vidu ankaŭ la klarigojn
kaleŝ·/·o

kaleŝ·o

          {Vetur·il·o} por person·oj, ĝeneral¹·e kvar+rad·a kaj kovr·it·a, mov·at·a
          de tir-best·oj: kun bru·o oni mal·ferm·is la pord·eg·on, kaj la kaleŝ·o
          en·vetur·is en la kort·on ; kvar+ĉeval·a kaleŝ·o ; oni sid·ig·is la
          soldat·on en la kaleŝ·o de la reĝ·o ; la reĝ·o vol·is, ke li en·ir·u en
          la reĝ·an kaleŝ·on por daŭr·ig·i la promen·ad·on ; pluv-ombrel·oj,
          baston·oj kaj ĉapel·oj balanc·iĝ·ad·is en la ret·o supr·e ĉe la plafon·o
          de la kaleŝ·o ; la grand·a poŝt·a kaleŝ·o halt·is antaŭ la urb·a
          pord·eg·o, ĝi ven·ig·is en si dek~du person·ojn, pli ĝi ne pov·is
          en·pren·i ; kiel vi intenc·as, ĉu en vi·a kaleŝ·o  kun·e kun mi en
          droŝk⁽⁺⁾·o ? {droŝk⁽⁺⁾·o} , {faeton⁽⁺⁾·o} , {fiakr²·o} , {tarantas⁽⁺⁾·o} ,
          {tandem²·o^1.b}

kaleŝ·ist·o

   1.
          {Konduk·ant·o} de kaleŝ·o: la magazen·o est·is invad³·it·a [...] de la
          kaleŝ·ist·oj de la najbar·aj kastel·oj ; jen al·ven·is la kaleŝ·ist·o
          kaj sakr·is: „mi dezir·us la reĝ·on kaj la princ·id·in·on ĉe la
          ekzekut·ist·o! mi vol·is ir·i en gast·ej·on kaj foj·e trink·i kaj lud·i
          kart·ojn, sed jen mi promen·e vetur·ig·u ili·n ĉe la lag·o.“ .
          {koĉer⁽⁺⁾·o} {postilion⁽⁺⁾·o}

   2.
          Konstru·ist·o de kaleŝ·oj: [ŝi] ĉiu+semajn·e dev·ig·ad·is mi·an patr·on
          pag·i grand·eg·ajn kalkul·ojn de tajlor-in·oj, mebl·ist·oj, kaleŝ·ist·oj,
          or·aĵ·ist·oj .

du·on-kaleŝ·o

          Mal·long·a kaleŝ·o kun sid-lok·oj ordinar·e por nur du vetur·ant·oj:
          du·on-kaleŝ·o kaj griz·a ĉeval-par·o star·is antaŭ la pord·o de la
          kurac·ist·o .

   [artikol-versi⁹·o: 1.32 2023/12/02 21:20:04 ]
     __________________________________________________________________