vidu ankaŭ la klarigojn
jes

jes

   1.
          Interjekci·o uz·at·a por esprim·i konsent·on, aprob·on, permes·on pri
          la tut·o da demand·o: ĉu vi ven·os? ― jes, mi ven·os; ĉu mi pov·as
          el·ir·i? ― jes; vi·a parol·o est·u: jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio
          est·as el mal·bon·o ; ĉiu·j est·is jes+opini·aj pri tio .

          Rim.: Sekv·e, ankaŭ esprim·ant·e konsent·on pri la tut·o da negativ²·a
          demand·o, est·as logik¹·a uz·ijeslaŭ la kutim·o de la lingv·oj
          orient·aj (rus·a, ĉin⁹·a, japan⁹·a): ĉu ŝi ne edz·in·iĝ·is? demand·is
          Mart·ajes, iel·e tiel far·iĝ·is, ke, kvankam ŝi est·is bon·e
          eduk·it·a kaj bel·a, ŝi ne edz·in·iĝ·is ; ĉu mi ne kun·est·as kun vi?
          dir·is Ajn·a kaj post·e rid·et·is kvazaŭ iom surpriz·it·ejes, vi
          prav·as, dum kelk·aj semajn·oj mi renkont·is vi·n nur okaz·e kaj en la
          kun·ven·oj . Tamen praktik·e laŭ la kutim·o de la lingv·oj okcident·ajjesen tia·j okaz·oj oft·e rilat·as sol·e al la verb·o (kaj sekv·e
          esprim·as neg⁽⁺⁾·on de la tut·o).

   2.
          Modal⁽⁺⁾·a vort·et·o uz·at·a por emfaz³·i asert¹·on de la fraz¹·o: proksim·a
          est·as la tag·o, jes, proksim·a est·as la tag·o de la Etern·ul·o ; „sed
          la flor·oj ja ne pov·o-sci·as danc·i!“ dir·is la mal·grand·a Id⁽⁺⁾·a ― „ho
          jes!“ dir·is la student·o, „[…] ili gaj·e danc·as, preskaŭ ĉiu·n
          nokt·on ili hav·as bal·on“ ; jes, jes, est·is efektiv·e tiel! ; ke
          tia·n karakter·on la lingv·o jes hav·as, tio·n oni ne pov·as serioz·e
          ne·i ; en·e kuŝ·is bon·e en·pak·it·a griz·a tajp⁸·il·o, simpl·a kaj ĉiu+tag·a,
          ĝi jes sur·hav·is la nom·onValent⁽⁺⁾+in·a“ ; ci ne kompren·is, jes, ne
          kompren·is! .

          Rim.: Ĉi tia·n uz·on PIV kaj PAG mal·rekomend·as, supoz·ant·e ketio
          ebl·e de·ven·as el konfuz·o inter la german·a _ja_ kaj ni·a jes“ ;
          efektiv·e, tia konfuz·o ja okaz·isen tio ke la signif·ojn de la
          esperant·a {ja} la  -  -aj⁽⁺⁾ aŭtor·oj konfuz·is kunjes“.
          En la real¹·a uz·o ekzist·as diferenc·o inter la konced⁸·a-kontrast¹·ig·a
          mi ja dir·is... (tamen...) unu+flank·e, kaj la sen·rezerv·e cert·ig·a
          mi jes dir·is... (ne pri·dub·u tio·n), ali+flank·e.

jes·a

          Konsent·ant·a, aprob·ant·a, permes·ant·a: ĉu li don·is al vi jes·an
          respond·on  ne·an? ; li sid·iĝ·is de·nov·e kaj jes·e balanc·is la
          kap·on .

jes·i

   (x)

          Dir·i jes, respond·i jes: jes·i demand·on; jes, sinjor·in·o, respond·is
          la administr·ant·o per ton·o jes·ant·a kaj sam+temp·e demand·a ; ŝajn·is
          al ŝi, ke la ond·oj mister·e jes·as al ŝi ; la mort·int·in·o klin·is
          si·an kap·on jes·ant·e kaj met·is la man·on sur la brust·on .

jes·o

          Ag·o jes·i: li kap-balanc·is si·an jes·on ;  balanc·is kaj
          turn·is la kap·on, kio pov·is sam·e bon·e signif·i jes·on  ne·on .

jes·ig·i

   (tr)

          {Konfirm·i} : li jes·ig·is al mi si·an al·ven·on ; li tut·ajn tag·ojn
          sid·as super [la map⁸·oj] kaj kun ĝoj·o trov·as en ili jes·ig·on de
          li·aj teori·aj supoz·oj ; ŝi·a bon·eg·ec·o est·as nur jes·ig·o de la
          mal·nov·a sentenc·o, ke la virt·o si·n mem rekompenc·as ; kamarad·oj,
          li mensog·as [...], inĝenier·o  jes·ig·os tio·n, ĉu ne? .
          {cert·ig·i} , {asert¹·i} .

jes·ul·o

          Hom·o kiu jes·as, aprob·as:

        a)
                Aprob·ant·o, favor·a voĉ-don·ant·o: bombard¹·is jes·ul·oj kaj ne·ul·oj
                unu la ali·an per ver·oj, du·on-ver·oj, kred·oj, esper·oj,
                mensog·oj kaj ali·aj propagand¹·il·oj ; mi ne ĝoj·as pro la
                rezult²·o de la referendum⁽⁺⁾·o kaj  kaz·e de venk·o de la
                jes·ul·oj mi ne ĝoj·us .

        b)
                Hom·o, kiu tro facil·e jes·as kaj akcept·as sen·kritik·e: iam·a
                ĝeneral¹·a sekretari·o de la asoci¹·o […] dir·is pli post·e, ke
                la Estr·ar·o konsist·as el jes·ul·oj .

          {ne·ul·o}

mal·jes·i

          {Ne·i^1} , rifuz·i, mal·aprob·i: tri·on·o de la Komitat·o mal·jes·is .

kap-jes·i

   (ntr)

          Sign·i si·an jes·ad·on per mov·o de la kap·o, oft·e per klin·o de ĝi
          mal·supr·en kaj supr·en: al mi·a demand·o, li kap-jes·is ; la en·ven·int·o
          [...] demand·is: „Ĉu vi permes·as, ke mi sid·iĝ·u?“, kaj ricev·int·e
          kap-jes·on li okup·is la brak-seĝ·on .

jes ja

   (ek·kri·o)

   1.
          Emfaz³·a konfirm·o: do, ĉu ja kriz·o? jes ja ; almenaŭ ili las·is al
          ŝi akv·on, varm·aĉ·an akv·on, jes ja, apenaŭ trink·ebl·an ; ni re·kon·u
          la teror⁽⁺⁾·ist·ojn kia·j ili est·as: murd⁴·em·aj, mal·hom·aj, kaj, jes ja,
          oft·e mem sufiĉ·e riĉ·aj . {cert·e} , {kompren·ebl·e} .

   2.
          Mal·konfirm·a respond·o al negativ²·a demand·o  dir·aĵ·o: ĉu vi ne
          vol·as trink·i la mal·varm·an kaf·on? ― jes ja! (= jes, mi ja vol·as
          trink·i ĝi·n) ; vi tut·e ne est·isjes ja! mi ja tamen est·is! .
          {tamen} , {mal·e} .

          Rim.: PMEG pri respond·oj al negativ²·aj demand·oj: „kelk·aj uz·astamen!‘ anstataŭjes ja!‘; eventual¹·esed jes!‘ pov·as est·i
          pli·a ebl·o.“ La sam·a paĝ·o menci³·asmal·e!‘ kiel ebl·an
          alternativ²·on.

   [artikol-versi⁹·o: 1.129 2023/12/03 07:09:18 ]
     __________________________________________________________________