vidu ankaŭ la klarigojn
kontur·/·o

kontur·o

          {Lini·o} , kiu lim·ig·as ekster·e objekt·on: [li] far·as kontur·ojn per
          grifel·o, […] ĉirkaŭ·sign·as per cirkel·o, kaj far·as el ĝi bild¹·on ;
          ni vid·is klar·e la kontur·ojn de ĉiu·j mont·oj ; en mal·fort·aj
          kontur·oj nur montr·iĝ·is al li plat·a bord·o ; malgraŭ la for·est·o de
          la lun·o, est·is tiel lum·e, ke sur la fon⁵·o de la blank·a sabl·o oni
          pov·is vid·i la kontur·ojn de objekt·oj ; la man·o per firm·a mov·ad·o
          […] aper·ig·is sur la paper·o delikat·ajn, mal·long·ajn  re·tuŝ·it·ajn
          kontur·ojn ; la scienc·ul·oj rapid·e skiz·is per supr·aĵ·aj kontur·oj la
          histori·on ; la soci³·aj komplik¹·aĵ·oj kaj problem¹·oj aper·is antaŭ
          ŝi·aj okul·oj, konfuz·it·e, mal·klar·e, sed ili·aj inter·miks·it·aj
          kontur·oj […] tamen nenio·n al ŝi lern·ig·is . {siluet²·o} , {skiz·o}

kontur·i

   (tr)

          {Desegn·i} la kontur·on de: Leonard⁽⁺⁾·o  […] klar·e kontur·is
          la objekt·ojn sur si·aj pentr·aĵ·oj ; nigr·o kontur·is ŝi·ajn okul·ojn ;
          kun egal·a facil·ec·o li kontur·as la plej delikat·ajn sentiment⁽⁺⁾·ojn
          kaj la plej krud·ajn pasi·ojn ; moment·aj impres·oj, […] pens·oj,
          mal·preciz·aj, mal·net·e kontur·it·aj . {krokiz⁽⁺⁾·i} , {skiz·i}

kontur·iĝ·i

   (ntr)

   1.
          Ek·aper·i kontur·e, kiel sen·detal·a form·o: je tiu fon⁵·o, kvazaŭ
          kned·it·aj el argil·o kontur·iĝ·as la dom·oj ; li·a ombr·o, grand·a kaj
          nigr·a, kontur·iĝ·is apud li sur la mur·o .

   2.
          Ek·aper·i ne tut·e klar·e, nur laŭ general·a aspekt¹·o: la situaci·o en
          la komenc·o de la nov·a jar-mil·o kontur·iĝ·as kiel ver·ateokrati²·o“,
          nom·e absolut·a pov·o de la pap·o rilat·e la tut·an krist·an·ar·on ;
          streĉ·a situaci·o […] kontur·iĝ·as inter la du land·oj .

   [artikol-versi⁹·o: 1.27 2023/12/03 09:58:57 ]
     __________________________________________________________________