vidu ankaŭ la klarigojn
kulp·/·a

kulp·a

   1.
          (iu) Intenc·e  konsci·e plen·um·int·a io·n riproĉ·ind·an  pun·ind·an:
          ŝi·a frat·in·o en ĉio est·as kulp·a ; ver·e ni est·as kulp·aj pro ni·a
          frat·o, ĉar ni vid·is la sufer·ad·on de li·a anim·o, […] sed ni ne
          aŭskult·is ; mi sci·as,  , ke mi mult·e est·as kulp·a antaŭ
          vi ; ŝi nun opini·is, ke la hom·oj est·as kulp·aj pri ŝi·a sen·lim·a
          mizer·o ; la pastr·o sci·iĝ·is pri la mal·aper·o de la seb·o kaj la
          ĉap·o [kaj] li tuj diven·is, kiu est·is kulp·a en tio ĉi ; [ili]
          est·as ja kulp·aj pri la krim·o ; kio·n (pri kio) ni est·as kulp·aj ?
          mi, per Di·o, ne est·as kulp·a, nek anim·e, nek korp·e ! je nenia
          perfid·o kontraŭ li mi far·as mi·n kulp·a . {krim·a^1} , {respons⁽⁺⁾·a}

   2.
          (io) {Kaŭz·ant·a} iu·n mal·bon·on, mal·feliĉ·on: la bird·et·oj en la
          arb·et·aĵ·oj tim·ig·it·e lev·iĝ·is en la aer·on! pri tio mi·a mal·bel·ec·o
          est·as kulp·a, pens·is la anas·id·o ; en tiu ĉimal·feliĉ·oest·os
          kulp·a ne la lingv·o inter·naci·a, sed la ali·iĝ·int·aj konvink·oj kaj
          opini·oj de la hom·oj .

kulp·i

   (x)

   1.
          (iu) Est·i kulp·a pri io riproĉ·ind·a  pun·ind·a: kio·n kulp·is
          kontraŭ vi la lacert·oj? – demand·is ŝi rid·ant·e ; vi kulp·as pri
          ŝi·a mort·o ! mi sci·as, mi kulp·as, mi far·is la erar·on, sed neniu
          sci·as, kiom kost·as al mi ĉi tiu erar·o ; ŝi abomen·as mi·n pro mi·a
          nigr·a haŭt·o, ĉu mi kulp·as la haŭt·on ? {krim·i} , {pek·i} ,
          {respons⁽⁺⁾·i} , {ŝuld·i}

   2.
          (io) {Kaŭz·i} io·n mal·bon·an, mal·feliĉ·an: verd+ir·e kulp·as en tio la
          sen·konsci·a lig·it·ec·o al la naci·a ge·patr·a lingv·o ; damn⁽⁺⁾·o al vi,
          kulp·as ne la orkestr¹·o sed vi·a furz⁹·a muzik·aĉ·o ! la tro·a fervor·o
          de la klub·an·oj […] kulp·is pri ar·o da […] serioz·aj disput·oj ;
          atend·u la toksologi⁽⁺⁾·an raport·on, jes, ver+ŝajn·e kulp·as tiu
          substanc²·o . {de·ven·i^3}

kulp·o

   1.
          Tio, pri kio oni est·as kulp·a: kia est·as mi·a kulp·o, kia est·as mi·a
          pek·o, ke vi persekut·as mi·n? ; pardon·i al la mal·amik·o li·an kulp·on
          ; konfes·i si·an kulp·on ; Krist·o [est·is] kruc·um·it·a pro la kulp·oj
          hom·aj ; ili·a tut·a kulp·o konsist·is nur en tio, ke [ili] al·paŝ·ad·is
          al la pri·juĝ·ad·o kun antaŭ·e jam pret·a konvink·o ; serv·ant·in·o: tio
          ĉi ja est·as ne mi·a kulp·o! tiu ĉi mal·pur·aĵ·o jam est·is ; tio
          okaz·is ne per ŝi·a kulp·o ; fraz¹·o […] ne klar·e kompren·ebl·a, […]
          est·as plej oft·e ne la kulp·o de la traduk·a lingv·o, sed la kulp·o
          de la aŭtor·o mem . vizaĝ·o sen kulp·o, sed kor·o de vulp·o ;
          sen·demand·a ek·protest¹·o est·as oft·e kulp~atest·o; de kiu la kulp·o,
          por tiu la pun·o (ĉiu dev·as pri·respond·i pri si·aj kulp·oj).
          {delikt⁽⁺⁾·o} , {krim·o} , {pek·o} , {ŝuld·o}

   2.
          La {kaŭz·o} de io mal·feliĉ·a  mal·bon·a: tiu ĉi mal·feliĉ·a ring·o
          est·as la kulp·o de ĉio, dir·is  ; ha, ŝi est·is la kulp·o, ke
          ili ne pov·is flug·i sufiĉ·e rapid·e ! kie est·as do la kulp·o, ke en
          Sovet⁽⁺⁾-uni⁹·o Esperant·o-mov·ad·o velk·is kaj mort·is ?

kulp·ig·i

   (tr)

          Rigard·i iu·n kiel kulp·an; deklar¹·i ies kulp·ec·on: kulp·ig·i ŝi·n pri
          mal·ŝpar·em·ec·o neniu pov·us ; li kulp·ig·is mi·n antaŭ vi kaj kaŭz·is
          al mi tia·n hont·on ! mi vol·as vid·i la kulp·ig·it·ajn pri la atak·o
          kontraŭ mi·a dom·o ; nun kiu·n prav·ig·i kaj kiu·n kulp·ig·i, mi cert·e
          kaj tut·e ne pov·us klar·ig·i ; oni mi·n kapt·is, juĝ·e kulp·ig·is mi·n,
          far·is al mi turment·an proces·on ; vi ne dev·as kulp·ig·i mi·n pro
          tio, ke mi ne plen·um·is vi·an dezir·on ; kiu tro si·n prav·ig·as, tiu
          mem si·n kulp·ig·as . {akuz³·i} {denunc·i} , {kalumni·i}

kulp·ul·o

          Tiu, kiu kulp·as  est·as kulp·ig·at·a: la kompat·ind·a lepor·o pov·is
          respond·i nenio·n kaj ĝi rest·is la kulp·ul·o ; oni  nom·is la
          kulp·ul·ojn ; lum·o far·iĝ·os, kulp·ul·o trov·iĝ·os ; pag·as ne riĉ·ul·o,
          pag·as kulp·ul·o . {akuz³·it·o}

sen·kulp·a

   1.
          Ne kulp·a: mi tamen kred·as, ke li est·as sen·kulp·a ; kovr·i
          sen·kulp·ajn persekut·at·ojn ; verŝ·i sen·kulp·an sang·on .

   2.
          Sen ĉia kulp·o, neniam kulp·int·a, moral¹·e sen·difekt·a: io ek·pik·is la
          kor·on de Dorote⁽⁺⁾·o, kvazaŭ la rigard·o de la sen·kulp·a infan·o
          tra·brul·ig·us li·n ; tiu sen·kulp·a ĝoj·o ! ŝi per si·a sen·kulp·a kaj
          tuŝ·ant·a voĉ·o ek·kri·is ; sen·kulp·a am·o perd·as si·an roz·on ; ĝi est·is
          afer·o tut·e sen·kulp·a, ĉar ĝi prezent·is nur konsil·on . {naiv·a} ,
          {nobl·a^1} , {sen·pek·a}

sen·kulp·ec·o

          For·est·o de kulp·o: li […] aranĝ·os, ke oni liber·ig·u mi·n, ĉar li
          kon·is mi·an sen·kulp·ec·on ; se ili pruv·os si·an sen·kulp·ec·on, mi
          re·don·os al ili mi·an favor·on, en la kontraŭ·a okaz·o ; sen·kulp·ec·o
          kaj just·ec·o defend·u mi·n ; en sen·kulp·ec·o de mi·a kor·o kaj en
          pur·ec·o de mi·aj man·oj mi far·is tio·n ; la unu·a ministr¹·o de la
          kort·eg·o gratul·is mi·n per suker-dolĉ·aj vort·oj pro la el·trov·o de
          mi·a sen·kulp·ec·o ; ho ĉiel·o, aŭd·u la voĉ·on de la sen·kulp·ec·o !

sen·kulp·ig·i

   (tr)

   1.
          Rigard·i iu·n kiel ne·kulp·an pri io; deklar¹·i ies ne·kulp·ec·on:
          sen·kulp·ig·i antaŭ la tribunal¹·o ; antaŭ atest·ant·oj // Konfes·o mi·a
          sen·kulp·ig·u mi·n ; ili ten·is ŝi·n en am·a re·memor·o, farad⁽⁺⁾·is al ŝi
          nenia·jn riproĉ·ojn kaj trov·ad·is sen·kulp·ig·ojn por ŝi . {absolv⁽⁺⁾·i} ,
          {mal·kondamn·i} , {rehabilit⁽⁺⁾·i^1}

   2.
          Pet·i pardon·on, por si  ali·a, prezent·ant·e kial·on  pretekst·on;
          {ekskuz⁽⁺⁾·i} : [li] dev·is kant·i, sed […] sen·kulp·ig·is si·n per
          mal·varm·um·o ; ver·e mi ne vid·is! si·n sen·kulp·ig·is  ,
          frap·ant·e si·an brust·on ; fraŭl-in·o pet·eg·as de ŝi·a markiz¹+in·a Moŝt·o,
          ke ŝi bon~vol·u ŝi·n sen·kulp·ig·i, se ŝi ne montr·iĝ·as por la tag-manĝ·o
          . {pardon-pet·i} , {pretekst·i}

sen·kulp·ul·o

   1.
          Tiu, kiu ne kulp·as: sufer·is sen·kulp·ul·oj ; [ĉu] kuraĝ·us mi
          sub·prem·i, nigr·ig·i sen·kulp·ul·on ?

   2.
          Iu sen ĉia kulp·o, neniam kulp·a (kia infan·o, sankt·ul·o kc), moral¹·e
          sen·difekt·a: sen·kulp·ul·on kaj virt·ul·on ne mort·ig·u ; li star·os tie
          ĉi, la kompat·ind·a sen·kulp·ul·et·o, por mi·n dev·ig·i al la daŭr·ad·o de
          la viv·o, por mi·n am·i, mi·n sub·ten·i, kaj mi·n konsol·i . {naiv·ul·o} ,
          {nobl·ul·o}

kulp·e de

   (prepozici·aĵ·o)

          Pro kulp·o de: mal·san·iĝ·is 300 000 ĉin⁹·aj infan·oj pro mel-amin⁽⁺⁾·o en
          sek·ig·it·a lakt·o, kulp·e de fabrik·ist·oj, kiu·j dezir·is rapid·e riĉ·iĝ·i
          .

   [artikol-versi⁹·o: 1.36 2023/12/03 09:59:03 ]
     __________________________________________________________________