vidu ankaŭ la klarigojn
kastanjet⁴·/·o

kastanjet⁴·o

          Lign·a  ebur²·a {frap-instrument¹·o} el du ŝel·oj, kiu·jn oni al·lig·as
          al fingr·oj kaj son·ig·as per rapid·a inter·frap·ad·o: son·as kant·oj kaj
          kastanjet⁴·oj, jun·ul·oj kaj knab·in·oj sving·iĝ·as en danc·o sub la
          flor·ant·aj akaci¹·oj ; iom en la stil·o hispan·a, kiu, kiel oni
          dir·as, est·as stil·o liber·a kaj vigl·a kaj de la frap·ant·aj
          kastanjet⁴·oj ricev·as iom la karakter·on de rav·a improviz¹·ad·o ; ne
          silent·as gong⁽⁺⁾·oj kaj kastanjet⁴·oj, kaj la kant·oj, prefer·e
          kant·eg·oj, inund⁴·as la kvartal·ojn .

   [artikol-versi⁹·o: 1.20 2023/12/03 08:00:24 ]
     __________________________________________________________________