vidu ankaŭ la klarigojn
geni¹·/·o

geni¹·o

   1.
          Plej alt·a grad·o de la hom·aj kapabl·oj; super·eg·a inteligent¹·o: jam
          ne unu universal·a geni¹·o, kiu pov·us re·form·i la mond·on, for·putr·is
          ja en la sen·fel·ig·ej·o ; se li·a geni¹·o ne super·as en tio ĉi mi·an ;
          li admir·is la simpl·ec·on kaj geni¹·on de si·a majstr·o ; vi lud·as
          flut·on, kaj vi mem ĝi·n el·tranĉ·as, tio est·as la geni¹·o, kiu ĉio·n
          pov·o-sci·as, ĝi trov·iĝ·as sur la bon·a lok·o ; la bon~far·ant·oj de la
          hom·ar·o, la martir¹·oj de la geni¹·o, ir·as laŭ la dorn·a voj·o de la
          honor·o ; la potenc·a geni¹·o de la hom·aj generaci·oj port·is li·n pli
          rapid·e ol bird·o . {natur-dot·o} , {sprit·ec·o} , {talent·o}

   2.
          Geni¹·ul·o: mi vol·as far·iĝ·i geni¹·o, mi vol·as far·iĝ·i pli taŭg·a ol vi
          ĉiu·j kun·e .

   3.
          {Dajmon⁽⁺⁾·o} : lamp·o en kiu geni¹·o loĝ·us .

        a)
                {Dajmon⁽⁺⁾·o} ĉe la antikv·aj roman¹·oj, precip·e la zorg·ant·oj pri
                la destin¹·o de hom·o, lok·o, urb·o: la roman¹·oj ofer·is al si·aj
                geni¹·oj.

          {ĝin²·o}

geni¹·a

          Hav·ant·a geni¹·on: geni¹·a aŭtor·o ; geni¹·a general·o ; geni¹·a verk·o ;
          geni¹·a spirit·o, el·trov·o; kiel ajn geni¹·a la sistem·o est·as ; la
          lingv·o Esperant·o, geni¹·a kre·aĵ·o de Ludovik·o Lazar⁽⁺⁾·o  ;
          en geni¹·a cerb·o de jun·ul·o dis·volv·iĝ·is tiu bild¹·o kun preciz·o frap·a
          ; la popol·o loĝ·ant·a en la val·o de Nil⁽⁺⁾·o dev·is […] regul·ig·i la
          akv·ojn, se ĝi est·is geni¹·a ; terur·is ili·n la geni¹·ec·o de la
          barbar¹·o, kiu sen·tim·e esprim·is tio·n, kio·n ili tut·e ne atent·is .

geni¹·aĵ·o

          Geni¹·ec·a ide·o, plen·um·o, invent⁸·o: ŝi sugest⁹·is al mi […] kelk·ajn
          ŝanĝ·et·ojn en la inter·naci·a lingv·o, kiu·j est·as ver·aj geni¹·aĵ·oj ;
          en poem¹·ar·o ne ĉiu poem¹·o pov·os est·i ver·a geni¹·aĵ·o ; emoci³·oj,
          geni¹·aĵ·oj kaj perfid·oj, ĉio ĉi pov·as est·i en·ten·at·a de kelk·aj
          metr·oj da magnet·a bend⁸·o .

geni¹·ul·o

          Hom·o hav·ant·a geni¹·on, grand·eg·an talent·on por iu afer·o: li·n por
          tia·j […] vers·oj mi konfes·us geni¹·ul·o ; am·oj inter fil·o kaj
          patr·in·o ĉe mult·aj geni¹·ul·oj est·as oft·e rimark·ebl·aj ; [ili] sci·as
          ofer·i  part·on de si·a neces·aĵ·o por help·i geni¹·ul·on .

   [artikol-versi⁹·o: 1.34 2023/11/11 10:00:39 ]
     __________________________________________________________________