vidu ankaŭ la klarigojn
jo

jo

          Nom·o de la dek+tri·a liter·o de la Esperant·a alfabet·o: nom·oj de la
          liter·oj: […] fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo […] ; mi kon·is kelk·ajn
          liter·ojn, sed form·i vort·ojn el ili, est·is al mi tut·e ne·ebl·e, ĉar
          eljo–a–moŝi far·isjam“, eljo–e–soŝi form·isjes“, elho–a–ro–o–joŝi far·ishar·oj“, kaj ĉio tio ŝajn·is al mi tre
          strang·a ; uz·at·a i.a. kiel:

        a)
                (maj.) simbol¹·o de ĵul⁽⁺⁾·o: 1 J = 1 VAs;

        b)
                (mi·n.) mal·long·ig·o de jar·o: la 3-a de Maj·o, 1791 j ;

          Rim.: La du·on-vokal·oj „j“ kaj „ {ŭ} “ est·as laŭ la el·parol·a
          manier·o vokal·oj: ili est·as far·at·aj sen bar·o de la aer-flu·o. Sed
          ili rol¹·as en la lingv·o kiel konsonant·oj. Ili est·as ĉiam
          mal·long·aj, kaj neniam pov·as ricev·i akcent·on. Du·on-vokal·o ĉiam
          aper·as kun·e kun ver·a vokal·o, kaj si·n apog·as al tiu vokal·o en la
          el·parol·o .

   {-j (fin·aĵ·o)}

   [artikol-versi⁹·o: 1.18 2023/08/31 18:25:28 ]
     __________________________________________________________________