vidu ankaŭ la klarigojn
kalik·/·o

kalik·o

   1.
          Origin¹·e, {glas·o} kun pied·o: la mal·grand·a kanaben²·o ankoraŭ ne
          hav·is glas·et·on por akv·o sed dev·is kontent·iĝ·i je mal·grand·a lign·a
          kalik·o ; Kaj li pren·is pan·on, kaj [...] don·is al ili, dir·ant·e:
          tio est·as mi·a korp·o, kiu est·as don·it·a por vi; [...] sam+manier·e
          ankaŭ la kalik·on post la vesper-manĝ·o, dir·ant·e: tiu kalik·o est·as
          la nov·a inter·lig·o en mi·a sang·o, kiu est·as el·verŝ·at·a por vi ;
          tri×dek da arĝent·aj pelv·oj, mil da tranĉ·il·oj, du×dek naŭ da or·aj
          kalik·oj, tri×dek da arĝent·aj du·obl·aj kalik·oj (la pied·o kaj la
          kav·o aspekt¹·as sam·e, tiel, ke oni pov·as uz·i la kalik·on ankaŭ
          renvers·e), kvar×cent dek da ali·aj vaz·oj ; plen~man·on da riz·o,
          te·ajn foli·ojn, porcelan·ajn kalik·ojn, ornam·it·ajn per pentr·aĵ·oj
          kaj dek-kelk·on da desegn·aĵ·oj far·it·aj sur paper·o per kolor·ig·il·oj
          kaj ĥin⁽⁺⁾·a ink·o .

   2.
          Sankt·a {vaz·o} , uz·at·a por konsekr⁴·o de la vin·o dum la
          {eŭĥaristi⁽⁺⁾·o} , konsist·ant·a el larĝ·a du·on+sfer¹·a, ordinar·e or·it·a,
          uj·o, kun long·a krur·o kaj larĝ·a pied·o: Kar·en genu+star·iĝ·is antaŭ
          la altar·o kaj al·met·is al la lip·oj la or·an kalik·on .

   3.
          Metafor¹·a esprim·o por la {sort·o} destin¹·it·a al la hom·oj: brul·a
          vent·o est·os kalik·o destin¹·it·a por ili ; lev·iĝ·u ho Jerusalem, vi,
          kiu trink·is el la man·o de la Etern·ul·o la kalik·on de Li·a koler·o ;
          kalik·o de terur·o kaj ruin·ig·o est·as la kalik·o de vi·a frat·in·o
          Samari⁽⁺⁾·o ; la iniciator⁽⁺⁾·oj de la Esperant·a afer·o ebl·e ne ĝis·viv·os
          ĝis tiu temp·o [...], sed pli  mal·pli fru·e por la mal·dolĉ·a
          kalik·o, kiu·n ili trink·as el la man·oj de la sam+temp·ul·oj la
          post·e·ul·oj konstru·os al ili monument·ojn kaj el·parol·ad·os ili·an
          nom·on kun la plej grand·a dank·o ; neniu pokal·o de la viv·o en·hav·as
          ekskluziv²·e nur vermut²·on, neniu bon·a hom·o pov·us regal·i hom·on nur
          per la mal·dolĉ·a kalik·o da sufer·oj, des pli tio·n ne pov·as far·i
          Di·o, la am·o mem .

   4.
          Kloŝ+form·a flor·o: lev·iĝ·is la anĝel·o kiel el kalik·o de lili·o ; la
          elf²·o tremp·is si·an mal·grand·an fingr·on en la kalik·o de blu·a viol·o
          ; la mal·grand·a Gerda ir·is al la ali·aj flor·oj [kaj] rigard·is en
          ili·an flor-kalik·on .

          Rim.: Ne konfuz·u kun la senc·o botanik¹·a.

   5.
          En {flor·o} la ekster·a cirkl⁸·o de flor-foli·oj, ordinar·e verd·aj: la
          dent·oj de la kalik·o est·as bon·e vid·ebl·aj kaj pli long·aj ol la
          petal⁹·oj .

krom·kalik·o

          {Involukr⁽⁺⁾·o} , kiu simil·as al ekster·a kalik·o ^5. {kalikl⁽⁺⁾·o}

kalik·a foli·o

          Ĉiu el la flor-foli·oj form·ant·aj la {kalik·on ^5} . {sepal⁽⁺⁾·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.35 2023/12/02 21:20:04 ]
     __________________________________________________________________