vidu ankaŭ la klarigojn
kuraĝ·/·a

kuraĝ·a

          Konserv·ant·a mem·re·gad·on kaj cel-konform·an ag·em·on antaŭ danĝer·o,
          mal·help·o  mal·facil·aĵ·o: kuraĝ·a mar·ist·o ; li·a ag·o est·is pli
          frenez·a ol kuraĝ·a ; la kondut·o de ŝi·a edz·o ŝajn·is al ŝi tiel
          kuraĝ·a kaj tiel delikat·a, ke ŝi ne pov·is ne rakont·i […] tiu·n
          okaz·int·aĵ·on ; mi kon·as vi·an kuraĝ·an kor·on, mi sci·as, kiel fort·a
          vi est·as ; ĉu ĝi ne est·as sprit·a kaj kuraĝ·a plan·o ? ŝi ek·sent·is
          si·n de·nov·e kuraĝ·a kaj ŝajn·is trankvil·a ; est·u fort·aj kaj
          kuraĝ·aj, ne tim·u kaj ne trem·u antaŭ ili ; [li] kuraĝ·e batal·is
          kun·e kun ni kontraŭ ni·aj mal·amik·oj ; vi pov·as […] kuraĝ·e skrib·i
          al li, kun la plen·a cert·ec·o, ke li vi·n kompren·os ; kuraĝ·a mien·o
          antaŭ propr·a kamen·o ; kiu kuraĝ·e al·ir·as, facil·e akir·as . {brav·a}
          , {hero·a} , {mal·humil·a} , {nobl·a} , {risk·em·a} , {sen·ŝancel·iĝ·a} ,
          {spit·em·a} , {temerar⁽⁺⁾·a}

          Rim.: _Kuraĝ·a_ ag·o est·as pri·pens·it·a de la intelekt⁴·o kaj decid·it·a
          de la vol·o; {mal·tim·a}  {aŭdac⁸·a} ag·o pov·as est·i sen·pri·pens·a,
          eventual¹·e mal·prudent·a efik·o de mem·fid·em·o  de individu¹·a
          temperament¹·o. _Kuraĝ·o_ est·as virt·o kaj laŭd·ind·a kvalit¹·o;
          _mal·tim·o_  _aŭdac⁸·o_ pov·as est·i tro·a  mal·laŭd·ind·a ec·o.

kuraĝ·i

   (tr)

          Hav·i kuraĝ·on: kiu kuraĝ·as rajd·i sur leon·o ? Jesu³·o […] dir·is:
          kuraĝ·u, fi·lin·o, vi·a fid·o vi·n sav·is, kaj en tiu sam·a hor·o la
          vir·in·o re·san·iĝ·is ; neniu el la disĉipl³·oj kuraĝ·is li·n demand·i ;
          mi ne kuraĝ·is tio·n dir·i al vi ; al mi oni ne kuraĝ·as tio·n far·i ;
          la akv·o ne est·is sufiĉ·e ne·kovr·it·a kaj glat·a, por ke ŝi pov·u
          kuraĝ·i tra·vad³·i ĝi·n ; hom·o kler·a, kiu kuraĝ·as hav·i propr·an juĝ·on,
          sci·as ja tre bon·e, ke ĉio tio ĉi est·as nur sen·en·hav·a
          pseŭd⁽⁺⁾·o-scienc·a babil·ad·o .

kuraĝ·o

          Firm·ec·o de la kor·o antaŭ danĝer·o  bar·o; sen·tim·ec·o: ni ne dev·as
          perd·i la kuraĝ·on ; ni ĉerp·u kuraĝ·on kaj fort·on por la labor·oj de
          la jar·o ven·ont·a ; la kuraĝ·o kresk·as kun·e kun la danĝer·o ; 
          aŭd·is ili·an inter·parol·on, kaj ĝi·a pli facil·a ton·o don·is al ŝi
          kuraĝ·on re·aper·i ; mi esper·as, ke mi hav·os la kuraĝ·on neces·an por
          ir·i ĝis la fin·o ; mal·antaŭ bar·il·o kuraĝ·o est·as facil·a .

kuraĝ·ig·i

          Inspir·i kuraĝ·on al iu; far·i iu·n kuraĝ·a, {instig·i} : kelk·e da
          feliĉ·aj ide·oj, kiu·j aper·is [dum] ne·vol·a medit·ad·o, kuraĝ·ig·is mi·n
          por plu·a labor·ad·o ; don·u instrukci·ojn al Josu⁽⁺⁾·o kaj for·tig⁸·u kaj
          kuraĝ·ig·u li·n, ĉar li trans·ir·os antaŭ ĉi tiu popol·o ; mi dev·iĝ·is
          skrib·i al vi, por kuraĝ·ig·i vi·n batal·i por la kred·o ; ĉi tiu reĝ·a
          ag·o fort·e ribel·ig·is kaj kuraĝ·ig·is la popol·aĉ·on ; mi ek·parol·is al
          ŝi amik·e kaj kor·e, kuraĝ·ig·is ŝi·n ; mi pen·as kuraĝ·ig·i mi·n kaj
          far·as kelk·ajn paŝ·ojn ; ili·a bon+kor·ec·o kuraĝ·ig·as mi·n sen·tim·e
          parol·i .

kuraĝ·ul·o

          Hom·o kuraĝ·a, brav·a, ne rezign³·em·a antaŭ mal·facil·aĵ·oj: li send·is
          […] tut·an arme¹·on da kuraĝ·ul·oj ;  tut·e ne posed·is fam·on
          de kuraĝ·ul·o ; mult·aj kuraĝ·ul·oj jam est·is intern·e, sed ankoraŭ
          neniu el·ir·is ; post la fin·o de l' batal·o est·as mult·e da
          kuraĝ·ul·oj .

mal·kuraĝ·a

          Kiu hezit³·as, tim·as, em·as ced·i antaŭ danĝer·o  mal·facil·aĵ·o: kaj
          la Etern·ul·o dir·is al Josu⁽⁺⁾·o: Ne tim·u, kaj ne est·u mal·kuraĝ·a,
          pren·u kun vi ĉiu·jn milit·ist·ojn, kaj lev·iĝ·u kaj ir·u al  ; vi·a
          majstr·o est·as vant·a, mal·kuraĝ·a fanfaron·ist·o ; la verd·a stel·o
          ĉes·os est·i mal·kuraĝ·a sign·o de silent·o, ĝi far·iĝ·os sign·o de
          labor·o ; mi·an mal·kuraĝ·an ag·on mi ripar¹·is kiel ebl·e plej plen·e ;
          feliĉ·ec·o ig·as mal·kuraĝ·a .

mal·kuraĝ·o

          Mank·o de kuraĝ·o: mi rid·is je mi mem pro mi·a mal·kuraĝ·o ; ja mil·oj
          da german·aj labor·ist·oj dezir·us trans·migr·i ĉi tie·n, pro
          mal·kuraĝ·o, pro dezir·o evit·i kun·puŝ·iĝ·on kontraŭ la kapital¹·ist·a
          mond·o ; unu·j riproĉ·is al ili mal·kuraĝ·on kaj tim·em·on, ali·aj
          asert¹·is, ke ili ne vol·as batal·i ; tiu ŝajn·a mal·kuraĝ·o li·n tre
          sufer·ig·is . {ced·em·o} , {tim·em·o}

mal·kuraĝ·ig·i, sen·kuraĝ·ig·i

          Sen·ig·i je kuraĝ·o, tim·ig·i, de·admon·i, {mal·instig·i} : li·a
          mal·sukces·o tut·e sen·kuraĝ·ig·is li·n;   ne
          mal·kuraĝ·ig·is la sen·oficial·ajn vizit·ojn de  .

mal·kuraĝ·ul·o

          Hom·o ne kuraĝ·a, facil·e rezign³·em·a antaŭ mal·facil·aĵ·oj: nur
          mal·kuraĝ·ul·o akcept·as sen·batal·e bat·on . {tim·ul·o}

sen·kuraĝ·a

          Ne hav·ant·a kuraĝ·on, energi·on; de·pri·mit¹·a: Mi du·on·e sid·is sur la
          angul·o de grand·a tabl·o, [...] kun sen·kuraĝ·a kaj sen·okup·a mien·o .

tro·kuraĝ·a

          {Aŭdac⁸·a} : sen·sci·o far·as la hom·ojn tro·kuraĝ·aj, sed rezon¹·ad·o
          zorg·em·aj .

tro·kuraĝ·o

          {Aŭdac⁸·o} : ŝi re·ven·is en pens·o al la antaŭ·a vesper·o kaj
          re·memor·is la tro·kuraĝ·on de la provinc·estr·o, kiu·n ŝi dign³·e
          re·puŝ·is .

   [artikol-versi⁹·o: 1.47 2023/12/03 09:59:04 ]
     __________________________________________________________________