vidu ankaŭ la klarigojn
huf·/·o

huf·o

          Unu el la ung·oj de divers·aj mam·ul·oj kiu·j form·as larĝ·an pied-baz¹·on
           la tut·a pied-baz¹·o: huf·o de bov·o, pork·o, kapr·o; frap·is la huf·oj
          de ĉeval·oj ; ĉiu·n brut·on kiu hav·as dis·fend·it·ajn huf·ojn kaj kiu
          re·maĉ·as maĉ·it·aĵ·on vi pov·as manĝ·i .

huf·ul·o

          Best·o kun huf+hav·aj pied·oj: huf·ul·oj kolekt·iĝ·as sur riĉ·aj paŝt·ej·oj
          .

huf·um·o

          {Huf-ofer·o} : la bru·o de la ĉeval·aj huf·um·oj ; la ĉeval·o ricev·is
          or·ajn huf·um·ojn po unu sur ĉiu pied·o ; [li] elig[is] el sub la
          kusen·o ne·grand·an or·an huf·um·on inkrust⁽⁺⁾·it·an je diamant·oj .

du+huf·a

          Se parol·i pri par+huf·ul·o, hav·ant·a du huf·ojn en ĉiu pied·o 
          hav·ant·a dis·fend·it·ajn huf·ojn: pork·oj, ŝaf·oj, kaj mal·sovaĝ·aj bov·oj
          est·as du+huf·aj.

ne·par+huf·ul·o

          Iu el {ne·par+huf·ul·oj} .

ne·par+huf·ul·oj

          {Ord·o} () de {mam·ul·oj} kun ne·par·a nombr·o da huf·oj en ĉiu pied·o:
          {ĉeval·o} , {azen·o} , {zebr·o} , {rinocer·o} kaj {tapir⁹·o} est·as
          ne·par+huf·ul·oj.

par+huf·ul·o

          Iu el {par+huf·ul·oj} .

par+huf·ul·oj

          {Ord·o} () de {mam·ul·oj} kun par·a nombr·o da huf·oj en ĉiu pied·o:
          alpak⁽⁺⁾·oj […] parenc·as al ali·aj par+huf·ul·oj kiel {lam·o} , gvanak⁽⁺⁾·o
          kaj vi~kun·o ; {pork·o} , {kamel·o} , {hipopotam¹·o} , {cerv·o} ,
          {ĝiraf·o} , kaj {bov·o} est·as par+huf·ul·oj.

unu+huf·ul·oj

          {ekved⁽⁺⁾·oj}

   [artikol-versi⁹·o: 1.43 2023/11/15 17:08:02 ]
     __________________________________________________________________