vidu ankaŭ la klarigojn
elokvent·/·a

elokvent·a

   1.
          Posed·ant·a la talent·on facil·e, bel·e kaj konvink·e parol·ad·i:
          elokvent·a orator¹·o; kiam ŝi komenc·is vend·ad·i, ŝi est·is terur·e
          elokvent·a .

   2.
          Bel·a kaj konvink·a: elokvent·a parol·ad·o, stil·o, rigard·o.

elokvent·i

   (ntr)

          Bel·e kaj konvink·e parol·i: sci·u elokvent·i, sci·u ankaŭ silent·i .

elokvent·o, elokvent·ec·o

          Parol·a bel·ec·o kaj konvink·a fort·o: per mon·o  silent·o far·iĝ·as
          elokvent·o ; la elokvent·ec·o est·as anim·a kapabl·o, kiu ig·as ni·n
          estr·oj super la kor·o kaj spirit·o de ali·aj; la tro konstant·a
          elokvent·ec·o enu·ig·as.

   [artikol-versi⁹·o: 1.30 2023/11/07 20:34:10 ]
     __________________________________________________________________