolut·an ne·ebl·aĵ·on ; mi
                en la brak·oj ten·is ne·ebl·aĵ·on ; mi·a prudent·o […] protest¹·as
                kontraŭ tiu·j mult·aj ne·ebl·aĵ·oj, kiu·jn vi al mi montr·as .

kiel ebl·e plej, kiom ebl·e pli, kiom ebl·e plej

        1.
                Ĉiom, kiom situaci·e, praktik·e ebl·as; vort·o-kombin·o form·ant·a
                lim·ig·it·an superlativ¹·on: est·as bon·e uz·ad·i la vort·on je kiel
                ebl·e pli mal·oft·e ; ili ven·u al li kiel ebl·e plej rapid·e ;
                kiel ebl·e plej baldaŭ for·kur·i ; li ŝi·n akompan·os, por ke
                ili est·u kun·e kiel ebl·e plej long·e ; lern·ad·i kiom ebl·e pli
                da vort·oj ; la skrib·ad·o de la vort·o est·u kiom ebl·e plej
                proksim·a al ĝi·a skrib·ad·o en ali·aj lingv·oj, kvankam ĝi·a
                el·parol·ad·o ebl·e est·os iom ali·a ; {laŭ+ebl·e}

        2.
                Vort·o-kombin·o form·ant·a emfaz³·an superlativ¹·on (ĉiom, kiom
                princip·e, ideal¹·e ebl·as) li·a spirit·o ribel·is kontraŭ la
                tiu+temp·e re·gant·a filozofi¹·o de l’optimism²·o, kiu re·sum·iĝ·is
                per jen·a fraz¹·o de Lajbnic: „Ĉio en la mond·o stat·as kiel
                ebl·e plej bon·e“ ; mi tut·e ne […] dezir·us, ke la Akademi¹·o
                don·ad·u al ni kiom ebl·e pli da decid·oj ; La orator¹·o dev·as
                klopod·i ating·i kiom ebl·e plej mult·e da nuanc·oj .

          Rim. 1: La form·okiom ebl·e pliest·as arkaik³·a.

          Rim. 2: PAG asert¹·as [§88, p. 121]: «_Kiom_, antaŭ _ebl·e_, ne
          hav·as la sam·an signif·on, kiel la paralel·a _kiel_: per _kiel ebl·e
          plej_ oni esprim·as la plej alt·an grad·on de superlativ¹·o: „ven·u
          kiel ebl·e plej rapid·esignif·as: ven·u kun la maksimum³·a rapid·ec·o.
          Mal·e, _kiom ebl·e_ hav·as la nuanc·on de lim·ig·o: „ven·u kiom ebl·e
          rapid·esignif·as: ven·u rapid·e, sed nur tiel rapid·e, kiel vi
          pov·as. Kp.:„ĉiu·j uz·u la nov·ajn vort·ojn kiom ebl·e egal·e“[Z]; „ni
          decid·is kiom ebl·e ĉio·n far·i mem“[Z].» Simil·an asert¹·on en·ten·as
          PMEG. Fakt¹·e tiu·jn ekzempl·ojn diferenc·ig·as ne konjunkci·o, sed la
          pozitiv¹·a grad·o de la adjektiv·o  adverb·o. Kun superlativ¹·o 
          komparativ¹·o _kiom ebl·e pli/plej_ est·as uz·at·a sinonim¹·e kun _kiel
          ebl·e plej_.

   [artikol-versi⁹·o: 1.141 2023/12/12 19:23:58 ]
     __________________________________________________________________