vidu ankaŭ la klarigojn
honest·/·a

honest·a

   1.
          {Ver·em·a} , mal·mensog·em·a: „mi send·os al la teks·ist·oj mi·an
          mal·jun·an honest·an ministr¹·on!“ pens·is la reĝ·o ; se li est·as hom·o
          honest·a kaj ne vol·as konsci·e mensog·i, li konfes·os, ke li erar·is
          ; kaj en tiu ĉi sam·a manier·o esprim·is si·n pri la lingv·o
          Esperant·o ĉiu·j tiu·j sen·antaŭ·juĝ·aj kaj honest·aj hom·oj, kiu·j,
          anstataŭ filozof¹·ad·i pri ĝi blind·e, pren·is sur si·n la mal·grand·an
          labor·on efektiv·e kon·at·iĝ·i kun ĝi ; dir·u mal·kaŝ·e, kiel amik·o al
          amik·o kaj honest·e, kiel blind·ul·o al blind·ul·o . {sincer·a} ,
          {kred·ind·a} {mensog·em·a}

   2.
          Mal·tromp·em·a, ne mis·prezent·a, {fid·ind·a} , {lojal¹·a} , {konscienc·a}
          : honest·a raport·o, artikol·o (kiu ne mis·prezent·as la afer·on);
          [ili] pen·ant·e de·klin·i ni·n de ni·a voj·o, hav·as la plej bon·an kaj
          plej honest·an intenc·on ; kamarad·o, dum milit·o ne grav·as honest·a
          lud·o ; la sol·a honest·a respond·o est·as, ke ambaŭ lingv·oj por tio
          ne neces·as .

        a)
                Lojal¹·a, fidel·a en {matrimoni⁽⁺⁾·o} : [ĉu] tia est·as la kondut·o
                de honest·a edz·o ? ĉar la person·o pri kiu mi parol·as est·as
                rajt·a edz·in·o tre honest·a, jam patr·in·o de unu knab·o kaj de
                unu knab·in·o, ŝi hav·is neniu·n profit·on en tromp·o al si·aj
                famili·an·oj .

        b)
                Sever·e respekt·ant·a fremd·an propr·um·aĵ·on; ne tromp·em·a; tiel·e
                akir·it·a: honest·a komerc·ist·o; honest·aj est·is la ge·edz·oj,
                ili ne tromp·is la lantern·on  je unu gut·o ; Mart·a […] tiu
                energi·a labor·ul·in·o, kiu kun ŝvit·o sur la vizaĝ·o kaj kun
                dolor·o en la kor·o sur ĉiu·j voj·oj de la ter·o serĉ·ad·is
                honest·an pec·on da pan·o […]

          {tromp·a} , {korupt³·it·a}

   3.
          {Dign³·a^1} , {honor·ind·a} , {bon+mor·a} , {virt·a} : unu foj·on ŝtel·is
          pom·on kaj perd·is por ĉiam {honest·an nom·on} ; tiu, kiu viv·as
          honest·e, ag·as just·e ; la fripon·a port·ist·o de ŝi·a kofr¹·o konduk·is
          ŝi·n ne en honest·an hotel·on, sed en mal·ĉast·an vir·in·ej·on .

        a)
                {Virt·a} , {ĉast·a} : „mi est·as honest·a knab·in·o,“ dir·is al
                li  .

                Rim.: Ĉi tiu signif·o iom seks·ism·e kaj arkaik³·e est·as
                aplik³·at·a nur al in·oj. Oni ne konfuz·u ĝi·n kun la „
                {honest·a^2.a} edz(in)o“, kiu alud·as fidel·an observ·ad·on de
                ge·edz·aj rilat·oj (kaj ne kompar·ebl·as kunhonest·a
                knab·in·o“). Koleg·o propon·is por tiu signif·o la ekzempl·ojn
                honest·aj blu·aj okul·oj (de knab·o) ; vizaĝ·o pens·em·a, honest·a
                kaj mild²·a (de libr·ist·o) , tamen mi dub·as ke ili rilat·as al
                ĉast·ec·o.

          {brav·a}

   Rim.: La signif·oj {honest·a^1} kaj {honest·a^2} est·as koher⁹·aj kaj ĉef·aj
   en Esperant·o; la divers·aj signif·oj de {honest·a^3} grand+part·e est·as
   mal·koher⁹·aj atavism²·oj hered·it·aj el naci·aj lingv·oj.

honest·o, honest·ec·o

          La ec·o  stat·o est·i honest·a: loĝ·u sur la ter·o kaj konserv·u
          honest·ec·on ; ili est·as fortik·aj por etern·e, far·it·aj per ver·o kaj
          honest·o .

honest·aĵ·o

   1.
          Far·o honest·a.

   2.
          {Ver·o} : ili mal·am·as tiu·n, kiu admon·as ili·n en la pord·eg·o, kaj
          ili abomen·as tiu·n, kiu parol·as honest·aĵ·on .

honest·ul·o

          Hom·o honest·a: ne kred·as fripon·o, ke honest·ul·oj ekzist·as; [li]
          donac·os du mil piastr²·ojn al honest·ul·o, kiu konsent·os vojaĝ·i kun
          li ; se la honest·ul·o unu foj·on est·as el·pel·it·a el la nest·o, tiam
          la diabl·o far·iĝ·as li·a mastr·o ; ĉu ne? vi est·as honest·ul·o kaj
          ankaŭ mi est·as sincer·a .

mal·honest·a

   1.
          La mal·o de {honest·a^2.b} : la ge·frat·oj ebl·e kun·labor·as en iu
          mal·honest·a ag·ad·o ; per la mult·o de vi·aj mal·bon~ag·oj kaj per vi·a
          mal·honest·a komerc·ad·o vi mal·honor·is vi·an sankt·ej·on ; mal·honest·a
          pan·o (mal·honest·e akir·it·a) est·as bon+gust·a por hom·o, sed li·a buŝ·o
          post·e est·os plen·a de ŝton·et·oj . {tromp·a} , {fraŭd⁽⁺⁾·a} ,
          {korupt³·it·a}

   2.
          La mal·o de {honest·a^2.a} : Vir·in·o mal·honest·a kaj perfid·a! .
          {mal·fidel·a}

mal·honest·o, mal·honest·ec·o

          La ec·o  stat·o est·i mal·honest·a, tromp·a, perfid·a: vi loĝ·as mez·e
          de mal·honest·ec·o .

mal·honest·aĵ·o

   1.
          Mal·ver·o, tromp·o, mis·prezent·o: de la profet·oj ĝis la pastr·oj ĉiu·j
          far·as mal·honest·aĵ·on, Kaj la vund·ojn de mi·a popol·o ili kurac·as
          per facil+anim·ig·o, dir·ant·e, ke ĉio est·as en bon·a stat·o, kvankam
          ne est·as bon·a stat·o .

   2.
          Mal·bon·o, ag·o kontraŭ·moral¹·a: oni fid·as vant·aĵ·on kaj parol·as
          mal·ver·on, graved·iĝ·as per mal·honest·aĵ·o kaj nask·as krim·on .

   [artikol-versi⁹·o: 1.47 2023/12/08 06:32:29 ]
     __________________________________________________________________