vidu ankaŭ la klarigojn
fos·/·i

fos·i

   (tr)

   1.
          Far·i kav·aĵ·on el·tir·ant·e ter·on: ili fos·is antaŭ mi fos·on ; ĝarden·o
          [...], kie ŝi pov·is laŭ si·a plaĉ·o kaj bon~trov·o fos·i kaj plant·i ;
          ŝi ĵet·iĝ·is sur la ter·on kaj fos·is per si·aj man·oj tomb·on en la
          mal·mol·a ter·o ; la arme¹·o plen~ŝut·is li·an kanal¹·on, kiu·n li fos·is en
          la dezert·o dum dek jar·oj ; li komenc·is fos·i per ambaŭ man·oj la
          ter·on . {bor·i} , {kav·ig·i} , {plug·i}

   2.
          Profund·e esplor·i demand·on: filozofi¹·e fos·i en teori·oj .

fos·ad·o

          Ag·o fos·i: por la fos·ad·o ŝi pov·is uz·i nur fort·an branĉ·on de arb·o
          kaj si·ajn man·ojn ; fos·ad·o de kanal¹·o inter Ruĝ·a kaj Mez·a mar·o ;
          sen konstant·a fos·ad·o (esplor·ad·o) de ĵurnal·ist·oj la divers·aj
          skandal²·oj ebl·e ne tiel rapid·e, detal·e kaj komplet²·e evident¹·iĝ·us .

fos·aĵ·o

          Fos·it·a, ordinar·e long·a kav·aĵ·o: se blind·ul·o konduk·os blind·ul·on,
          ambaŭ fal·os en fos·aĵ·on ; profund·a akv·o-fos·aĵ·o ( {kanal¹·o^1} )
          lim·as kun ĝarden·o kaj najbar·a teren⁸·o nord+flank·e ; [burg⁽⁺⁾·o]
          ĉirkaŭ·it·a de tri fos·aĵ·oj . {galeri·o} , {min·ej·o} , {put·o} ,
          {sulk·o} , {ŝakt⁽⁺⁾·o} , {tomb·o} , {tranĉe⁽⁺⁾·o}

fos·il·o

          Ĉia il·o por fos·i: per fos·il·o ni fos·as ; en la unu·a vic·o star·is
          la fos·ist·oj kun pint·o-hak·il·oj, en la du·a kun pioĉ⁴·oj, en la tri·a
          kun fos·il·oj ; fos·il·et·on vi dev·as hav·i ĉe vi sur rimen·o; kaj kiam
          vi sid·os ekster·e, fos·u per ĝi kaj re·en kovr·u vi·an el·ir·int·aĵ·on
          (fek⁹·aĵ·on) .

ĉirkaŭ·fos·i

   (tr)

          Fos·i ĉiu+flank·e: li ĉirkaŭ·fos·is [si·an ĝarden·on], sen·ŝton·ig·is ĝi·n,
          kaj plant·is en ĝi plej bon+spec·ajn vin-ber-branĉ·ojn ; mi hast⁽⁺⁾·is
          antaŭ·en por vid·i ĝi·n plaŭd·i en la ĉirkaŭ·fos·aĵ·on tuj antaŭ la
          ferm·it·a lev-pont·o .

dis·fos·i

   (tr)

          Mal·ferm·e fos·i, difekt·ant·e la surfac⁸·on: li kun·kun·ŝovel·is per la
          pied·o velk·int·ajn foli·ojn sur la dis·fos·it·an ter·on ; du·on·e
          dis·fos·it·a pavim·o el brik·oj .

en·fos·i

   (tr)

          Fos·i por en·ter·ig·i:  en·fos·is [la ring·ojn] sub la kverk·o ;
          la skarab·o tre oportun·e pov·is en·glit·ig·i si·n kaj si·n en·fos·i en la
          freŝ·an sterk·on .

el·fos·i

   (tr)

          El·ter·ig·i, el·tir·i per fos·ad·o: kanal¹·o, el·fos·it·a en la sabl·oj ; ili
          el·fos·is en si·a land·o ret·on de kanal¹·oj, kelk~mil·ojn da mejl·oj
          long·an ; put·oj, rapid·e el·fos·it·aj ; ŝi el·fos·is kav·on en la ter·o,
          tiel profund·e, kiel ŝi pov·is, ŝi vol·is far·i por ili tomb·on ; li
          el·fos·is al si long·an tra·ir·ej·on tra la ter·o de si·a loĝ·ej·o ĝis ŝi·a
          .

el·fos·ad·o

          El·met·o de sub·ter·aĵ·oj trov·it·aj per fos·o: la grand+skal·aj el·fos·ad·oj
          postul·as la kun·labor·on de plur⁴·aj arkeolog³·oj kaj ali·aj fak·ul·oj ;
          la ekonomi¹·o centr·iĝ·as krom la turism²·o, en la produkt·ad·o de
          suker·o kaj en la el·fos·ad·o de baŭksit⁽⁺⁾·o ; 1859, 25-a de april⁽⁺⁾·o:
          unu·a el·fos·ad·o por la konstru·o de la Suez⁽⁺⁾·a Kanal¹·o .

pri·fos·ad·o

          Esplor·ad·o de la grund⁴·o por trov·i sub·ter·aĵ·ojn: ĝi·a de·ven·o ne
          cert·as ĉar ĝi ne est·is trov·it·a dum arkeologi³·a pri·fos·ad·o, sed en
          la merkat⁴·ej·o de antikv·aĵ·oj ; pri·fos·ad·o evident¹·ig·is, ke soldat·oj
          ankoraŭ ten·is si·an fusil⁽⁺⁾·on, kiam ili est·is ĉi-tie ter-kovr·it·aj .

sub·fos·i

   (tr)

   1.
          Fos·i sub·e de io: akv·o silent·a sub·fos·as la bord·on ; se iu trov·os
          ŝtel·ant·on ĉe sub·fos·ad·o kaj bat·os li·n kaj tiu mort·os, tiam oni ne
          juĝ·u li·n pro la sang·o ; li est·as komand·ant·o de citadel¹·o, kiu·n
          sub·fos·as la mal·amik·o, kaj li rigard·as tio·n sen·pov·a !

   2.
          Kaŝ·e prepar·i la ruin·ig·on, la mal·sukces·on de; perfid·e mal·util·i
          al, ne·vid·ebl·e iom post iom difekt·i: konfid·u al ni la sekret·an
          ĉagren·on, kiu sub·fos·as ne nur vi·an feliĉ·on, sed ankaŭ vi·an san·on
          ; fremd·aj popol·oj […] pov·us sub·fos·i ni·an religi·on kaj kun ĝi la
          en·spez·ojn ; sub·fos·i per kalumni·oj la reputaci¹·on de iu; ĉu dec·as
          sub·fos·i ili·an aŭtoritat·on antaŭ la amas·oj ? tiu ĉi mal·ĝoj·o
          sub·fos·os vi·an viv·on ; akir·i la mal·ĝoj·an glor·on de mal·help·ant·o
          kaj sub·fos·ant·o ; sub·fos·i la tut·an labor·on de du·on-cent-jar·o .

tra·fos·i

   (tr)

          Bor·e fos·i kaj esplor·i, tru·ig·ant·e la material·on: ne proviz·u al vi
          trezor·ojn sur la ter·o, […] kie ŝtel·ist·oj tra·fos·as kaj ŝtel·as ;
          se la dom·o-mastr·o sci·us, je kiom·a hor·o la ŝtel·ist·o ven·os, li
          mal·dorm·us kaj ne las·us si·an dom·on tra·fos·iĝ·i ; mi tra·fos·is la
          mur·on, kaj jen est·as ia pord·o .

pik-fos·il·o

          {Pioĉ⁴·o} : per fortik·a frap·o de si·a mal·grand·a pik-fos·il·o, li
          romp·is la glaci·an el·star·aĵ·on ; uz·ant·e la pint·on de si·a pik-fos·il·o
          kiel lev·il·on, li fal·ig·is la brik·ojn, kiu·j est·is plej mal·bon·e
          kun·lig·it·aj ; la hom·o de novŝtonepoko setl⁽⁺⁾·iĝ·is, daŭr·ig·is
          ter-kultiv⁽⁺⁾·ad·on per pik-fos·il·o, bred⁸·is best·ojn .

plat~fos·il·o

          {ŝpat⁴·o}

serĉ-fos·i

   (tr)

   1.
          {Fos·i^2} : kelk·aj strat·aj bub·oj kuŝ·iĝ·is ĉirkaŭ la de·flu·il·o kaj
          serĉ-fos·is en ĝi, kie ili trov·is mal·nov·ajn najl·ojn, kupr·ajn
          mon·er·ojn kaj ali·on .

   2.
          Serĉ·i io·n kaŝ·it·an: mi dev·as ja rekompenc·i vi·n […], li serĉ-fos·as
          en si·a poŝ·o .

urĝ¹·a pri·fos·ad·o

          Esplor·ad·o de grund⁴·o por trov·i sav·ind·aĵ·ojn, antaŭ ol oni detru·os
          pro konstru·ad·o: de la 21a ĝis la 25a de decembr⁽⁺⁾·o, 2002, ĉin⁹·aj
          arkeolog³·oj far·is urĝ¹·an pri·fos·ad·on de tomb·ar·o  ,
           -provinc·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.46 2023/11/10 06:08:00 ]
     __________________________________________________________________