vidu ankaŭ la klarigojn
karas·/·o

karas·o

          Manĝ·ebl·a {fiŝ·o} viv·ant·a en mal·profund·aj lag·oj kaj lag·et·oj,
          parenc·a al pra·form·o de or-fiŝ·o; {genr⁹·o} el famili·o {ciprined⁽⁺⁾·oj}
          (): karas·o mord·ant·a la hok·on ; la plej impon¹·a trov·aĵ·o en unu
          naĝ-basen²·o est·is viv·ant·aj karas·oj ; jen la basen²·o, kiu en ŝi·a
          jun~aĝ·o est·is plen·a je karas·oj, kiu·jn neniu kuraĝ·is fiŝ·i .

   [artikol-versi⁹·o: 1.27 2023/12/03 08:00:23 ]
     __________________________________________________________________