vidu ankaŭ la klarigojn
hieraŭ

hieraŭ

   (adverb·o)

          En la ĵus antaŭ·a {tag·o} , unu tag·on antaŭ la nun·a: hieraŭ est·is
          vendred·o, kaj post·morgaŭ est·os lund·o ; hieraŭ je la sep·a hor·o la
          febr·o li·n for·las·is ; hieraŭ vesper·e ili est·is ankoraŭ tiel
          bel·aj, kaj nun ĉiu·j flor·oj pend·as sek·iĝ·int·aj ! hieraŭ nokt·e ni
          pas·ig·is tre zorg·o-plen·ajn hor·ojn . {hodiaŭ} {morgaŭ}

hieraŭ·a

          Okaz·int·a hieraŭ: li·a hieraŭ·a parol·o est·is tre bel·a ; la vesper·o
          pas·is kiel la hieraŭ·a ; ne bedaŭr·u hieraŭ·an (pas·int·an tag·on 
          temp·on), ne atend·u morgaŭ·an, ne for·las·u hodiaŭ·an . {hodiaŭ·a} ,
          {morgaŭ·a}

hieraŭ·o

          {Antaŭ·tag·o, antaŭ·a tag·o} vi demand·as, kia est·as mi·a opini·o
          rilat·e al la hieraŭ·o? la simpl·a! ĝi dev·is okaz·i ; la hieraŭ·o
          est·is re·konstru·iĝ·ant·a el mal·grand·aj pec·et·oj, sed mal·trankvil·o ne
          for·las·is la direktor¹·on ; kio ali·a est·as la viv·o, ol diferenc·o
          inter la hieraŭ·o kaj hodiaŭ·o, kiam oni atend·as io·n de la morgaŭ·o
          . {morgaŭ·o}

antaŭ·hieraŭ

          Du tag·ojn antaŭ la nun·a: mi komenc·is labor·i antaŭ·hieraŭ ; mal·e
          de la hieraŭ·aj kaj antaŭ·hieraŭ·aj kutim·oj, la dom·o est·is ĉie
          lum·ig·at·a ; dum la antaŭ·hieraŭ·a fulm·o-tondr·o tondr·o de·romp·is
          angul·aĵ·on de la templ¹·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.42 2023/11/15 17:08:00 ]
     __________________________________________________________________