vidu ankaŭ la klarigojn
hajl·/·o

hajl·o

          Glaci·iĝ·int·a, grajn+form·e dens·e fal·ant·a {pluv·o} : la hajl·o
          bat-difekt·is […] ĉio·n, kio est·is sur la kamp·o ; la hajl·o pas·is
          […], sed tuj post·e komenc·is muĝ·i pluv·eg·o ; larm·oj hajl·e~simil·e
          ŝpruc·is el la okul·oj ; ŝi·a roz·a vizaĝ·o bril·is de sci·em·o kaj […],
          ŝi·aj demand·oj fal·is kiel hajl·o kaj  sen don·i temp·on por
          respond·o ; sibl·ant·aj sag·oj […] el·verŝ·iĝ·is super ŝi kiel ĉio·n
          ŝut-kovr·ant·a hajl·eg·o . {grajl⁽⁺⁾·o}

hajl·i

   (ntr)

   1.
          Fal·i (p.p. hajl·o): ĉu pluv·os, ĉu hajl·os, ĉu neĝ·os, ĉu uragan¹·os,
          mi nepr·e est·os tie ; kia fulm·o-tondr·o! mi supoz·as, ke hajl·os .

   2.
          Fal·i dens·e kiel hajl·o: mal·antaŭ li·a dors·o sur la podi⁴·on hajl·as
          bronz·aj mon·er·oj kaj daktil·oj ; sur la plank·on hajl·is kristal·aj
          romp·aĵ·oj de la lustr·o ; hajl·ant·aj mal·laŭd·oj en strang·a, eŭnuk²·ec·a
          naz-ton·o . {sur·fal·i}

hajl·er·o

          Hajl·o-grajn·o: hieraŭ fal·is grand·a hajl·o, ĉiu hajl·er·o pez·is pli ol
          kvin×dek gram¹·ojn ; blind·ig·it·e […] de hajl·er·oj, kiu·j skurĝ·is li·an
          vizaĝ·on, la graf·o hav·is nur temp·on mal·ferm·i la pord·on .

hajl·et·o, hajl-neĝ·o

          Mal·dik+grajn·a hajl·o, mal·mol·a kaj mal·diafan²·a. {grajl⁽⁺⁾·o} , {prujn·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.35 2023/11/15 16:45:17 ]
     __________________________________________________________________