vidu ankaŭ la klarigojn
jug·/·o

jug·o

   1.
          Transvers⁽⁺⁾·a lign·a pec·o, kiu·n oni lig·as ĉe la korn·oj  sur la
          kol·o de bov·oj, por ili·n {jung·i} : pren·u bov·id·in·on, per kiu oni
          ne labor·is kaj kiu ne port·is jug·on ; mi aĉet·is kvin jug·ojn da
          bov·oj (kvin {jung·it·ar·o} j po du), kaj mi ir·as, por ili·n prov·i .
          {vekt·o^3}

   2.
          {Are⁹·o} plug·ebl·a dum unu tag·o de jung·it·a bov·o (33 - 58 ar·oj).
          {akre⁽⁺⁾·o}

   3.
          Transvers⁽⁺⁾·a {lanc¹·o} , lig·it·a al du ali·aj fiks¹·it·aj en la ter·o, sub
          kiu la antikv·aj Rom⁽⁺⁾·an·oj dev·ig·is la venk·it·ojn tra·pas·i.

   4.
          {Sklav·ec·o} , {servut·o} , trud·o de ia ajn aŭtoritat·o: li met·os
          fer·an jug·on sur vi·an kol·on, ĝis li eksterm·os vi·n ; vi·a patr·o tro
          pez·ig·is ni·an jug·on ; Mi el·ir·ig·os vi·n el sub la jug·o de Egipt⁽⁺⁾·uj·o,
          kaj Mi liber·ig·os vi·n el ili·a sklav·ec·o ; vi de·ĵet·os li·an jug·on de
          vi·a kol·o ; ne re·implik·iĝ·u en jug·on de sklav·ec·o ; [li] hav·is
          pret·an plan·on, kiel sur·met·i al ili jug·on ; mi·a venĝ·o dev·as fast·i
          kaj kurb·iĝ·i sub la jug·on de la despot¹·ism·o ; la alianc⁽⁺⁾·a invad³·o en
          Franci⁽⁺⁾·on […] liber·ig·is Eŭrop·on de sub nazi⁽⁺⁾·a jug·o ; kiu komenc·as
          juĝ·on, ir·as sub jug·on ; jug·o propr·a+vol·a ne est·as mal·mol·a .
          {mal·liber·a} , {katen·o} , {karcer¹·o} , {tiran¹·ec·o} , {despot¹·ec·o} ,
          {prem·i} .

jug·i

   (tr)

   1.
          Jung·i per jug·o.

   2.
          Sklav·ig·i, {sub·prem·i} : ili est·as plej kompetent·e mal·just·aj kiam
          ili pov·as jug·i civit³·ojn kaj popol·ojn ; neniam la frenez·o tiel
          jug·is la saĝ·on, ke en ĝi ne rest·u gut·o da konsider·o ; mal·ben·it·a
          dorm·em·ec·o ĝis nun katen·is mi·ajn fort·ojn, bar·is kaj jug·is mi·ajn
          intenc·ojn . {brid·i^3}

sub·jug·ig·i

          {Jug·i^2} : sub·jug·ig·o de vir·in·oj ; [ili] milit-ir·as kontraŭ la
          ali·aj popol·oj por sub·jug·ig·i ili·n kaj mizer·ig·i ili·n al la cel·o de
          la nivel·a diferenc·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.37 2023/12/03 07:09:18 ]
     __________________________________________________________________