vidu ankaŭ la klarigojn
fig·/·o

fig·o

          Suker-dolĉ·a mol·a {frukt·o} de fi·garb·o: ili de·tranĉ·is tie branĉ·on
          kun unu penik·o da vin-ber·oj, kaj […] ankaŭ iom da granat·oj kaj da
          fig·oj ; [ili] al·port·ad·is al ili sur azen·oj, kamel·oj, mul·oj, kaj
          bov·oj manĝ·aĵ·on el farun·o, prem·it·ajn fig·ojn, sek~vin-ber·ojn, vin·on,
          ole·on, […] ; la temp·o de fig·oj ankoraŭ ne ven·is ; fig·oj kaj
          granat·oj kresk·is sovaĝ·e ; en la lern·ej·o oni dir·is al li, ke oni
          dev·as manĝ·i altern·e viand·on kaj fiŝ·ojn, daktil·ojn kaj tritik·on,
          fig·ojn kaj horde·on .

fi·garb·o, fig·uj·o

          {Genr⁹·o} el famili·o {morusac⁽⁺⁾·oj} (), kies unu speci⁽⁺⁾·on oni kultur¹·as
          pro la frukt·oj: ne rest·os ber·oj sur la vin-ber-branĉ·o nek fig·oj
          sur la fi·garb·o, kaj la foli·oj for·velk·os ; vi est·as kiel hom·o,
          kiu, serĉ·ant·e kukurb·on sur fi·garb·o, ne vid·as la fig·on ; tie
          kresk·is palm·oj, vin-ber·uj·oj, oliv-arb·oj, fig·uj·oj kun radik·oj en la
          aer·o ; inter palm·oj kaj sovaĝ·aj fig·uj·oj .

   [artikol-versi⁹·o: 1.100 2023/11/09 20:48:32 ]
     __________________________________________________________________