vidu ankaŭ la klarigojn
gajn·/·i

gajn·i

   (tr)

   1.
          {Akir·i} io·n bon·an per si·a pen·ad·o: gajn·i mon·on, spert·on,
          viv-rimed·ojn, ies favor·on, konfid·on, ĉies kor·ojn; [li]j negoc·ad·is
          per ili kaj gajn·is plu·ajn kvin talant⁽⁺⁾·ojn ; kiel profit·us hom·o,
          se li gajn·us la tut·an mond·on kaj perd·us si·an anim·on ? mi sci·as
          bon·e, ke vi dezir·as gajn·i temp·on (vd {prokrast·i} ) ; mi gajn·is
          per la inter·ŝanĝ·o ; per re·form·ad·o ni […] gajn·os absolut·e nenio·n
          ; riĉ·a graf·o el Regensburg⁽⁺⁾·o […] gajn·is proces·on pri milion·o per
          la ruz·aĵ·oj de si·a advokat¹·o ; mi kred·as gajn·i almenaŭ mil
          dukat¹·ojn per tiu ĉi unu·a el·don·o ; en tiu·j du monat·oj da plen·a
          liber·ec·o, oni re·gajn·os la temp·on perd·it·an ; por gajn·i si·an
          pan·on, tiu mal·feliĉ·ul·o plen·um·is la plej humil·ajn kaj la plej
          lac·ig·ajn labor·ojn . {ating·i} , {en·spez·i} , {konker⁴·i} ,
          {per·labor·i} , {profit·i} , {ricev·i} , {rikolt·i} , {venk·i}

   2.
          {Akir·i} io·n bon·an per favor·o de la sort·o: 50 000 frank·ojn [mi]
          gajn·is en la loteri¹·o ! li·a numer·o el·ir·is el la lot-rad·o kaj
          gajn·is la du×cent-mil-frank·an lot·aĵ·on ; ĉu mi ne gajn·is la tut·an
          vet·on ? pli bon·e mal·mult·e gajn·i, ol mult·e perd·i ; kiu ne risk·as,
          tiu ne gajn·as .

gajn·o

   1.
          Ag·o gajn·i: mal·honor·a gajn·o ; hom·oj en tiu batal·o ne sci·is, por
          kio kaj kial ili batal·is [kaj ili] ne far·iĝ·is pli feliĉ·aj per la
          gajn·o kaj perd·o .

   2.
          Gajn·aĵ·o: mi propon·us al vi gajn·on da mil frank·oj ; ankoraŭ la
          gajn·o ne est·as en la man·o ; pli bon·a est·as gajn·o mal·grand·a, ol
          grand·a mal·gajn·o .

mal·gajn·i

   (tr)

          Ne akir·i io·n esper·it·an, ne konserv·i avantaĝ⁸·on, {mal·venk·i} : mi
          mal·gajn·is pli ol cent as·ojn en mora⁽⁺⁾·o-lud·o ; se vi mal·gajn·os, mi
          est·os mal·feliĉ·a ; Kristofor⁽⁺⁾·o preskaŭ ĉiam mal·gajn·is, sed tio ne
          est·is tre grav·a, laŭ li·a opini·o . {perd·i}

   [artikol-versi⁹·o: 1.106 2023/11/11 10:00:38 ]
     __________________________________________________________________