vidu ankaŭ la klarigojn
for

   I.

for

          Adverb·o signif·ant·a:

        1.
                Mal·aper·on kaj perd·iĝ·on en mal·proksim·o: ir·u for ! for de
                tie ĉi ! dorm·o kur·is for de mi·aj okul·oj ; las·u mi·n for ;
                li las·is si·an vest·on ĉe mi kaj for·kur·is for el la dom·o ;
                for de mi·aj okul·oj, mi ne vol·as plu vid·i vi·n ; kiam […]
                ili est·as for, li el·ramp·is ; ŝi lev·ad·is la okul·ojn for de
                la labor·o ; for kun ĝi ! for, for! boj·is la hund·o ; nun
                ĉiu esper·o est·as for ; for de l' okul·oj, for de la kor·o ;
                pas·int·a dolor·o for el memor·o . {for·en}

        2.
                Mal·proksim·ec·on:  apart·iĝ·is for de si·aj frat·oj, kaj
                ek·loĝ·is apud iu Adulamano ;  star·is jam kelk·e da
                paŝ·oj for de ŝi ; ĉu ci kred·as, ke mi·n ĝen·us est·i for de
                la leĝ·ec·o ? ve al tiu, kiu dev·as viv·i for de la ge·patr·oj
                kaj de la ge·frat·oj ; sur la kamp·o, for de l' mond·o ; la
                bankier⁶·o posed·as kamp·o-dom·on post unu kilometr·o for de la
                staci-dom·o ; preskaŭ 300 kilometr·ojn for de ĉi tie ; la ej·o
                est·is tiom for de la urb·o-centr·o ; li send·is ili·n for en la
                mond·on, ĉiu·n en apart·an mal·proksim·an land·on . {for·e}
                {mal·proksim·e de}

        3.
                {Malĉi} : du ĉeval·oj, tiu ĉi kaj tiu for ; kuŝ·as vest·oj de
                vir·o tie for, iu vir·o ban·as si·n tut·e apud·e .

                Rim.: Ne konfuz·u ĉi tia·n for^3 kun for^1: for·pel·u de mi ĉi
                tiu·n for^1, kaj ŝlos·u la pord·on post ŝi!

   II.
          Vort·er·o signif·ant·a mal·proksim·ec·on  mal·aper·on (kaj ebl·e
          neni·iĝ·on):

for·a

        1.
                {Mal·proksim·a} : la blank·aj neĝ·o-vast·oj etend·is si·n ĝis la
                for·a horizont¹·o ; bel·a rev·aĵ·o kaj tamen pli real¹·a ol ĉio
                ali·a, nun pal·iĝ·int·a kaj for·a ; en for·a est·ont·ec·o ; la
                religi·aj batal·oj de tiu for·a epok·o ; loĝ·ant·oj de for·a
                planed·o ; ĉu ni ir·u al iom pli for·a lok·o ? mi preskaŭ
                nenio·n memor·as pri tia for·ec·o ! {mal·proksim·a} , {lontan⁽⁺⁾·a}

        2.
                Pri komput⁹·il·o  aranĝ·aĵ·o ating·at·a per komunik·a line⁽⁺⁾·o:
                for·a terminal⁽⁺⁾·o; for·a uz·ant·o;

for·e

                Mal·proksim·e (sen·ambigu⁽⁺⁾·a form·o de {for^2} ): for·e de la
                hom·oj ; li sid·is sen·mov·e kaj for·e de ĉio proksim·a ; for·e,
                supr·e, vid·iĝ·as kruc·o ; li tim·e re·rigard·is: ŝi jam est·is
                for·e ;  al gast·o brak·ojn etend·is de for·e .

for·en

                Mal·proksim·en (sen·ambigu⁽⁺⁾·a form·o de {for^1} ): ni rajd·as
                mult·e da mejl·oj for·en ; li ek·sopir·is for·en el si·a patr·uj·o
                ; ĝi lev·iĝ·is pli kaj pli alt·en, glit·ant·e for·en al la
                sen·fin·o kiel silent·a rev·o ; [ili·a] rigard·o ir·is pli for·en
                en la est·ont·ec·on ; li serĉ·is iu·n pretekst·on por ir·i pli
                for·en .

for·o, for·aĵ·o

                Io for·a, mal·proksim·o: mi rigard·is la lum·ojn de
                mar-vetur·ant·aj ŝip·oj en for·o ; en la for·o flam·is la Templ¹·o
                ; Kaj ĵus ili fin·isen blu·a for·aĵ·oSi·n turn·i komenc·is
                la or·a sabl·aĵ·o ; La post·a ond·eg·o de la antaŭ·last·a
                for·flos·ig·is mi·n al sufiĉ·e grand·a for·o ; mi apenaŭ
                disting·is kelk·ajn konstru·aĵ·ojn plat·e mal·alt·ajn en la
                for·aĵ·o . {distanc¹·o} , {fon⁵·o} , {horizont¹·o}

for·ig·i

                {Mal·aper·ig·i} , {neni·ig·i} : for·ig·u vi·an frat·on, ĉar li
                mal·help·as al ni ; for·ig·i erar·on ; la egal+rajt·ig·o de ĉiu·j
                lingv·oj kaj religi·oj for·ig·os la kaŭz·on de ĉiu·j milit·oj ;
                for·ig·i la mur·ojn inter la gent·oj ; tiu·j ĉi atak·oj dev·ig·is
                mi·n for·ig·i mi·an kaŝ·it·ec·on ; ŝi for·ig·is la rigard·on de la
                ter·o kaj rapid·ig·is si·ajn paŝ·ojn ; per si·a rid·et·o li
                for·ig·os la dolor·an re·memor·on ; for·ig·u li·n de mi·aj okul·oj !
                ŝi tiam for·ig·is ĉiu·jn inter·kuŝ·ant·ajn mal·help·ojn ; mi vol·is
                for·ig·i ĝi·n, […] tiam mi for·tranĉ·is la makul·on kaj kovr·is
                la lok·on ; mal·bon·on per mal·bon·o ni for·ig·os ; For·ig·u mi·an
                dub·on, ho, cert·ig·u, ⫽ Cert·ig·u al mi tut·e la feliĉ·on ; kiom
                da ĉagren·o kaj sufer·oj pov·us est·i for·ig·it·aj, se ĉiu·j
                labor·ist·oj viv·us tiel prudent·e ; for! for·ig·u li·n !
                {eksterm·i} , {likvid·i} , {for·viŝ·i} .

for·iĝ·i

                {Mal·aper·i} , neni·iĝ·i: iom post iom re·for·iĝ·is la akv·o de
                sur la ter·o . la ŝip·o for·iĝ·is iom post iom al la mar·o ;
                mi·a ĉagren·o for·iĝ·is, ĉar mi pov·us re·foj·e promen·i kaj lud·i
                ; Mari·o for·iĝ·is en la profund·on de la salon·o ; ŝi·aj fort·oj
                for·iĝ·is […] kaj du jar·ojn post la mort·o de Kristofor⁽⁺⁾·o ŝi
                silent·e en·dorm·iĝ·is ; de plend·o kaj plor·o ne for·iĝ·as dolor·o
                .

de·for·a

                {For·a} kaj tia, ke la ĉe·fag·ant·o ag·as el lok·o ali·a ol la
                koncern·a ag·ad·ej·o: de·for·a ating·o (uz·ad·o de risurc⁽⁺⁾·oj de unu
                komput⁹·il·o per·e de ali·a komput⁹·il·o, ekz-e per  );
                de·for·a stir⁹·ad·o;

de·for·e

                De for·a lok·o: de·for·e obtuz³·a tondr·o aŭd·iĝ·is ;  , star·ant·a de·for·e, per cel+traf·a paf·o la best·on
                mort·ig·is .

antaŭ·for·ig·i

                Evit·i, mal·ebl·ig·i per antaŭ·a sin⁸-gard·o: antaŭ·for·ig·i
                akcident²·on. Preskaŭ·aj sinonim¹·oj: {antaŭ·mal·help·i} ,
                {antaŭ·halt·ig·i} .

for·for·ej·o

                Tre mal·proksim·a, tre izol·it·a, ne·kon·at·a lok·o: pli~kresk·ant·aj
                kost·oj de la benzin¹·o […] dolor·e sent·ebl·as special·e en la
                dezert·aj region·oj, for·for·ej·oj, kaj  grand+urb·aj region·oj
                de Aŭstrali⁸·o .

   III.
          Prefiks·o hav·ant·a la senc·ojn for^1  for^2, sed plej oft·e la
          unu·an: {for·akr·ig·i} , {for·aĉet·i} , {for·argument·i} , {for·ben·i} ,
          for {ofend·i} , {for·frot·i} ; {for·danc·i} , {for·lud·i} , {for·labor·i}
          , {for·lek·i} , for {direkt·i} ; {for·paf·i} , {for·paf·iĝ·i} ,
          {for·mal·aper·i} , {for·vetur·i} , {for·putr·i} ; for·eskort²·i;
          for·difekt·i; for·frost·iĝ·i.

   [artikol-versi⁹·o: 1.73 2024/02/08 09:23:20 ]
     __________________________________________________________________