vidu ankaŭ la klarigojn
karier³·/·o

karier³·o

          Profesi·o, okup·o, al kiu oni si·n dediĉ·as; ĉef·a cel·o de la ag·oj:
          la karier³·o de la art·oj, de la scienc·oj; la diplomati·a karier³·o;
          la karier³·o de la glor·o.

karier³·i

          Labor·i en sin⁸+sekv·aj okup·oj, labor-lok·oj, posten·oj: ankaŭ
          intelekt⁴·ul·o karier³·int·a, se li vol·as evit·i stumbl⁽⁺⁾·o-fal·eg·on, dev·as
          kon·i la arm·il·ojn kiu·jn hav·as en la man·oj tiu, kiu pret·iĝ·as por
          la soci³·a grimp³·o .

karier³·ism·o

          Kondut-manier·o, de ambici¹·ul·aĉ·o, kiu konstant·e kaj sen·skrupul²·e
          cel·as la pli+lev·iĝ·on kaj sukces·on en si·a karier³·o: egoism¹·o kaj
          karier³·ism·o.

karier³·ist·o

          Tia hom·o: for du+vizaĝ·ul·oj kaj karier³·ist·oj el ni·a mov·ad·o.

   [artikol-versi⁹·o: 1.26 2023/12/03 08:00:23 ]
     __________________________________________________________________