vidu ankaŭ la klarigojn
intens⁴·/·a

intens⁴·a

   1.
          Plen·um·at·a  funkci¹·ant·a energi·e, vigl·e, fort·o-streĉ·e: intens⁴·a
          labor·o, terapi¹·o, trafik⁴·o; la instru·ist·in·o, sam·e kiel ŝi·aj
          lern·ant·oj, est·is post kvart+ag·a intens⁴·a instru·ad·o tre lac·a .
          {fort·a^2} , {ag·em·a} , {vigl·a^3} , {viv·a^2}

   2.
          Klar·e, fort·e sent·at·a: intens⁴·a lum·o, kolor·o, mal·varm·o, son·o,
          emoci³·o; ĝust·e ĉar ni trov·as Esperant·on io mir·ind·a, mirakl¹·a,
          riĉ·ig·a por la anim·o kaj la kor·o ... ĝust·e pro tio ŝpruc·as en ni
          intens⁴·a dezir·o dis·kon·ig·i ĝi·n, kiel trezor·on . {klar·a} , {bril·a}
          , {dens·a} , {fort·a^2}

   3.
          Rezult²·ig·ant·a grand·an {rendiment⁽⁺⁾·on} , {efik·a} : intens⁴·a
          ter-kultur¹·ad·o.

intens⁴·ec·o

          Alt·a grad·o de aktiv·ec·o: intens⁴·ec·o de varm·o, lum·o; elektr¹·a
          intens⁴·ec·o; la intens⁴·ec·o de la febr·o mal·alt·iĝ·is.

intens⁴·ig·i

          Pli·ig·i la aktiv·ec·on; pli·fort·ig·i la efik·on: est·as neces·e
          intens⁴·ig·i la labor·on por fin·i la konstru·on en la difin·it·a
          temp-lim·o; intens⁴·ig·i la lum·on, la elektr¹·an flu·on, la propagand¹·on,
          la protest¹·ojn. {akcel·i} , {insist¹·i} .

   [artikol-versi⁹·o: 1.24 2023/11/19 10:22:13 ]
     __________________________________________________________________