vidu ankaŭ la klarigojn
ekscit·/·i

ekscit·i

   (tr)

   1.
          {Vigl·ig·i} , {stimul²·i} , pli+viv·ig·i:

        a)
                Ig·i tre intens⁴·a la funkci¹·on de iu korp·a organ¹·o  ia·n
                korp·an sent·on: ekscit·i la nerv¹·ojn, la apetit¹·on, la soif·on;
                kur·ad·o ekscit·as kor·on.

        b)
                Ig·i ekster·kutim·e fort·a ia·n mov·on de la {anim·o} : ekscit·i
                la fervor·on, aktiv·ec·on, atent·on, sci+vol·em·on, envi·on de iu;
                trankvil·a est·as ĉiu, kiu·n nenio ekscit·as ; mal·mol·a vort·o
                ekscit·as koler·on ; la spirit·o de la Etern·ul·o komenc·is
                ekscit·ad·i li·n ; la popol·o de la Izrael-id·oj ekscit·is si·an
                kuraĝ·on, kaj de·nov·e komenc·is batal·on ; li ekscit·os ĉiu·jn
                kontraŭ la regn·on Grek⁸·an ; li ekscit·os si·an fort·on kaj
                si·an kor·on kontraŭ la reĝ·on ; la Etern·ul·o ekscit·is kontraŭ
                 la spirit·on de la Filiŝt¹⁰·oj, kaj de la Arab⁸·oj ;
                ili ven·is ankaŭ tie·n, mal·trankvil·ig·ant·e kaj ekscit·ant·e la
                hom-amas·on ; ekscit·i levjatan⁽⁺⁾·on ; li ne pov·is ord·ig·i si·ajn
                pens·ojn, li pens·is, ke li·a ekscit·it·a imag·o far·is al li
                petol·aĵ·on ; ŝi mi·n am·as! ŝi·a tut·a est·aĵ·o ekscit·iĝ·is,
                el·perfid·is ŝi·n la larm·oj ; la mal·jun·a hom·o est·is tre
                ekscit·it·a kaj plor·is kiel infan·o ; oni trink·is kelk·e da
                glas·oj, ne tiom mult·e por tro ekscit·i al iu la kap·on,
                tamen sufiĉ·e ; vojaĝ·ist·o, rakont·ant·e kelk·ajn el si·aj
                aventur·oj […] ekscit·is mir·on . {agit²·i^2.a} , {fajr·o^2} ,
                {provok⁴·i}

                Rim.: Io pov·as ekscit·i mild²·e  mal·mild²·e agrabl·ajn 
                mal·agrabl·ajn sent·ojn, sed oni {incit·as} mal·mild²·e
                mal·agrabl·ajn sent·ojn kiel koler·o, ĵaluz·o kc.

   2.
          Ig·i pli intens⁴·a la aktiv·ec·on de io: blov-ekscit·ant·e la fajr·on .
          {flam·ig·i}

ekscit·o, ekscit·ec·o

          {Stat·o} de iu  io ekscit·it·a: ekscit·o antaŭ {Rubikon⁽⁺⁾·o} ; ĉarm·a
          ton·o de ĝoj·a ekscit·it·ec·o jam reg·is en la tut·a dom·o ; reg·is
          grand·a konfuz·o kaj ekscit·o, sed sen cel·o kaj plan·o .

ekscit·iĝ·i

   (ntr)

          ·i ekscit·it·a, mal·kviet·iĝ·i: li est·as tre ek·koler·em·a, kaj
          ekscit·iĝ·as ĉe la plej mal·grand·a bagatel·o ; ekscit·iĝ·is koler·o
          kontraŭ li ; la tut·a urb·o ekscit·iĝ·is, kaj la popol·o kun·kur·is ;
          li ekscit·iĝ·as kiel bol·ant·a lakt·o .

ekscit·iĝ·o

          Mal·kviet·iĝ·o, fort·a vigl·iĝ·o: kiam tag·iĝ·is, far·iĝ·is inter la
          soldat·oj ne mal·grand·a ekscit·iĝ·o, kio far·iĝ·is kun Petr·o ; li
          pal·iĝ·is de la ekscit·iĝ·o ; ŝi·a[j…] okul·oj bril·is de fort·a
          ekscit·iĝ·o ; perd·int·e la spir·on pro grand·a ekscit·iĝ·o, li dev·is
          ek·spir·i pli profund·e ; laŭ mi·a propr·a spin·o kur·et·is ekscit·iĝ·o .

ekscit·iĝ·em·a

          Kiu facil·e ekscit·iĝ·as, vigl·iĝ·as, pasi·as; {nerv¹·em·a} : ambaŭ
          vir·in·oj vid·ebl·e posed·is karakter·ojn viv·ajn kaj ekscit·iĝ·em·ajn ;
          mi est·as ekscit·iĝ·em·a vir·o kiam mi ver·e koler·iĝ·as .

   [artikol-versi⁹·o: 1.104 2023/11/07 19:22:36 ]
     __________________________________________________________________