vidu ankaŭ la klarigojn
hak·/·i

hak·i

   (tr)

   1.
          {Frap·i} per akr·a il·o por tranĉ·e dis·part·ig·i: per hak·il·o ni hak·as
          ; hak·i lign·on ; oni sen·fel·ig·u la brul-ofer·on kaj dis·hak·u ĝi·n en
          pec·ojn ; la amas·o mort·ig·u ili·n per ŝton·oj kaj hak·u ili·n per si·aj
          glav·oj ; mi hak·us ili·n per mi·a bek·o, se ili ne est·us tiel
          grand·aj ! oni hak·is, oni seg·is, ― oni konstru·is tri+ferdek·ul·on ;
          mi hak·os al vi la akr·ajn spron·ojn en la karn¹·on ; oni fend·is la
          ŝton·eg·ojn per kojn·oj […] kaj hak·is obelisk²·ojn ; mal·grand·a
          kavern·et·o hak·it·a en rok³·o ; hak·it·a brasik·o ; mi sid·as hejm·e kaj
          hak·as fingr·e al la klav·ar·o de mi·a komput⁹·il·o .

   2.
          Mal·delikat·e dis·er·ig·i: glaci·e mal·varm·a, akr·e hak·at·a ton·o ; ŝi·a
          plu·a rakont·o est·is hak·at·a de singult·oj kaj snuf⁽⁺⁾·oj .

hak·o

          Hak·a bat·o: lev·ant·e spontonon hak·o-pret·e ; ci for·ir·os el la
          mond·o, mal·grand·ul·o, antaŭ ol ci […] gust·is ĉiu·jn la puŝ·ojn kaj
          hak·ojn, atend·ant·aj ci·n de ĉiu·j, kiu·j est·as pli supr·aj ; unu hak·o
          kverk·on ne fal·ig·as ; hak·o post hak·o est·as la plej efik·a atak·o
          (ating·i cel·on per ripet·it·aj pen·oj kaj prov·oj) .

hak·ad·o

          Ag·o hak·i: [li] viv-ten·as si·n […] per hak·ad·o, karb·ig·ad·o ktp ;
          hak·ad·o de lign·o don·as lign·er·ojn (iu·j afer·oj nepr·ig·as perd·ojn) .

hak·il·o

   1.
          Instrument¹·o por hak·i, konsist·ant·a el larĝ·a, dik·a, pez·a {kling²·o}
          padel⁽⁺⁾+form·a kaj pli-mal·pli long·a ten·il·o: per hak·il·o ni hak·as, per
          seg·il·o ni seg·as ; ek·sving·iĝ·os li·a man·o kun la hak·il·o por hak·i la
          arb·on ; por fabrik·i la bret·ar·ojn mi de·hak·is arb·on, kaj el·labor·is
          ĝi·n per seg·il·o, hak·il·o, rabot·il·o ; [li] bat·is mal·rapid·e, sed
          mal·mol·e per la angul·o de la hak·il·o sur la lign·o-kojn·on, kaj ĝi
          penetr·is pli kaj pli en la trunk-pec·on, fend·ot·an en du du·on·ojn ;
          hak·il·et·o de hejt·ist·o, de lign·o-ŝu-far·ist·o; antaŭ·kur·is liktor⁽⁺⁾·oj,
          port·ant·aj hak·il·ojn mez·e de verg·o-fask·oj ; hak·il·o est·as tranĉ·a,
          sed ne ced·as la branĉ·o (malgraŭ li·aj pen·oj li ne sukces·as venk·i
          la bar·on) . {adz⁽⁺⁾·o} , {topor⁽⁺⁾·o}

   2.
          Divers+form·a frap+tranĉ·a instrument¹·o por dis·tranĉ·i en pec·et·ojn:
          hak·il·o por pajl·o, viand·o.

ĉirkaŭ·hak·i

   (tr)

          Hak·i ĉe la ĉirkaŭ·o, por don·i ĝust·an form·on: li star·ig·is
          ŝton+hak·ist·ojn, por ĉirkaŭ·hak·i ŝton·ojn por la konstru·ad·o de la
          dom·o de Di·o ; la vir·oj, kiu·j re·ven·is el la milit-ir·o, rakont·is
          pri la bel·eg·aj templ¹·oj el ĉirkaŭ·hak·it·aj mult·e~kost·aj ŝton·oj .

de·hak·i

   (tr)

          For·ig·i per hak·il·o, pren·i hak·ant·e, fal·ig·i hak·ant·e: 
          pren·is hak·il·on en si·an man·on kaj de·hak·is branĉ·on de arb·o ; en la
          temp·o de Krist-nask·o oni de·hak·is tre jun·ajn arb·ojn .

batal-hak·il·o

          Hak·il+form·a {arm·il·o} : ĉirkaŭ 3,5 jar-mil·oj antaŭ nun la step·an·oj
          akir·is modern¹·ajn batal-hak·il·ojn, kaj kombin·int·e ili·n kun la
          avantaĝ⁸·oj de la ĉeval·o rapid·e konker⁴·is vast·ajn teritori²·ojn en
          Tur·an·o, Iran⁸·o kaj Hindi⁽⁺⁾·o orient·e, Anatoli⁽⁺⁾·o kaj Balkani⁽⁺⁾·o sud·e, la
          tut·a Eŭrop·o ĝis Irland⁸·o okcident·e ; sed erar·as la fripon·oj, ĉar
          la batal-hak·il·o hak·os re·en, al ili·a propr·a kap·o . {halebard²·o}

brik-hak·il·o

          Il·o per kiu oni dis·hak·as brik·ojn, eventual¹·e beton⁹·on  ali·an
          solid²·aĵ·on...:  ir·is al la hejm·o de 
          kun·port·ant·e si·ajn brik-hak·il·on kaj trul·on . {ĉiz·il·o}

lign·o-hak·ist·o, arb·o-hak·ist·o

          {Meti·ist·o} , kiu fal·ig·as kaj sen·branĉ·ig·as arb·ojn en la arb·ar·o:
          ili far·iĝ·is lign·o-hak·ist·oj kaj akv·o-port·ist·oj por la tut·a komun·um·o
          ; jen por la ĉarpent·ist·oj, por la lign·o-hak·ist·oj, vi·aj serv·ant·oj,
          mi destin¹·is du×dek mil kor'ojn da draŝ·it·a tritik·o ; apud grand·a
          arb·ar·o viv·is mal·riĉ·a lign·o-hak·ist·o kun si·aj edz·in·o kaj du infan·oj
          ; en aŭtun·o regul·e ven·ad·is arb·o-hak·ist·oj kaj de·hak·ad·is kelk·e da
          plej grand·aj arb·oj ; jen ven·is arb·o-hak·ist·oj, kaj tiam far·iĝ·is
          grand·a revoluci¹·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.49 2024/01/25 09:24:52 ]
     __________________________________________________________________