vidu ankaŭ la klarigojn
konsci·/·i

konsci·i

   (x)

   1.
          Sen·per·e {sci·i} si·an propr·an sent·ad·on  pens·on: ili konsci·os
          si·an mal·honor·on, kaj ĉiu·jn si·ajn perfid·ojn ; kiel viv·e oni pov·as
          sonĝ·i kaj sam+temp·e tamen konsci·i, ke tio est·as nur sonĝ·o ! nun
          ĝi sent·is kaj konsci·is […] la ŝarĝ·on de si·a mal·humil·ec·o ;
          konsci·ant·a si·an fort·ec·on li ĵet·is sur la paper·on tiu·n fask·on da
          lini·oj, el kiu aper·is la tut·aĵ·o ; {kon·i^3} , {sent·i^2}

   2.
          {Kompren·i} si·an propr·an stat·on en rilat·o al si·a ĉirkaŭ·aĵ·o;
          kompren·i la signif·on de si·aj sent·oj kaj ag·oj rilat·e al la
          cirkonstanc·oj: ŝi konsci·is […], kiu flug·is super ŝi·a kap·o kaj
          ombr·is ŝi·n per la flug·il·oj ; vi aparten·as al la person·oj, kiu·j
          ne pen·as konsci·i si·ajn propr·ajn ag·ojn ; mi konsci·as, ke ĉiu hom·o
          aparten·as al tiu  ali·a tradici¹·a religi·o […] nur tial, ke li en
          ĝi nask·iĝ·is ; li ŝajn·is nenia·mani¹·er·e konsci·i pri tio, kio okaz·as
          ĉirkaŭ li ; ni konsci·u bon·e la tut·an grav·ec·on de la hodiaŭ·a tag·o
          . {percept¹·i} , {rimark·i^1}

konsci·o

   1.
          {Kapabl·o} de la {mens³·o} sci·i si·ajn stat·ojn kaj ag·ojn: ŝi sven·is,
          ŝi perd·is la konsci·on ; [ŝi] de·nov·e ricev·is la konsci·on kaj
          rid·et·is al ĉiu·j ĉirkaŭ·star·ant·oj ; de la emoci³·o li preskaŭ perd·is
          la konsci·on ; la konsci·o kvazaŭ li·n for·las·is, li ek·sent·is
          glaci·an mal·varm·on kaj mal·ferm·is la okul·ojn . {introspekt⁽⁺⁾·o} ,
          {percept¹·o}

   2.
          {Kompren·o} de si·a propr·a stat·o en rilat·o al si·a ĉirkaŭ·aĵ·o;
          kompren·o de la signif·o de si·aj sent·oj kaj ag·oj rilat·e al la
          cirkonstanc·oj: bon·a konsci·o vi·n gvid·os, prudent·o vi·n gard·os ;
          per la leĝ·o ven·as konsci·o pri pek·o ; ĝi sci·is ja, ke […] ĝi ĉio·n
          pov·as aĉet·i, kaj tio don·as agrabl·an konsci·on ; ni ir·os en la
          tomb·on kun la konsci·o, ke ni·a afer·o ne mort·os ; for·ir·i re·turn·e
          kun konsci·o de si·a propr·a sen·kapabl·ec·o . {konscienc·o}

konsci·a

          Tia, ke oni konsci·as pri kio oni sent·as, pens·as, ag·as: ŝi, sur
          si·a mort·a lit·o, tut·e konsci·a, dank·is mi·n, antaŭ ol ŝi spir·is la
          last·an spir·on ;  ŝancel·iĝ·is […], sed hav·is preskaŭ
          konsci·ajn okul·ojn ; estr·o de l' arme¹·o dev·as est·i plen·e konsci·a ;
          la unu·a konsci·a pens·o, kiu aper·is en ŝi·a kap·o, formul¹·iĝ·is en la
          vort·oj: kiel feliĉ·aj ili est·as! ; ŝi ne hav·is jam sufiĉ·e da
          konsci·a pens·ad·o, ke ŝi pov·u kompren·i la mal·honor·ec·on de la tent·o
          ; li mem est·is konsci·a pri la strang·a sent·o, sed ne pov·is
          liber·iĝ·i de ĝi ; nenia konsci·a decid·o de la hom·a inteligent¹·ec·o
          tie ĉi hav·is ia·n fort·on ; hom·o honest·a […] ne vol·as konsci·e
          mensog·i ; sen·konsci·e vi ag·is, konsci·e vi pag·os.

konsci·iĝ·i

   (ntr)

          ·i konsci·a, klar·e {ek·kon·i} si·n mem, si·an stat·on, si·an
          situaci·on: kolekt·iĝ·u kaj konsci·iĝ·u, ho naci·o ne am·ind·a ; long·a
          temp·o pas·is antaŭ ol li tiom konsci·iĝ·is, ke li pov·is pren·i la
          man·on de Kristofor⁽⁺⁾·o kaj dank·i ; post la fin·it·a operaci¹·o li
          de·nov·e konsci·iĝ·iskaj ek·vid·is super si  n ; ĉio okaz·is
          tiel rapid·e kaj sen·konsider·e, ke li konsci·iĝ·is pri si·a far·o nur,
          kiam […] ili jam star·is sur la plank·o de la danc·ej·o ; ali·a part·o
          de mi rifuz·is konsci·iĝ·i pri la konsekvenc·oj de tiu mal·kovr·o, ĉar
          tio tuŝ·is la miks·ajn kaj konfuz·ajn sent·ojn, kiu·jn mi hav·is al li
          .

re·konsci·iĝ·i

          Re·akir·i la konsci·on: ili re·konsci·iĝ·os en la land·o, en kiu ili
          est·os kapt·it·aj ; ŝi perd·is la konsci·on kaj kiam ŝi vek·iĝ·is kaj
          re·konsci·iĝ·is, ŝi est·is sur bel·a herb·ej·o ; mal·varm·a pluv·o frap·is
          li·an vizaĝ·on […], tiel ke li fin·e de·nov·e re·konsci·iĝ·is ; nun li
          de·nov·e re·konsci·iĝ·is, ĉar en la flam·ec·o de la inter·parol·ad·o li
          est·is forges·int·a ĉio·n, kio antaŭ·e okaz·is ; inter la festen·ant·oj,
          kiu·j jam re·konsci·iĝ·is, komenc·iĝ·is murmur·o ; kiam mi
          re·konsci·iĝ·is, est·is jam tag·o .

sen·konsci·a

          Karakteriz¹·at·a per mank·o de konsci·o:  , du·on·e sen·konsci·a,
          el·kur·is ; li ŝajn·is kuŝ·i sen·konsci·a, li hav·is iom da ŝaŭm·o en la
          buŝ·o, li·aj okul·oj montr·is la blank·on ; la venen·o komenc·is efik·i
          kaj la knab·in·o fal·is sen·konsci·a ;  ĉiam sent·is
          sen·konsci·an, sed fort·an dezir·eg·on lev·i supr·en la kun·ig·it·ajn
          man·ojn kaj kun·prem·i per ili la kap·on, kiu flam·is kaj est·is tre
          pez·a ; sen·konsci·a imit·ad·o de la ekzist·ant·aj lingv·oj ; por pek·o
          sen·konsci·a pun·o nenia .

sen·konsci·iĝ·i

          Perd·i la konsci·on, ekzempl·e {sven·ant·e} : [ili] ŝancel·iĝ·as de
          drink·aĵ·o, sen·konsci·iĝ·as ; ŝi·a hak·a man-plat·o cel·is li·an nuk·on kaj
          ĝust·e traf·is, li sen·konsci·iĝ·is ; ek~de la unu·a hor·o li hav·is
          sven·ojn, post·e li tut·e sen·konsci·iĝ·is .

sub·konsci·o

          Part·o de la {mens³·o} , kiu ne est·as konsci·a: dum ŝi·a dorm·o ŝi·a
          sub·konsci·o bon·e deĵor·is por filtr·i kaj en·las·i nur tiu·jn bru·ojn,
          kiu·j rilat·as rekt·e al ŝi·a profesi·o ; ŝajn·as, ke vi·a sub·konsci·o
          vort·ig·is dub·ojn pri vi·a vir·ec·o ; li·a inspir·o ŝajn·as font·i el tiu
          plej profund·a part·o de la psik⁽⁺⁾·o, kie kun·iĝ·as la individu¹·a kaj la
          kolektiv³·a, tut~hom·ar·a sub·konsci·oj ; ie, en la sub·konsci·o de l’
          franc·oj, flagr³·as la ide·o, ke la spontan⁽⁺⁾·a vort·o, la infan·e
          kre·it·a, ne est·as la ĝust·a, ĉar ĝi son·as tro simpl·e . {instinkt¹·o}
          , {intuici⁽⁺⁾·o}

cel+konsci·a

          Cel·ant·a io·n difin·it·an kaj konsekvenc·e ag·ant·a por ĝi·n ating·i: li
          est·is kalkul·em·a kaj cel+konsci·a ; la firm·a, cel+konsci·a esprim·o de
          li·a vizaĝ·o ŝajn·is firm·iĝ·i ankoraŭ pli ;  lanĉ⁹·is la
          slogan⁽⁺⁾·onNi fos·u ni·an sulk·on!“ por instig·i al cel+konsci·a labor·o
          ; se ni […] est·us nur iom pli bon·e organiz¹·it·aj, kun·ord·ig·it·aj kaj
          cel+konsci·aj... kia·n task¹·on ni ne pov·us re·al·ig·i ?

du·on+konsci·a

          Hav·ant·a ne plen·an, nur nebul·an konsci·on: kvazaŭ li subit·e
          vek·iĝ·us el du·on+konsci·a stat·o, kaj nun pov·us ek·vid·i kaj observ·i
          mult·on, kio antaŭ·e ne ekzist·is al li ; moment·on li star·is kvazaŭ
          du·on+konsci·a, post·e li lev·is la okul·ojn kaj komenc·is rigard·i la
          publik·on ; al rigard·ant·oj, du·on+konsci·aj pro terur·o, ŝajn·is, ke
          la ord·o de tag·o kaj nokt·o est·as ankaŭ konfuz·it·a ; dum tiu tag·o
          kaj la tut·an nokt·on est·is en stat·o de pez·a du·on+konsci·a dorm·et·o ;
          art·ist·aj bluf⁹·ul·oj […] sci·as tiel lert·e melk·i du·on+konsci·ajn
          ŝtat·ajn kultur¹+ofic·ist·ojn . {hebet⁽⁺⁾·a} , {stupor⁽⁺⁾·a} {du·on+dorm·a} ,
          {somnol⁽⁺⁾·i}

mem·konsci·o

          {Konsci·o^2} : mem·kritik·o, sam·e kiel sin⁸-mok·ad·o, oft·e rezult²·as el
          klar·a mem·konsci·o ; baz¹·o de ĉiu sukces·o est·as la disciplin²·o, ord·o
          kaj mem·konsci·o ; ŝi·a kor·o konvulsi·e kun·prem·iĝ·is, bru·o aper·is en
          ŝi·a kap·o, sed tiu·n moment·on ŝi jam tra·viv·is, per fort·o de la
          vol·o ŝi re·kapt·is la for·glit·ant·an mem·konsci·on . {ident¹·ec·o^3} ,
          {introspekt⁽⁺⁾·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.34 2024/01/12 08:31:34 ]
     __________________________________________________________________