vidu ankaŭ la klarigojn
fatal¹·/·o

fatal¹·o

          Antaŭ·fiks¹·it·a, ne·evit·ebl·a super·eg·a leĝ·o de la okaz·ont·aĵ·oj: la
          fer·a kruel·a fatal¹·o ; ne tim·u mort·on nek danĝer·on, ĉar super ni
          reĝ·as ne·ŝanĝ·ebl·a fatal¹·o !

          Rim.: Oni uz·as la vort·on _fatal¹·o_ prefer·e pri mal·bon·a ŝanc¹·o.
          {destin¹·o} , {fat⁽⁺⁾·o} , {fortun⁽⁺⁾·o} , {sort·o}

fatal¹·a

   1.
          Ne·evit·ebl·a, nepr·e okaz·ont·a: la fatal¹·aj dekret¹·oj de l' sort·o.

   2.
          Tre mal·feliĉ·ig·a, mal·bon+ŝanc¹·ig·a, kaŭz·ant·a pere·on, ruin·iĝ·on: mi
          est·is nur tri paŝ·ojn de la fatal¹·a ŝtup·ar·o, per kiu mi dev·is
          supr·en~ir·i al la brust·o de Abraham⁽⁺⁾·o ; mal·lum·ajn, fatal¹·ajn run⁽⁺⁾·ojn
          li laŭt·e leg·is, mister·ajn sign·ojn li farad⁽⁺⁾·is en la aer·o ; pend·as
          super vi dek fatal¹·aj jar·oj ; fatal¹·a mal·ben·o implik·as la pied·ojn
          ; antaŭ ŝi aper·is la anĝel·o […] la sam·a, kiu·n ŝi en tiu fatal¹·a
          nokt·o vid·is en la preĝ·ej·o, sed li ne ten·is plu la akr·an glav·on .

fatal¹·aĵ·o

          Mal·feliĉ·aĵ·o, mal·bon~ŝanc¹·o: se li mal·sukces·as  vund·iĝ·as 
          renkont·as mort·on,  se iu ali·a fatal¹·aĵ·o traf·as li·n, ĉiu+okaz·e li
          sin⁸-re·gant·e kaj fortik·e defend·as si·n kontraŭ la sort·o ; mal·nov·a
          najl·o ie el·fal·int·a kaj post·rest·ant·a pov·as far·iĝ·i fatal¹·aĵ·o por la
          ŝip·o . {katastrof¹·o} , {plag⁴·o} .

fatal¹·ism·o

   1.
          Doktrin¹·o, laŭ kiu ĉio est·as ne·evit·ebl·e antaŭ·fiks¹·it·a malgraŭ ĉiu
          ajn kontraŭ·star·o de la hom·a vol·o: histori·a determin²·ism·o,  
          determin²·ism·o en·tut·e, ne est·as fatal¹·ism·o . {antaŭ·destin¹·ism·o} ,
          {determin²·ism·o}

   2.
          {Rezignaci³·o} , akcept·o de si·a sort·o: vi dev·as dir·i, kia·mani¹·er·e
          vi venk·is tiu·n fatal¹·ism·on, kiu […] prem·eg·as la kap·ojn de vir·in·oj
          mal·riĉ·aj ; ni inter·ven·u en debat²·oj por montr·i ke ne ĉiu·j hom·oj
          pret·as fatal¹·ism·e akcept·i ĉio·n .

   {stoik²·ism·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.28 2023/11/09 19:13:16 ]
     __________________________________________________________________