vidu ankaŭ la klarigojn
krut·/·a

krut·a

          Hav·ant·a dekliv·on preskaŭ vertikal·an; tre mal·facil·e supr·en
          ir-ebl·a: krut·a mont·o, insul·o, bord·o; sur krut·a ŝtup·ar·o li lev·is
          si·n al la tegment·o de la dom·o ; krut·aj tegment·oj ; la rempar·o
          krut·e mal·lev·iĝ·as ; jen ili star·is sur krut·a dekliv·o apud klar·a
          lag·o ; sur·ĉeval·e oni dev·as lev·iĝ·i laŭ krut·aj mont·aj voj·et·oj ;
          [je] la flank·o intern·a la ring·a mont·ar·o est·is tut·e krut·a kaj
          form·is grand·eg·an rond-val·on ; {abrupt²·a} , {dekliv·a}

krut·i

   (ntr)

          Star·i krut·e: la flank·o de la rok³·o rekt·e kaj subit·e krut·is
          mal·supr·en; ĉie akr·aj, pint·aj ŝton·eg·oj krut·is.

krut·aĵ·o

          krut·a part·o de lok·o, ekzempl·e de mar-bord·o: akv·o, fal·ant·a de
          krut·aĵ·o ; jen kur·is la tut·a greg⁶·o mal·supr·en de la krut·aĵ·o en la
          mar·on ; ili […] konduk·is li·n ĝis la krut·aĵ·o de la mont·et·o, […]
          por ĵet·i li·n mal·supr·en ; jen ŝton·o fal·as de krut·aĵ·o . {klif⁽⁺⁾·o}

inter·krut·ej·o

          Tre mal·larĝ·a ir·ej·o inter du krut·aĵ·oj de mont·o: mi renkont·is ŝi·n
          en […] la inter·krut·ej·o ; la Term⁽⁺⁾·o-pil⁵·oj est·as inter·krut·ej·o,
          mal·larĝ·a tra·pas·ej·o ĉe la land-lim·o . {ravin⁽⁺⁾·o}

   [artikol-versi⁹·o: 1.25 2023/12/13 12:45:04 ]
     __________________________________________________________________