vidu ankaŭ la klarigojn
indulg·/·i

indulg·i

   (x)

   1.
          Mal·sever·e trakt·i ies kulp·on  pek·on, est·i pardon·em·a kontraŭ iu
          erar·int·a: indulg·i pek·int·an fil·on; indulg·i al, kontraŭ iu;
          indulg·i kulp·on, pri kulp·o; indulg·u li·n pro li·a pent·o; fort·a
          koler·o dev·as est·i pun·at·a, ĉar se vi ĝi·n indulg·os, ĝi far·iĝ·os
          ankoraŭ pli grand·a; est·i indulg·at·a. {kompat·i} , {pardon·i} .

   2.
          Mild²·e ag·i kontraŭ iu, ne ofend·i, montr·i konsider·on al, domaĝ·i:
          oni dev·as indulg·i la orel·ojn de la infan·oj; la kalumni·o indulg·os
          ebl·e vi·an pur·an nom·on; li ne indulg·as vi·an rang·on nek ofic·on;
          indulg·i venk·it·an mal·amik·on; la kriz·o indulg·is ni·an land·on.

indulg·o

   1.
          Mal·sever·ec·o, pardon·em·o: pet·i indulg·on; merit·i indulg·on de iu.

   2.
          Respekt·a konsider·o, moder·ec·o kontraŭ iu  io: hav·i indulg·on
          kontraŭ mal·san·ul·o; oni dev·as lern·ig·i la infan·ojn montr·i indulg·on
          al la mal·jun·ul·oj.

indulg·em·a

          Inklin·a al indulg·o.

sen·indulg·a

   1.
          Sever·a, ne pardon·em·a. {fer·a} , {kruel·a} , {rigid·a} ,
          {sen·kompat·a} .

   2.
          Sen·respekt·a, sen·konsider·a. {krud·a} , {mal·ĝentil·a} .

   [artikol-versi⁹·o: 1.27 2023/11/19 10:22:12 ]
     __________________________________________________________________