vidu ankaŭ la klarigojn
iam

iam

   Adverb·o, signif·ant·a:

   1.
          en ia tut·e ne difin·it·a temp·o: ni, esperant·ist·oj, dev·as labor·i
          pli energi·e ol iam (iam ajn) ; se mi vi·n iam port·is en la kor·o,
          viv·u; el ĉiu·j, kiu·j iam mi·n ĉirkaŭ·is, vi est·as la plej brav·a;
          tiu·n sinjor·on mi vid·is iam ajn; iam kaj iam (de temp·o al temp·o).

   2.
          En ia pas·int·a temp·o: iam ni hav·is reĝ·on; iam ni est·is amik·oj,
          sed li·a kondut·o fremd·ig·is li·n al mi.

   3.
          En ia ven·ont·a temp·o: kio viv·as, neces·e dev·as iam mort·i; mi ne
          pov·as esper·i, ke li iam sukces·os; ating·u mi·n mort·o, se iam  la
          ombr·o de sopir·o pov·os mi·n tir·i al ali·a vir·o; iam post·e ven·os la
          venk·o; iam mi far·os ĝi·n, sed mi ne sci·as kiam.

   Rim. 1: Kiam en la propozici²·o est·as jam ia ne·a vort·o, _iam_, laŭ la
   12-a regul·o de la gramatik·o, anstataŭ·as _neniam_, sed gard·as ties
   senc·on: li al neniu help·is iam; neniu iam io·n aŭd·is pri la najtingal·o ;
   mi ek·brul·ig·os por li funebr·an torĉ·on, kiu·n ankoraŭ neniu reĝ·o hav·is
   iam.
   Rim. 2: Ĉar _iam_ hav·as egal·e est·int·an kaj est·ont·an senc·on, tiu adverb·o
   pov·as en kelk·aj okaz·oj est·i dub·a+senc·a. Por for·ig·i tiu·n konfuz·on, oni
   pov·as, laŭ la okaz·o, al·don·i al _iam_ la adverb·ojn _antaŭ·e_  _post·e_.
   Tamen en plej mult·aj okaz·oj la temp·o de la verb·o sufiĉ·as por for·ig·i
   ĉia·n dub·on.

iam·a

          Iam est·int·a: iam·a oficir·o (eks·oficir·o); iam·aj best·oj, de long·e
          mal·aper·int·aj.

          Rim.: Kvankam _iam·a_ pov·as teori·e hav·i ankaŭ la senc·on _iam
          est·ont·e_, ĝi tamen est·as, pro praktik·a oportun·ec·o, efektiv·e
          uz·at·a nur parol·ant·e pri pas·int·ec·o.

kelkiam

          Kelk {foj·e} , {okaz·e} , {de temp·o al temp·o} : kelkiam re·aper·is
          la et·a rid·et·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.106 2023/12/12 19:24:43 ]
     __________________________________________________________________